< Psalmaro 90 >
1 Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
Oratio Moysi hominis Dei. Domine, refugium factus es nobis: a generatione in generationem.
2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
Priusquam montes fierent, aut formaretur terra, et orbis: a sæculo et usque in sæculum tu es Deus.
3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
Ne avertas hominem in humilitatem: et dixisti: Convertimini filii hominum.
4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
Quoniam mille anni ante oculos tuos, tamquam dies hesterna, quæ præteriit, Et custodia in nocte,
5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
quæ pro nihilo habentur, eorum anni erunt.
6 Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
Mane sicut herba transeat, mane floreat, et transeat: vespere decidat, induret, et arescat.
7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
Quia defecimus in ira tua, et in furore tuo turbati sumus.
8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
Posuisti iniquitates nostras in conspectu tuo: sæculum nostrum in illuminatione vultus tui.
9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
Quoniam omnes dies nostri defecerunt: et in ira tua defecimus. Anni nostri sicut aranea meditabuntur:
10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
dies annorum nostrorum in ipsis, septuaginta anni. Si autem in potentatibus octoginta anni: et amplius eorum, labor et dolor. Quoniam supervenit mansuetudo: et corripiemur.
11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?
Quis novit potestatem iræ tuæ: et præ timore tuo iram tuam
12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron.
dinumerare? Dexteram tuam sic notam fac: et eruditos corde in sapientia.
13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.
Convertere Domine usquequo? et deprecabilis esto super servos tuos.
14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
Repleti sumus mane misericordia tua: et exultavimus, et delectati sumus omnibus diebus nostris.
15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
Lætati sumus pro diebus, quibus nos humiliasti: annis, quibus vidimus mala.
16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
Respice in servos tuos, et in opera tua: et dirige filios eorum.
17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Et sit splendor Domini Dei nostri super nos, et opera manuum nostrarum dirige super nos: et opus manuum nostrarum dirige.