< Psalmaro 88 >

1 Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
Oh Gospod Bog, rešitev moje duše, pred teboj sem klical dan in noč.
2 Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
Naj moja molitev pride predte, svoje uho nagni k mojemu klicu,
3 Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. (Sheol h7585)
kajti moja duša je polna stisk in moje življenje se bliža grobu. (Sheol h7585)
4 Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
Prištet sem s tistimi, ki gredo dol v jamo. Sem kakor človek, ki nima moči.
5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
Svoboden med mrtvimi, kakor umorjeni, ki ležijo v grobu, ki se jih ne spominjaš več in so iztrebljeni iz tvoje roke.
6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
Položil si me v najglobljo jamo, v temo, v globine.
7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. (Sela)
Tvoj bes trdno leži na meni in prizadel si me z vsemi svojimi valovi. (Sela)
8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
Mojega znanca si postavil daleč od mene, njim si me naredil [za] ogabnost; zaprt sem in ne morem priti ven.
9 Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
Moje oko žaluje zaradi stiske; Gospod, vsak dan sem klical k tebi, svoje roke sem iztegoval k tebi.
10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? (Sela)
Hočeš mrtvim pokazati čudeže? Mar bodo mrtvi vstali in te hvalili? (Sela)
11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
Bo tvoja ljubeča skrbnost oznanjena v grobu? Ali tvoja zvestoba v propadu?
12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
Bodo tvoji čudeži spoznani v temi? In tvoja pravičnost v deželi pozabljivosti?
13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
Toda jaz sem klical k tebi, oh Gospod in zjutraj te bo moja molitev prestregla.
14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
Gospod, zakaj zavračaš mojo dušo? Zakaj skrivaš svoj obraz pred menoj?
15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
Prizadet sem in od svoje mladosti pripravljen umreti; medtem ko trpim tvoje strahote, sem raztresen.
16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
Tvoj kruti bes gre prek mene, tvoje strahote so me uničile.
17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
Vsak dan so prišli okoli mene kakor voda, skupaj so me obkrožali.
18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.
Ljubega in prijatelja si postavil daleč od mene in mojega znanca v temo.

< Psalmaro 88 >