< Psalmaro 87 >

1 De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
לִבְנֵי־קֹ֭רַח מִזְמ֣וֹר שִׁ֑יר יְ֝סוּדָת֗וֹ בְּהַרְרֵי־קֹֽדֶשׁ׃
2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
אֹהֵ֣ב יְ֭הוָה שַׁעֲרֵ֣י צִיּ֑וֹן מִ֝כֹּ֗ל מִשְׁכְּנ֥וֹת יַעֲקֹֽב׃
3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. (Sela)
נִ֭כְבָּדוֹת מְדֻבָּ֣ר בָּ֑ךְ עִ֖יר הָאֱלֹהִ֣ים סֶֽלָה׃
4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.
אַזְכִּ֤יר ׀ רַ֥הַב וּבָבֶ֗ל לְֽיֹ֫דְעָ֥י הִנֵּ֤ה פְלֶ֣שֶׁת וְצ֣וֹר עִם־כּ֑וּשׁ זֶ֝֗ה יֻלַּד־שָֽׁם׃
5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
וּֽלֲצִיּ֨וֹן ׀ יֵאָמַ֗ר אִ֣ישׁ וְ֭אִישׁ יֻלַּד־בָּ֑הּ וְה֖וּא יְכוֹנְנֶ֣הָ עֶלְיֽוֹן׃
6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. (Sela)
יְֽהוָ֗ה יִ֭סְפֹּר בִּכְת֣וֹב עַמִּ֑ים זֶ֖ה יֻלַּד־שָׁ֣ם סֶֽלָה׃
7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
וְשָׁרִ֥ים כְּחֹלְלִ֑ים כָּֽל־מַעְיָנַ֥י בָּֽךְ׃

< Psalmaro 87 >