< Psalmaro 82 >
1 Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.
ψαλμὸς τῷ Ασαφ ὁ θεὸς ἔστη ἐν συναγωγῇ θεῶν ἐν μέσῳ δὲ θεοὺς διακρίνει
2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? (Sela)
ἕως πότε κρίνετε ἀδικίαν καὶ πρόσωπα ἁμαρτωλῶν λαμβάνετε διάψαλμα
3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
κρίνατε ὀρφανὸν καὶ πτωχόν ταπεινὸν καὶ πένητα δικαιώσατε
4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
ἐξέλεσθε πένητα καὶ πτωχόν ἐκ χειρὸς ἁμαρτωλοῦ ῥύσασθε
5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
οὐκ ἔγνωσαν οὐδὲ συνῆκαν ἐν σκότει διαπορεύονται σαλευθήσονται πάντα τὰ θεμέλια τῆς γῆς
6 Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
ἐγὼ εἶπα θεοί ἐστε καὶ υἱοὶ ὑψίστου πάντες
7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
ὑμεῖς δὲ ὡς ἄνθρωποι ἀποθνῄσκετε καὶ ὡς εἷς τῶν ἀρχόντων πίπτετε
8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.
ἀνάστα ὁ θεός κρῖνον τὴν γῆν ὅτι σὺ κατακληρονομήσεις ἐν πᾶσιν τοῖς ἔθνεσιν