< Psalmaro 81 >

1 Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf. Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
Radujte se Bogu, koji nam daje krjepost; poklikujte Bogu Jakovljevu.
2 Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron.
Podignite pjesme, dajte bubanj, slatke gusle sa psaltirom.
3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.
Trubite o mijeni u trubu, o uštapu radi praznika našega.
4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.
Jer je taki zakon u Izrailja, naredba od Boga Jakovljeva.
5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:
Za svjedoèanstvo postavi Josifu ovo, kad iðaše na zemlju Misirsku. Jezik, kojega ne znah, èuh:
6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.
“Uklonio sam ramena njegova od bremena, ruke njegove oprostiše se kotarica.
7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. (Sela)
U nevolji si me zazvao, i izbavih te, usliših te usred groma, na vodi Merivi iskušah te.
8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
Slušaj, narode moj, i zasvjedoèiæu ti, Izrailju, o kad bi me poslušao:
9 Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
Da ne bude u tebe tuðega Boga, i Bogu stranome nemoj se klanjati.
10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
Ja sam Gospod, Bog tvoj, koji sam te izveo iz zemlje Misirske; otvori usta svoja, i ja æu ih napuniti.
11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
Ali ne posluša narod moj glasa mojega, Izrailj ne mari za me.
12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
I ja ih pustih na volju srca njihova, neka hode po svojim mislima.
13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
O kad bi narod moj slušao mene, i sinovi Izrailjevi hodili putovima mojim!
14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
Brzo bih pokorio neprijatelje njihove, i na protivnike njihove digao bih ruku svoju;
15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.
Koji mrze na Gospoda, bili bi im pokorni, i dobri dani njihovi bili bi dovijeka;
16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
Najboljom bi pšenicom hranio njih, i medom bih iz kamena sitio ih.”

< Psalmaro 81 >