< Psalmaro 80 >
1 Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
Oh Pastor de Israel, escucha. Tú, que pastoreas a José como un rebaño, Tú, que estás entronizado entre querubines, ¡Resplandece!
2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.
Delante de Efraín, de Benjamín y de Manasés, Despierta tu poder Y ven a salvarnos.
3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Restáuranos, oh ʼElohim. Haz resplandecer tu rostro, Y seremos salvos.
4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
Oh Yavé, ʼElohim de las huestes, ¿Hasta cuándo estarás airado contra la oración de tu pueblo?
5 Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
Los alimentaste con pan de lágrimas. Les diste a beber lágrimas en abundancia.
6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.
Nos conviertes en escarnio de nuestros vecinos, Y nuestros enemigos se burlan de nosotros.
7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Oh ʼElohim de las huestes, restáuranos. Haz resplandecer tu rostro, Y seremos salvos.
8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
Trajiste una vid de Egipto. Expulsaste las naciones Y la plantaste.
9 Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
Limpiaste delante de ella. Desarrolló profunda raíz y llenó la tierra.
10 Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
Las montañas fueron cubiertas con su sombra, Y con sus ramas los cedros de ʼElohim.
11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
Extendió sus ramas hasta el mar Y hasta el río sus retoños.
12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
¿Por qué derribaste sus cercas De modo que recogen sus frutos todos los que pasan por el camino?
13 Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
El jabalí la destroza, Y las bestias del campo la devoran.
14 Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
Oh ʼElohim de las huestes, vuelve, te rogamos. Mira desde el cielo, considera, Y cuida esta viña.
15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
La cepa que plantó tu mano derecha Y la rama que fortaleciste para Ti
16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
Está quemada con fuego y cortada. Perezcan por la reprensión de tu rostro.
17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
Que tu mano sea sobre el varón de tu mano derecha, Sobre el Hijo de Hombre que para Ti fortaleciste.
18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
Así no nos apartaremos de Ti. Revívemos e invocaremos tu Nombre.
19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Oh Yavé, ʼElohim de las huestes, restáuranos. Que tu rostro resplandezca, Y seremos salvos.