< Psalmaro 71 >

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
בך יהוה חסיתי אל אבושה לעולם׃
2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
בצדקתך תצילני ותפלטני הטה אלי אזנך והושיעני׃
3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
היה לי לצור מעון לבוא תמיד צוית להושיעני כי סלעי ומצודתי אתה׃
4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
אלהי פלטני מיד רשע מכף מעול וחומץ׃
5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
כי אתה תקותי אדני יהוה מבטחי מנעורי׃
6 Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros.
עליך נסמכתי מבטן ממעי אמי אתה גוזי בך תהלתי תמיד׃
7 Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
כמופת הייתי לרבים ואתה מחסי עז׃
8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
ימלא פי תהלתך כל היום תפארתך׃
9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
אל תשליכני לעת זקנה ככלות כחי אל תעזבני׃
10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
כי אמרו אויבי לי ושמרי נפשי נועצו יחדו׃
11 Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
לאמר אלהים עזבו רדפו ותפשוהו כי אין מציל׃
12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
אלהים אל תרחק ממני אלהי לעזרתי חישה׃
13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
יבשו יכלו שטני נפשי יעטו חרפה וכלמה מבקשי רעתי׃
14 Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
ואני תמיד איחל והוספתי על כל תהלתך׃
15 Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
פי יספר צדקתך כל היום תשועתך כי לא ידעתי ספרות׃
16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
אבוא בגברות אדני יהוה אזכיר צדקתך לבדך׃
17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
אלהים למדתני מנעורי ועד הנה אגיד נפלאותיך׃
18 Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
וגם עד זקנה ושיבה אלהים אל תעזבני עד אגיד זרועך לדור לכל יבוא גבורתך׃
19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
וצדקתך אלהים עד מרום אשר עשית גדלות אלהים מי כמוך׃
20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
אשר הראיתנו צרות רבות ורעות תשוב תחיינו ומתהמות הארץ תשוב תעלני׃
21 Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.
תרב גדלתי ותסב תנחמני׃
22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!
גם אני אודך בכלי נבל אמתך אלהי אזמרה לך בכנור קדוש ישראל׃
23 Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.
תרננה שפתי כי אזמרה לך ונפשי אשר פדית׃
24 Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon; Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
גם לשוני כל היום תהגה צדקתך כי בשו כי חפרו מבקשי רעתי׃

< Psalmaro 71 >