< Psalmaro 67 >

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. (Sela)
לַמְנַצֵּחַ בִּנְגִינֹת מִזְמוֹר שִֽׁיר׃ אֱֽלֹהִים יְחׇנֵּנוּ וִיבָרְכֵנוּ יָאֵֽר פָּנָיו אִתָּנוּ סֶֽלָה׃
2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.
לָדַעַת בָּאָרֶץ דַּרְכֶּךָ בְּכׇל־גּוֹיִם יְשׁוּעָתֶֽךָ׃
3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
יוֹדוּךָ עַמִּים ׀ אֱלֹהִים יוֹדוּךָ עַמִּים כֻּלָּֽם׃
4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. (Sela)
יִשְׂמְחוּ וִירַנְּנוּ לְאֻמִּים כִּֽי־תִשְׁפֹּט עַמִּים מִישֹׁר וּלְאֻמִּים ׀ בָּאָרֶץ תַּנְחֵם סֶֽלָה׃
5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
יוֹדוּךָ עַמִּים ׀ אֱלֹהִים יוֹדוּךָ עַמִּים כֻּלָּֽם׃
6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.
אֶרֶץ נָתְנָה יְבוּלָהּ יְבָרְכֵנוּ אֱלֹהִים אֱלֹהֵֽינוּ׃
7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.
יְבָרְכֵנוּ אֱלֹהִים וְיִֽירְאוּ אוֹתוֹ כׇּל־אַפְסֵי־אָֽרֶץ׃

< Psalmaro 67 >