< Psalmaro 62 >

1 Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
In finem, pro Idithun. Psalmus David. Nonne Deo subjecta erit anima mea? ab ipso enim salutare meum.
2 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.
Nam et ipse Deus meus et salutaris meus; susceptor meus, non movebor amplius.
3 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
Quousque irruitis in hominem? interficitis universi vos, tamquam parieti inclinato et maceriæ depulsæ.
4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. (Sela)
Verumtamen pretium meum cogitaverunt repellere; cucurri in siti: ore suo benedicebant, et corde suo maledicebant.
5 Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
Verumtamen Deo subjecta esto, anima mea, quoniam ab ipso patientia mea:
6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.
quia ipse Deus meus et salvator meus, adjutor meus, non emigrabo.
7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
In Deo salutare meum et gloria mea; Deus auxilii mei, et spes mea in Deo est.
8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. (Sela)
Sperate in eo, omnis congregatio populi; effundite coram illo corda vestra: Deus adjutor noster in æternum.
9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
Verumtamen vani filii hominum, mendaces filii hominum in stateris, ut decipiant ipsi de vanitate in idipsum.
10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
Nolite sperare in iniquitate, et rapinas nolite concupiscere; divitiæ si affluant, nolite cor apponere.
11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio.
Semel locutus est Deus; duo hæc audivi: quia potestas Dei est,
12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.
et tibi, Domine, misericordia: quia tu reddes unicuique juxta opera sua.

< Psalmaro 62 >