< Psalmaro 59 >
1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
Načelniku godbe: "Ne pogubi"; Davidova pesem odlična; ko je bil poslal Savel može, ki so ogledavali hišo njegovo, da bi ga umorili. Reši me sovražnikov mojih, moj Bog; nad nje, ki se spenjajo v méne, povzdigni me.
2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
Reši me njih, ki delajo krivico, in ljudî krvoločnih otmi me.
3 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
Ker, glej, življenje moje zalezujejo, shajajo se zoper mene krepki, brez hudobije moje, brez greha mojega, Gospod!
4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
Brez krivice moje se zbirajo in pripravljajo: vstani meni naproti in ozri se.
5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. (Sela)
Ti torej, Gospod, Bog vojnih krdél, Bog Izraelov, zbúdi se, obiskat vse one narode: ne bodi milosten nikomur, ki dela krivico, nezvesto.
6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
Povračajo se zvečer; bevkajo kakor pes, in obdajajo mesto.
7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
Glej, bljujejo z usti svojimi, z mečem na ustnah svojih; ker kdo sliši? pravijo.
8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.
Ti pa, Gospod, bodeš se jim smijal, zasmehoval bodeš vse tiste narode.
9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
Ko ima on moč, gledal bodem v té, ker Bog je moj grad.
10 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
Bog milosti moje bode me prestregel; Bog storí, da bodem gledal sovražnike svoje.
11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.
Ne pobij jih, da ne pozabijo rojaki moji; izženi jih s krepostjo svojo, in pahni jih dol, ščit naš, Gospod!
12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
Greh njih ust je njih ustnic beseda; ko bodejo vjeti v napuhu svojem, tedaj naj oznanjajo od prekletstva, tedaj od slabosti.
13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. (Sela)
Pokončaj v srdu, pokončaj, da jih ne bode več; vedó naj, da Bog gospoduje v Jakobu do mej zemlje.
14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
Ko se povračajo zvečer, bevkajo naj kakor pes, in obdajajo mesto.
15 Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
Sami se naj gonijo, da bi jedli; ko ne bodejo nasíteni, tedaj primorani naj bodejo prenočevati.
16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.
Jaz pa bodem prepeval moč tvojo, in pel bodem do vsakega jutra milost tvojo, da si ti mi bil grad moj in pribežališče, ko sem bil v stiski.
17 Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
O moč moja, tebi bodem prepeval, da je Bog grad moj, Bog milosti moje.