< Psalmaro 57 >

1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
למנצח אל-תשחת לדוד מכתם-- בברחו מפני-שאול במערה ב חנני אלהים חנני-- כי בך חסיה נפשי ובצל-כנפיך אחסה-- עד יעבר הוות
2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
אקרא לאלהים עליון לאל גמר עלי
3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; (Sela) Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
ישלח משמים ויושיעני-- חרף שאפי סלה ישלח אלהים חסדו ואמתו
4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
נפשי בתוך לבאם-- אשכבה להטים בני-אדם--שניהם חנית וחצים ולשונם חרב חדה
5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
רומה על-השמים אלהים על כל-הארץ כבודך
6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. (Sela)
רשת הכינו לפעמי-- כפף נפשי כרו לפני שיחה נפלו בתוכה סלה
7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
נכון לבי אלהים נכון לבי אשירה ואזמרה
8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
עורה כבודי--עורה הנבל וכנור אעירה שחר
9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
אודך בעמים אדני אזמרך בלאמים
10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
כי-גדל עד-שמים חסדך ועד-שחקים אמתך
11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
רומה על-שמים אלהים על כל-הארץ כבודך

< Psalmaro 57 >