< Psalmaro 56 >
1 Al la ĥorestro. Por Jonatelem-reĥokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filiŝtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.
Ten misericordia de mí, o! Dios; porque me traga el hombre; cada día batallándome aprieta.
2 Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere.
Tráganme mis enemigos cada día: porque muchos son los que pelean contra mí, o! Altísimo.
3 En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.
De día temo: mas yo en ti confío.
4 Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?
En Dios alabaré su palabra: en Dios he confiado, no temeré lo que la carne me hará.
5 Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
Todos los días me contristan mis negocios: contra mí son todos sus pensamientos para mal.
6 Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn, Penante kapti mian animon.
Congréganse, escóndense, ellos miran atentamente mis pisadas esperando mi alma.
7 Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
¿Por la iniquidad escaparán ellos? o! Dios, derriba los pueblos con furor.
8 Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
Mis huidas has contado tú; pon mis lágrimas en tu odre, ciertamente en tu libro.
9 Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
Entonces serán vueltos atrás mis enemigos el día que yo clamare: en esto conozco que Dios es por mí.
10 Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
En Dios alabaré su palabra; en Jehová alabaré su palabra.
11 Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?
En Dios he confiado, no temeré lo que el hombre me hará.
12 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.
Sobre mí, o! Dios, están tus votos: alabanzas te pagaré.
13 Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, Por ke mi iradu antaŭ Dio En la lumo de la vivo.
Por cuanto has escapado mi vida de la muerte, ciertamente mis pies de caída: para que ande delante de Dios en la luz de los que viven.