< Psalmaro 52 >
1 Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de Aĥimeleĥ. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama.
Au maître chantre. Hymne de David, lorsque Doëg, l'Iduméen, vint et informa Saül et lui dit: David est venu dans la maison d'Achimélech. Pourquoi fais-tu gloire de la méchanceté, superbe? La grâce de Dieu subsiste toujours.
2 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
Ta langue médite la ruine, pareille au rasoir affilé, artisan de ruses!
3 Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. (Sela)
Tu aimes le mal plus que le bien, le mensonge, plus que les paroles vraies. (Pause)
4 Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican.
Tu aimes tous les discours pernicieux, langue perfide!
5 Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. (Sela)
Aussi Dieu te détruira pour toujours, Il te saisira, et t'arrachera de ta tente, et t'extirpera de la terre des vivants. (Pause)
6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
Les justes en seront témoins, et ils craindront, et ils se riront de lui:
7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
« Le voilà cet homme qui ne prit point Dieu pour son rempart, et qui se confiait dans ses grandes richesses, et se prévalait de sa méchanceté! »
8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
Mais moi, je suis comme un vert olivier dans la maison de Dieu, je me confie dans la grâce de Dieu, toujours, à jamais.
9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.
Je Te louerai éternellement, parce que tu as agi, et j'espère dans ton nom, parce que tu es bon, en présence de tes Saints.