< Psalmaro 49 >

1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
Al maestro del coro. Dei figli di Core. Salmo. Ascoltate, popoli tutti, porgete orecchio abitanti del mondo,
2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.
voi nobili e gente del popolo, ricchi e poveri insieme.
3 Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
La mia bocca esprime sapienza, il mio cuore medita saggezza;
4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
porgerò l'orecchio a un proverbio, spiegherò il mio enigma sulla cetra.
5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
Perché temere nei giorni tristi, quando mi circonda la malizia dei perversi?
6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
Essi confidano nella loro forza, si vantano della loro grande ricchezza.
7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
Nessuno può riscattare se stesso, o dare a Dio il suo prezzo.
8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
Per quanto si paghi il riscatto di una vita, non potrà mai bastare
9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
per vivere senza fine, e non vedere la tomba.
10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
Vedrà morire i sapienti; lo stolto e l'insensato periranno insieme e lasceranno ad altri le loro ricchezze.
11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
Il sepolcro sarà loro casa per sempre, loro dimora per tutte le generazioni, eppure hanno dato il loro nome alla terra.
12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.
Ma l'uomo nella prosperità non comprende, è come gli animali che periscono.
13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. (Sela)
Questa è la sorte di chi confida in se stesso, l'avvenire di chi si compiace nelle sue parole.
14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. (Sheol h7585)
Come pecore sono avviati agli inferi, sarà loro pastore la morte; scenderanno a precipizio nel sepolcro, svanirà ogni loro parvenza: gli inferi saranno la loro dimora. (Sheol h7585)
15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. (Sela) (Sheol h7585)
Ma Dio potrà riscattarmi, mi strapperà dalla mano della morte. (Sheol h7585)
16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
Se vedi un uomo arricchirsi, non temere, se aumenta la gloria della sua casa.
17 Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
Quando muore con sé non porta nulla, né scende con lui la sua gloria.
18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
Nella sua vita si diceva fortunato: «Ti loderanno, perché ti sei procurato del bene».
19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
Andrà con la generazione dei suoi padri che non vedranno mai più la luce.
20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.
L'uomo nella prosperità non comprende, è come gli animali che periscono.

< Psalmaro 49 >