< Psalmaro 46 >
1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
可拉後裔的詩歌,交與伶長。調用女音。 上帝是我們的避難所,是我們的力量, 是我們在患難中隨時的幫助。
2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
所以,地雖改變, 山雖搖動到海心,
3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. (Sela)
其中的水雖匉訇翻騰, 山雖因海漲而戰抖, 我們也不害怕。 (細拉)
4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
有一道河,這河的分汊使上帝的城歡喜; 這城就是至高者居住的聖所。
5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
上帝在其中,城必不動搖; 到天一亮,上帝必幫助這城。
6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
外邦喧嚷,列國動搖; 上帝發聲,地便鎔化。
7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. (Sela)
萬軍之耶和華與我們同在; 雅各的上帝是我們的避難所! (細拉)
8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
你們來看耶和華的作為, 看他使地怎樣荒涼。
9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
他止息刀兵,直到地極; 他折弓、斷槍,把戰車焚燒在火中。
10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
你們要休息,要知道我是上帝! 我必在外邦中被尊崇,在遍地上也被尊崇。
11 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. (Sela)
萬軍之耶和華與我們同在; 雅各的上帝是我們的避難所!