< Psalmaro 45 >

1 Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj. Mia koro pleniĝis per bona temo; Mi kantos pri reĝo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
למנצח על-ששנים לבני-קרח משכיל שיר ידידת ב רחש לבי דבר טוב-- אמר אני מעשי למלך לשוני עט סופר מהיר
2 Vi estas la plej bela el la homidoj; Ĉarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por ĉiam.
יפיפית מבני אדם-- הוצק חן בשפתותיך על-כן ברכך אלהים לעולם
3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
חגור-חרבך על-ירך גבור-- הודך והדרך
4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
והדרך צלח רכב-- על-דבר-אמת וענוה-צדק ותורך נוראות ימינך
5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
חציך שנונים עמים תחתיך יפלו בלב אויבי המלך
6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
כסאך אלהים עולם ועד שבט מישר שבט מלכותך
7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
אהבת צדק ותשנא-רשע על-כן משחך אלהים אלהיך שמן ששון-- מחברך
8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
מר-ואהלות קציעות כל-בגדתיך מן-היכלי שן מני שמחוך
9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
בנות מלכים ביקרותיך נצבה שגל לימינך בכתם אופיר
10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
שמעי-בת וראי והטי אזנך ושכחי עמך ובית אביך
11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
ויתאו המלך יפיך כי-הוא אדניך והשתחוי-לו
12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
ובת-צר במנחה פניך יחלו--עשירי עם
13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
כל-כבודה בת-מלך פנימה ממשבצות זהב לבושה
14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
לרקמות תובל למלך בתולות אחריה רעותיה--מובאות לך
15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.
תובלנה בשמחת וגיל תבאינה בהיכל מלך
16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
תחת אבתיך יהיו בניך תשיתמו לשרים בכל-הארץ
17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
אזכירה שמך בכל-דר ודר על-כן עמים יהודוך לעלם ועד

< Psalmaro 45 >