< Psalmaro 42 >
1 Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
Kao što košuta traži potoke, tako duša moja traži tebe, Bože!
2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
Žedna je duša moja Boga, Boga živoga, kad æu doæi i pokazati se licu Božijemu?
3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Suze su mi hljeb dan i noæ, kad mi svaki dan govore: gdje je Bog tvoj?
4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio, Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
Duša se moja proljeva kad se opominjem kako sam hodio sred mnogoga ljudstva, stupao u dom Božji, a ljudstvo praznujuæi pjevaše i podvikivaše.
5 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Što si klonula, dušo moja, i što si žalosna? Uzdaj se u Boga; jer æu ga još slaviti, spasitelja mojega i Boga mojega.
6 Malĝojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, Sur la monto Micar.
Klonula je u meni duša zato što te pominjem u zemlji Jordanskoj, na Ermonu, na gori maloj.
7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
Bezdana bezdanu dozivlje glasom slapova tvojih; sve vode tvoje i vali tvoji na mene navališe.
8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Preĝon al la Dio de mia vivo.
Danju je javljao Gospod milost svoju, a noæu mu je pjesma u mene, molitva Bogu života mojega.
9 Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
Reæi æu Bogu, gradu svojemu: zašto si me zaboravio? zašto idem sjetan od pakosti neprijateljeve?
10 Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Koji mi pakoste, prebijajuæi kosti moje, rugaju mi se govoreæi mi svaki dan: gdje ti je Bog?
11 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Što si klonula, dušo moja, i što si žalosna? Uzdaj se u Boga; jer æu ga još slaviti, spasitelja mojega i Boga mojega.