< Psalmaro 4 >
1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
В конец, в песнех, Псалом Давиду. Внегда призвати ми, услыша мя Бог правды моея: в скорби распространил мя еси: ущедри мя и услыши молитву мою.
2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? (Sela)
Сынове человечестии, доколе тяжкосердии? Вскую любите суету и ищете лжи?
3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
И уведите, яко удиви Господь преподобнаго Своего. Господь услышит мя, внегда воззвати ми к Нему.
4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. (Sela)
Гневайтеся, и не согрешайте, яже глаголете в сердцах ваших, на ложах ваших умилитеся:
5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.
пожрите жертву правды и уповайте на Господа.
6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
Мнози глаголют: кто явит нам благая? Знаменася на нас свет лица Твоего, Господи.
7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
Дал еси веселие в сердцы моем: от плода пшеницы, вина и елеа своего умножишася:
8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
в мире вкупе усну и почию, яко Ты, Господи, единаго на уповании вселил мя еси.