< Psalmaro 24 >

1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
(다윗의 시) 땅과 거기 충만한 것과 세계와 그 중에 거하는 자가 다 여호와의 것이로다
2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
여호와께서 그 터를 바다 위에 세우심이여 강들 위에 건설하셨도다
3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
여호와의 산에 오를 자 누구며 그 거룩한 곳에 설 자가 누군고
4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
곧 손이 깨끗하며 마음이 청결하며 뜻을 허탄한 데 두지 아니하며 거짓 맹세치 아니하는 자로다
5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
저는 여호와께 복을 받고 구원의 하나님께 의를 얻으리니
6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. (Sela)
이는 여호와를 찾는 족속이요 야곱의 하나님의 얼굴을 구하는 자로다 (셀라)
7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
문들아 너희 머리를 들지어다! 영원한 문들아 들릴지어다! 영광의 왕이 들어 가시리로다
8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
영광의 왕이 뉘시뇨 강하고 능한 여호와시요 전쟁에 능한 여호와시로다
9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
문들아 너희 머리를 들지어다! 영원한 문들아 들릴지어다! 영광의 왕이 들어 가시리로다
10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. (Sela)
영광의 왕이 뉘시뇨 만군의 여호와께서 곧 영광의 왕이시로다 (셀라)

< Psalmaro 24 >