< Psalmaro 140 >

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;
In finem. Psalmus David. Eripe me, Domine, ab homine malo; a viro iniquo eripe me.
2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;
Qui cogitaverunt iniquitates in corde, tota die constituebant prælia.
3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. (Sela)
Acuerunt linguas suas sicut serpentis; venenum aspidum sub labiis eorum.
4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
Custodi me, Domine, de manu peccatoris, et ab hominibus iniquis eripe me. Qui cogitaverunt supplantare gressus meos:
5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. (Sela)
absconderunt superbi laqueum mihi. Et funes extenderunt in laqueum; juxta iter, scandalum posuerunt mihi.
6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
Dixi Domino: Deus meus es tu; exaudi, Domine, vocem deprecationis meæ.
7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
Domine, Domine, virtus salutis meæ, obumbrasti super caput meum in die belli.
8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. (Sela)
Ne tradas me, Domine, a desiderio meo peccatori: cogitaverunt contra me; ne derelinquas me, ne forte exaltentur.
9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
Caput circuitus eorum: labor labiorum ipsorum operiet eos.
10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
Cadent super eos carbones; in ignem dejicies eos: in miseriis non subsistent.
11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
Vir linguosus non dirigetur in terra; virum injustum mala capient in interitu.
12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.
Cognovi quia faciet Dominus judicium inopis, et vindictam pauperum.
13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.
Verumtamen justi confitebuntur nomini tuo, et habitabunt recti cum vultu tuo.

< Psalmaro 140 >