< Psalmaro 14 >

1 Al la ĥorestro. De David. La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
Lo stolto pensa: «Non c'è Dio». Sono corrotti, fanno cose abominevoli: nessuno più agisce bene. Al maestro del coro. Di Davide.
2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
Il Signore dal cielo si china sugli uomini per vedere se esista un saggio: se c'è uno che cerchi Dio.
3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
Tutti hanno traviato, sono tutti corrotti; più nessuno fa il bene, neppure uno.
4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
Non comprendono nulla tutti i malvagi, che divorano il mio popolo come il pane?
5 Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
Non invocano Dio: tremeranno di spavento, perché Dio è con la stirpe del giusto.
6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
Volete confondere le speranze del misero, ma il Signore è il suo rifugio.
7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Venga da Sion la salvezza d'Israele! Quando il Signore ricondurrà il suo popolo, esulterà Giacobbe e gioirà Israele.

< Psalmaro 14 >