< Psalmaro 137 >

1 Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
我们曾在巴比伦的河边坐下, 一追想锡安就哭了。
2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.
我们把琴挂在那里的柳树上;
3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.
因为在那里,掳掠我们的要我们唱歌, 抢夺我们的要我们作乐,说: 给我们唱一首锡安歌吧!
4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?
我们怎能在外邦唱耶和华的歌呢?
5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
耶路撒冷啊,我若忘记你, 情愿我的右手忘记技巧!
6 Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
我若不记念你, 若不看耶路撒冷过于我所最喜乐的, 情愿我的舌头贴于上膛!
7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
耶路撒冷遭难的日子, 以东人说:拆毁!拆毁! 直拆到根基! 耶和华啊,求你记念这仇!
8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
将要被灭的巴比伦城啊, 报复你像你待我们的,那人便为有福!
9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.
拿你的婴孩摔在磐石上的, 那人便为有福!

< Psalmaro 137 >