< Psalmaro 125 >

1 Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
Pesem preizvrstna. Kateri zaupajo Gospodu, podobni so gori Sijonski, ki se ne gane, vekomaj ostane.
2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne.
Kakor obdajajo Jeruzalem gore, tako obdaja Gospod ljudstvo svoje; od tega časa na vekomaj.
3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
Ker šiba krivice ne počiva nad deležem pravičnih; da ne iztegnejo pravični na nobeno krivico rok svojih.
4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
Blagoslovi, Gospod, dobre in pravične v srcih svojih.
5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!
Kateri pa zavijajo na kriva pota svoja, pokori jih naj Gospod z njimi, ki delajo krivico. Mir Izraelu!

< Psalmaro 125 >