< Psalmaro 111 >

1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
הללו יה אודה יהוה בכל לבב בסוד ישרים ועדה׃
2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
גדלים מעשי יהוה דרושים לכל חפציהם׃
3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
הוד והדר פעלו וצדקתו עמדת לעד׃
4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
זכר עשה לנפלאתיו חנון ורחום יהוה׃
5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
טרף נתן ליראיו יזכר לעולם בריתו׃
6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
כח מעשיו הגיד לעמו לתת להם נחלת גוים׃
7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
מעשי ידיו אמת ומשפט נאמנים כל פקודיו׃
8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
סמוכים לעד לעולם עשוים באמת וישר׃
9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
פדות שלח לעמו צוה לעולם בריתו קדוש ונורא שמו׃
10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
ראשית חכמה יראת יהוה שכל טוב לכל עשיהם תהלתו עמדת לעד׃

< Psalmaro 111 >