< Nombroj 8 >

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
خداوند به موسی فرمود:
2 Parolu al Aaron, kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.
«به هارون بگو که وقتی چراغها را در چراغدان می‌گذارد طوری باشد که نور هفت چراغ، جلوی چراغدان بتابد.»
3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
پس هارون همین کار را کرد. او چراغها را طوری کار گذاشت که نور آنها جلوی چراغدان بتابد، همان‌طور که خداوند به موسی فرمان داده بود.
4 Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
چراغدان از تزیینات پایه گرفته تا شاخه‌هایش تمام از طلا ساخته شده بود. این چراغدان دقیقاً طبق همان طرحی ساخته شده بود که خداوند به موسی نشان داده بود.
5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
سپس خداوند به موسی فرمود:
6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
«اکنون لاویان را از بقیهٔ قوم اسرائیل جدا کن و آنها را تطهیر نما.
7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
این عمل را با پاشیدن آب طهارت بر آنها شروع نموده، سپس به آنان بگو که تمام موی بدن خود را تراشیده، لباسهایشان را بشویند و این‌گونه خود را تطهیر کنند.
8 Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
از ایشان بخواه که یک گوسالۀ نر و هدیهٔ آردی آن را که از آرد مرغوب مخلوط با روغن تهیه شده با یک گوسالۀ نر دیگر برای قربانی گناه بیاورند.
9 Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
بعد در حضور همۀ جماعت اسرائیل، لاویان را به کنار در خیمهٔ ملاقات بیاور.
10 Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.
پس لاویان را به حضور خداوند بیاور و بنی‌اسرائیل دستهای خود را روی سر آنها بگذارند،
11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.
و هارون آنان را به جای تمام قوم اسرائیل به عنوان هدیهٔ مخصوص، وقف خداوند نماید تا لاویان به جای تمامی قوم، خداوند را خدمت کنند.
12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.
«سپس لاویان دستهای خود را بر سر گاوها بگذارند، و تو یکی را به‌عنوان قربانی گناه و دیگری را به‌عنوان قربانی سوختنی به حضور خداوند تقدیم کن تا برای لاویان کفاره شود.
13 Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo.
آنگاه لاویان باید به عنوان هدیهٔ مخصوص به خداوند تقدیم شده توسط هارون و پسرانش به خدمت گماشته شوند.
14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.
به این طریق، لاویان را از میان بقیهٔ قوم اسرائیل جدا کن و ایشان از آن من خواهند بود.
15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
پس از آنکه لاویان را به این ترتیب تطهیر و وقف نمودی، ایشان خدمت خود را در خیمهٔ ملاقات آغاز خواهند کرد.
16 Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.
«لاویان از میان تمام قوم اسرائیل به من تعلق دارند و من آنها را به جای همهٔ پسران ارشد بنی‌اسرائیل قبول کرده‌ام؛
17 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi.
زیرا همۀ نخست‌زادگان در میان قوم اسرائیل، خواه انسان و خواه حیوان، به من تعلق دارند. همان شبی که نخست‌زادگان مصری‌ها را کشتم اینها را به خود اختصاص دادم.
18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.
آری، من لاویان را به جای تمام نخست‌زادگان بنی‌اسرائیل پذیرفته‌ام
19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo.
و من لاویان را به هارون و پسرانش هدیه می‌کنم. لاویان باید وظایف مقدّسی را که بر عهدهٔ قوم اسرائیل می‌باشد، در خیمهٔ ملاقات انجام داده، قربانیهای قوم را تقدیم نمایند و برای ایشان کفاره کنند تا وقتی بنی‌اسرائیل به قدس نزدیک می‌شوند بلایی بر سر آنها نیاید.»
20 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.
پس موسی و هارون و قوم اسرائیل با پیروی دقیق از دستورهایی که خداوند به موسی داده بود، لاویان را وقف نمودند.
21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.
لاویان خود را طاهر ساخته، لباسهایشان را شستند و هارون آنان را به عنوان هدیهٔ مخصوص به خداوند تقدیم نمود. بعد به منظور تطهیر نمودن لاویان برای ایشان مراسم کفاره را بجا آورد.
22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.
همه چیز درست طبق دستورهایی که خداوند به موسی داده بود، انجام گردید و به این ترتیب لاویان به عنوان دستیاران هارون و پسرانش، آمادهٔ خدمت در خیمهٔ ملاقات شدند.
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
خداوند همچنین به موسی فرمود:
24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.
«لاویان باید خدمت در خیمۀ ملاقات را از سن بیست و پنج سالگی یا بالاتر شروع کنند
25 Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.
و در سن پنجاه سالگی بازنشسته شوند.
26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.
پس از بازنشستگی می‌توانند در خیمهٔ ملاقات، برادران خود را در انجام وظایفشان یاری دهند، ولی خود، مستقیم مسئولیتی نخواهند داشت. به این ترتیب وظایف لاویان را به ایشان محول کن.»

< Nombroj 8 >