< Nombroj 26 >

1 Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:
E aconteceu depois da mortandade, que o SENHOR falou a Moisés, e a Eleazar filho do sacerdote Arão, dizendo:
2 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael.
Tomai a soma de toda a congregação dos filhos de Israel, de vinte anos acima, pelas casas de seus pais, todos os que possam sair à guerra em Israel.
3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante:
E Moisés e Eleazar o sacerdote falaram com eles nos campos de Moabe, junto ao Jordão de Jericó, dizendo:
4 Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
Contareis o povo de vinte anos acima, como mandou o SENHOR a Moisés e aos filhos de Israel, que haviam saído da terra do Egito.
5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
Rúben primogênito de Israel: os filhos de Rúben: Enoque, do qual era a família dos enoquitas; de Palu, a família dos paluítas;
6 de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
De Hezrom, a família dos hezronitas; de Carmi, a família dos carmitas.
7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
Estas são as famílias dos rubenitas: e seus contados foram quarenta e três mil setecentos e trinta.
8 Kaj la filoj de Palu: Eliab.
E os filhos de Palu: Eliabe.
9 Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo
E os filhos de Eliabe: Nemuel, e Datã, e Abirão. Estes Datã e Abirão foram os do conselho da congregação, que fizeram o motim contra Moisés e Arão com a companhia de Coré, quando se amotinaram contra o SENHOR.
10 kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto.
Que a terra abriu sua boca e tragou a eles e a Coré, quando aquela companhia morreu, quando consumiu o fogo duzentos e cinquenta homens, os quais foram por sinal.
11 Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.
Mas os filhos de Coré não morreram.
12 La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj;
Os filhos de Simeão por suas famílias: de Nemuel, a família dos nemuelitas; de Jamim, a família dos jaminitas; de Jaquim, a família dos jaquinitas;
13 de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj.
De Zerá, a família dos zeraítas; de Saul, a família dos saulitas.
14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
Estas são as famílias dos simeonitas, vinte e dois mil e duzentos.
15 La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj;
Os filhos de Gade por suas famílias: de Zefom, a família dos zefonitas; de Hagi, a família dos hagitas; de Suni, a família dos sunitas;
16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
De Ozni, a família dos oznitas; de Eri, a família dos eritas;
17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
De Arodi, a família dos aroditas; de Areli, a família dos arelitas.
18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.
Estas são as famílias de Gade, por seus contados, quarenta mil e quinhentos.
19 La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
Os filhos de Judá: Er e Onã; e Er e Onã morreram na terra de Canaã.
20 Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj.
E foram os filhos de Judá por suas famílias: de Selá, a família dos selanitas; de Perez, a família dos perezitas; de Zerá, a família dos zeraítas.
21 Kaj la filoj de Perec estis: de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Ĥamul, la familio de la Ĥamulidoj.
E foram os filhos de Perez: de Hezrom, a família dos hezronitas; de Hamul, a família dos hamulitas.
22 Tio estas la familioj de Jehuda, laŭ ilia nombro sepdek ses mil kvincent.
Estas são as famílias de Judá, por seus contados, setenta e seis mil e quinhentos.
23 La filoj de Isaĥar laŭ iliaj familioj: de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;
Os filhos de Issacar por suas famílias: de Tola, a família dos tolaítas; de Puá a família dos puvitas;
24 de Jaŝub, la familio de la Jaŝubidoj; de Ŝimron, la familio de la Ŝimronidoj.
De Jasube, a família dos jasubitas; de Sinrom, a família dos sinronitas.
25 Tio estas la familioj de Isaĥar, laŭ ilia nombro sesdek kvar mil tricent.
Estas são as famílias de Issacar, por seus contados, sessenta e quatro mil e trezentos.
26 La filoj de Zebulun laŭ iliaj familioj: de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jaĥleel, la familio de la Jaĥleelidoj.
Os filhos de Zebulom por suas famílias: de Serede, a família dos sereditas; de Elom, a família dos elonitas; de Jaleel, a família dos jaleelitas.
27 Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laŭ ilia nombro sesdek mil kvincent.
Estas são as famílias dos zebulonitas, por seus contados, sessenta mil e quinhentos.
28 La filoj de Jozef laŭ iliaj familioj: Manase kaj Efraim.
Os filhos de José por suas famílias: Manassés e Efraim.
29 La filoj de Manase: de Maĥir, la familio de la Maĥiridoj; kaj de Maĥir naskiĝis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.
Os filhos de Manassés: de Maquir, a família dos maquiritas; e Maquir gerou a Gileade; de Gileade, a família dos gileaditas.
30 Jen estas la filoj de Gilead: de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de Ĥelek, la familio de la Ĥelekidoj;
Estes são os filhos de Gileade: de Jezer, a família dos jezeritas; de Heleque, a família dos helequitas;
31 kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de Ŝeĥem, la familio de la Ŝeĥemidoj;
De Asriel, a família dos asrielitas: de Siquém, a família dos siquemitas;
32 kaj de Ŝemida, la familio de la Ŝemidaidoj; kaj de Ĥefer, la familio de la Ĥeferidoj.
De Semida, a família dos semidaítas; de Héfer, a família dos heferitas.
33 Kaj Celofĥad, filo de Ĥefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofĥad estis: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca.
E Zelofeade, filho de Héfer, não teve filhos somente filhas: e os nomes das filhas de Zelofeade foram Maalá, e Noa, e Hogla, e Milca, e Tirza.
34 Tio estas la familioj de Manase, laŭ ilia nombro kvindek du mil sepcent.
Estas são as famílias de Manassés; e seus contados, cinquenta e dois mil e setecentos.
35 Jen estas la filoj de Efraim laŭ iliaj familioj: de Ŝutelaĥ, la familio de la Ŝutelaĥidoj; de Beĥer, la familio de la Beĥeridoj; de Taĥan, la familio de la Taĥanidoj.
Estes são os filhos de Efraim por suas famílias: de Sutela, a família dos sutelaítas; de Bequer, a família dos bequeritas; de Taã, a família dos taanitas.
36 Kaj jen estas la filoj de Ŝutelaĥ: de Eran, la familio de la Eranidoj.
E estes são os filhos de Sutela: de Erã, a família dos eranitas.
37 Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laŭ ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laŭ iliaj familioj.
Estas são as famílias dos filhos de Efraim, por seus contados, trinta e dois mil e quinhentos. Estes são os filhos de José por suas famílias.
38 La filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj: de Bela, la familio de la Belaidoj; de Aŝbel, la familio de la Aŝbelidoj; de Aĥiram, la familio de la Aĥiramidoj;
Os filhos de Benjamim por suas famílias: de Belá, a família dos belaítas; de Asbel, a família dos asbelitas; de Airã, a família dos airamitas;
39 de Ŝefufam, la familio de la Ŝefufamidoj; de Ĥufam la familio de la Ĥufamidoj.
De Sufã, a família dos sufamitas; de Hufã, a família dos hufamitas.
40 Kaj la filoj de Bela estis: Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.
E os filhos de Belá foram Arde e Naamã: de Arde, a família dos arditas; de Naamã, a família dos naamanitas.
41 Tio estas la filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.
Estes são os filhos de Benjamim por suas famílias; e seus contados, quarenta e cinco mil e seiscentos.
42 Jen estas la filoj de Dan laŭ iliaj familioj: de Ŝuĥam, la familio de la Ŝuĥamidoj. Tio estas la familioj de Dan laŭ iliaj familioj.
Estes são os filhos de Dã por suas famílias: de Suã, a família dos suamitas. Estas são as famílias de Dã por suas famílias.
43 Ĉiuj familioj de la Ŝuĥamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.
Todas as famílias dos suamitas, por seus contados, sessenta e quatro mil e quatrocentos.
44 La filoj de Aŝer laŭ iliaj familioj: de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jiŝvi, la familio de la Jiŝviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.
Os filhos de Aser por suas famílias: de Imna, a família dos imnaítas; de Isvi, a família dos isvitas; de Berias, a família dos beriitas.
45 De la filoj de Beria: de Ĥeber, la familio de la Ĥeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj.
Os filhos de Berias: de Héber, a família dos heberitas; de Malquiel, a família dos malquielitas.
46 Kaj la nomo de la filino de Aŝer estis Seraĥ.
E o nome da filha de Aser foi Sera.
47 Tio estas la familioj de la filoj de Aŝer, laŭ ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.
Estas são as famílias dos filhos de Aser, por seus contados, cinquenta e três mil e quatrocentos.
48 La filoj de Naftali laŭ iliaj familioj: de Jaĥceel, la familio de la Jaĥceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;
Os filhos de Naftali por suas famílias: de Jazeel, a família dos jazeelitas; de Guni, a família dos gunitas;
49 de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de Ŝilem la familio de la Ŝilemidoj.
De Jezer, a família dos jezeritas; de Silém, a família dos silemitas.
50 Tio estas la familioj de Naftali laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.
Estas são as famílias de Naftali por suas famílias; e seus contados, quarenta e cinco mil e quatrocentos.
51 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj: sescent unu mil sepcent tridek.
Estes são os contados dos filhos de Israel, seiscentos e um mil setecentos e trinta.
52 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
E falou o SENHOR a Moisés, dizendo:
53 Al tiuj estu dividita la tero kiel posedaĵo laŭ la nombro de la nomoj.
A estes se repartirá a terra em herança, pela conta dos nomes.
54 Al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; al ĉiu laŭ lia nombro estu donita lia posedaĵo.
Aos mais darás maior herança, e aos menos menor; e a cada um se lhe dará sua herança conforme seus contados.
55 Sed per loto oni dividu la teron; laŭ la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedaĵon.
Porém a terra será repartida por sorteio; e pelos nomes das tribos de seus pais herdarão.
56 Per la loto oni dividu al ĉiu lian posedaĵon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.
Conforme a sorte será repartida sua herança entre o grande e o pequeno.
57 Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laŭ iliaj familioj: de Gerŝon, la familio de la Gerŝonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.
E os contados dos levitas por suas famílias são estes: de Gérson, a família dos gersonitas; de Coate, a família dos coatitas; de Merari, a família dos meraritas.
58 Jen estas la familioj de Levi: la familio de la Libniidoj, la familio de la Ĥebronidoj, la familio de la Maĥliidoj, la familio de la Muŝiidoj, la familio de la Koraĥidoj. Kaj de Kehat naskiĝis Amram.
Estas são as famílias dos levitas: a família dos libnitas, a família dos hebronitas, a família dos malitas, a família dos musitas, a família dos coraítas. E Coate gerou a Anrão.
59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Joĥebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj ŝi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.
E a mulher de Anrão se chamou Joquebede, filha de Levi, a qual nasceu a Levi no Egito: esta deu à luz de Anrão a Arão e a Moisés, e a Miriã sua irmã.
60 Kaj al Aaron naskiĝis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.
E a Arão nasceram Nadabe e Abiú, Eleazar e Itamar.
61 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon.
Mas Nadabe e Abiú morreram, quando ofereceram fogo estranho diante do SENHOR.
62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de pli ol unu monato; ĉar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, ĉar al ili ne estis donita posedaĵo inter la Izraelidoj.
E os contados dos levitas foram vinte e três mil, todos homens de um mês acima: porque não foram contados entre os filhos de Israel, porquanto não lhes havia de ser dada herança entre os filhos de Israel.
63 Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan.
Estes são os contados por Moisés e Eleazar o sacerdote, os quais contaram os filhos de Israel nos campos de Moabe, junto ao Jordão de Jericó.
64 Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.
E entre estes ninguém havia dos contados por Moisés e Arão o sacerdote, os quais contaram aos filhos de Israel no deserto de Sinai.
65 Ĉar la Eternulo diris pri ili: Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.
Porque o SENHOR lhes disse: Hão de morrer no deserto: e não restou homem deles, a não ser Calebe filho de Jefoné, e Josué filho de Num.

< Nombroj 26 >