< Nombroj 19 >
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
Yahvé parla à Moïse et à Aaron, et dit:
2 Jen estas la instrukcio de la leĝo, kiun la Eternulo starigis, dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon ruĝan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.
Voici le règlement de la loi que Yahvé a ordonné. Dis aux enfants d'Israël de t'apporter une génisse rouge sans tache, qui n'a pas de défaut et qui n'a jamais été mise sous le joug.
3 Kaj donu ĝin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku ĝin ekster la tendaron, kaj oni buĉu ĝin antaŭ li.
Tu la donneras au prêtre Éléazar; il l'amènera hors du camp, et on l'égorgera devant lui.
4 Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el ĝia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per ĝia sango en la direkto al la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno.
Le prêtre Éléazar prendra de son doigt un peu de son sang, et il en fera sept fois l'aspersion sur le devant de la tente d'assignation.
5 Kaj oni forbruligu la bovinon antaŭ liaj okuloj: ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian sangon kune kun ĝia sterko oni forbruligu.
On brûlera la génisse sous ses yeux; on brûlera sa peau, sa viande, son sang et ses excréments.
6 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj ruĝan lanon kaj ĵetu en la brulaĵon de la bovino.
Le prêtre prendra du bois de cèdre, de l'hysope et du cramoisi, et les jettera au milieu de l'incinération de la génisse.
7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura ĝis la vespero.
Le sacrificateur lavera ensuite ses vêtements, et il lavera son corps dans l'eau; puis il entrera dans le camp, et il sera impur jusqu'au soir.
8 Kaj tiu, kiu ĝin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura ĝis la vespero.
Celui qui l'aura brûlée lavera ses vêtements dans l'eau, lavera son corps dans l'eau, et sera impur jusqu'au soir.
9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu ĝin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj ĝi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga: tio estas ofero propeka.
« L'homme pur ramassera la cendre de la génisse et la déposera hors du camp, dans un lieu pur; elle sera conservée pour l'assemblée des enfants d'Israël, pour servir d'eau de purification des impuretés. C'est un sacrifice pour le péché.
10 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura ĝis la vespero. Tio estos leĝo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili.
Celui qui recueillera les cendres de la génisse lavera ses vêtements et sera impur jusqu'au soir. Ce sera pour les enfants d'Israël et pour l'étranger qui vit au milieu d'eux une loi perpétuelle.
11 Kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj;
« Celui qui touchera le corps d'un homme mort sera impur pendant sept jours.
12 li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne fariĝos pura.
Le troisième jour, il se purifiera avec de l'eau, et le septième jour, il sera pur; mais s'il ne se purifie pas le troisième jour, le septième jour, il ne sera pas pur.
13 Ĉiu, kiu ektuŝis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la loĝejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermiĝos el inter Izrael; ĉar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraŭ sur li.
Quiconque touche un mort, le corps d'un homme qui est mort, et ne se purifie pas, souille le tabernacle de Yahvé; et cette âme sera retranchée d'Israël; parce que l'eau de purification n'a pas été aspergée sur elle, elle sera impure. Son impureté est encore sur lui.
14 Jen estas la leĝo: se homo mortis en tendo, tiam ĉiu, kiu venas en la tendon, kaj ĉio, kio troviĝas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj.
Voici la loi qui s'applique lorsqu'un homme meurt dans une tente: tous ceux qui entrent dans la tente et tous ceux qui sont dans la tente seront impurs pendant sept jours.
15 Kaj ĉiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun ŝnureto, estas malpura.
Tout vase ouvert, sur lequel n'est pas fixée une couverture, est impur.
16 Kaj ĉiu, kiu ektuŝis sur kampo glavmortigiton aŭ mortinton aŭ oston de homo aŭ tombon, estos malpura dum sep tagoj.
« Quiconque, en plein champ, touchera un homme tué par l'épée, ou un cadavre, ou un os d'homme, ou une tombe, sera impur pendant sept jours.
17 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj verŝu sur ĝin akvon vivan en vazon;
« Pour les impurs, ils prendront des cendres de la combustion du sacrifice pour le péché, et l'on versera sur eux de l'eau courante dans un vase.
18 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo.
Une personne pure prendra de l'hysope, la trempera dans l'eau, et en fera l'aspersion sur le tabernacle, sur tous les ustensiles, sur les personnes qui s'y trouvaient, et sur celui qui a touché un os, un mort, un cadavre ou un tombeau.
19 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.
La personne pure fera l'aspersion sur la personne impure le troisième jour et le septième jour. Le septième jour, il le purifiera. Il lavera ses vêtements et se baignera dans l'eau, et il sera pur le soir.
20 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermiĝos el inter la komunumo, ĉar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo: li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.
Mais l'homme qui sera impur et qui ne se purifiera pas, cette âme sera retranchée du milieu de l'assemblée, parce qu'elle a souillé le sanctuaire de l'Éternel. L'eau de purification n'a pas été aspergée sur lui. Il est impur.
21 Kaj tio estu por vi leĝo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektuŝinto de la puriga akvo estos malpura ĝis la vespero.
Ce sera pour eux une loi perpétuelle. Celui qui aura aspergé l'eau pour l'impureté lavera ses vêtements, et celui qui aura touché l'eau pour l'impureté sera impur jusqu'au soir.
22 Kaj ĉio, kion ektuŝos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektuŝis, estos malpura ĝis la vespero.
« Tout ce que touchera la personne impure sera impur, et l'âme qui l'aura touché sera impure jusqu'au soir. »