Aionian Verses
Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro. (Sheol )
Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. (Sheol )
se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. (Sheol )
tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon. (Sheol )
Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo. (Sheol )
Kaj ili, kaj ĉio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en Ŝeolon, kaj fermiĝis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo. (Sheol )
Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol, Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn, Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj. (Sheol )
La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas. (Sheol )
La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis. (Sheol )
Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon. (Sheol )
Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en Ŝeolon. (Sheol )
Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon; (Sheol )
Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii? (Sheol )
Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min! (Sheol )
Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. (Sheol )
En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo. (Sheol )
Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente. (Sheol )
Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn. (Sheol )
Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron. (Sheol )
Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? (Sheol )
La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion. (Sheol )
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. (Sheol )
La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis. (Sheol )
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. (Sheol )
Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol. (Sheol )
Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. (Sheol )
Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. (Sela) (Sheol )
La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo. (Sheol )
Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. (Sheol )
Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. (Sheol )
Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? (Sela) (Sheol )
Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis. (Sheol )
Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas. (Sheol )
Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. (Sheol )
Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; (Sheol )
Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon. (Sheol )
Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto. (Sheol )
Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol. (Sheol )
Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj. (Sheol )
La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre. (Sheol )
Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol. (Sheol )
Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas. (Sheol )
Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe. (Sheol )
Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros. (Sheol )
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo. (Sheol )
Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo. (Sheol )
Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre. (Sheol )
Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj. (Sheol )
en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. (Sheol )
Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (Sheol )
Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros. (Sheol )
Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi. (Sheol )
Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; (Sheol )
Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon. (Sheol )
Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol. (Sheol )
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj. (Sheol )
Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj. (Sheol )
Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj. (Sheol )
Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. (Sheol )
Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. (Sheol )
El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj. (Sheol )
Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin. (Sheol )
Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. (Sheol )
La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn. (Sheol )
sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. (Geenna )
Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan. (Geenna )
Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan. (Geenna )
Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. (Geenna )
Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. (Hadēs )
Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta. (aiōn )
Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. (aiōn )
kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. (aiōn )
Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. (aiōn )
Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, (aiōn )
Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. (Hadēs )
Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron. (aiōnios )
Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Geenna )
Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? (aiōnios )
Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (aiōnios )
Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis. (aiōn )
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem. (Geenna )
Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? (Geenna )
Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? (aiōn )
Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; (aiōnios )
Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon. (aiōnios )
instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo. (aiōn )
sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; (aiōn , aiōnios )
sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. (aiōn )
Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, (Geenna )
Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, (Geenna )
Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, (Geenna )
Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? (aiōnios )
kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. (aiōn , aiōnios )
Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj. (aiōn )
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. (aiōn )
Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne. (aiōn )
Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo, (aiōn )
Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon. (Abyssos )
Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. (Hadēs )
Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? (aiōnios )
Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. (Geenna )
Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. (aiōn )
Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. (aiōnios )
Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. (Hadēs )
Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? (aiōnios )
kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. (aiōn , aiōnios )
Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; (aiōn )
sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; (aiōn )
por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. (aiōnios )
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. (aiōnios )
Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas. (aiōnios )
sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo. (aiōn , aiōnios )
La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto. (aiōnios )
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. (aiōnios )
Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; (aiōnios )
Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis. (aiōnios )
Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (aiōnios )
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. (aiōnios )
Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. (aiōn )
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (aiōnios )
Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. (aiōn )
Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. (aiōnios )
Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. (aiōn )
Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. (aiōn )
La Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos. (aiōn )
De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. (aiōn )
kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. (aiōn , aiōnios )
kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? (aiōn )
Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. (aiōnios )
La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? (aiōn )
Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas. (aiōnios )
Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. (aiōn )
Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; (aiōn )
kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. (aiōnios )
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. (aiōnios )
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. (Hadēs )
li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. (Hadēs )
kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo. (aiōn )
Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. (aiōnios )
Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. (aiōnios )
Kiu tion faras jam de la tempo antikva. (aiōn )
Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; (aïdios )
kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen. (aiōn )
al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; (aiōnios )
por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. (aiōnios )
Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon. (aiōnios )
Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. (aiōnios )
kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. (aiōn )
nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). (Abyssos )
Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn. (eleēsē )
Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen. (aiōn )
Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio. (aiōn )
Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, (aiōnios )
sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido; (aiōnios )
al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo? (aiōn )
Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; (aiōn )
sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; (aiōn )
kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; (aiōn )
Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. (aiōn )
Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton. (aiōn )
Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. (aiōn )
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? (Hadēs )
en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. (aiōn )
Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; (aiōnios )
dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj. (aiōnios )
Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. (aiōnios )
kiel estas skribite: Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne. (aiōn )
La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas. (aiōn )
kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; (aiōn )
al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. (aiōnios )
multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; (aiōn )
en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; (aiōn )
por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: (aiōn )
kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; (aiōn )
laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; (aiōn )
estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. (aiōn )
Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, (aiōn )
kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, (aiōnios )
Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, (aiōnios )
tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo. (aiōnios )
Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj. (aiōnios )
kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen. (aiōnios )
Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado; (aiōn )
kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, (aiōnios )
Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. (aiōnios )
ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. (aiōn )
La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, (aiōnios )
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, (aiōn )
por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo. (aiōnios )
Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; (aiōnios )
en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, (aiōn )
sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. (aiōn )
kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. (aiōn )
kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; (aiōnios )
de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo. (aiōnios )
kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, (aiōn )
kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek. (aiōn )
ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek. (aiōn )
(ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam); (aiōn )
sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. (aiōn )
Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam. (aiōn )
nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton. (aiōnios )
kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio? (aiōnios )
Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. (aiōnios )
alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. (aiōn )
Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj. (aiōn )
Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. (aiōn )
Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, (aiōnios )
perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. (Geenna )
renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta. (aiōn )
Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. (aiōn )
se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn. (aiōnios )
Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. (aiōnios )
Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; (Tartaroō )
Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen. (aiōn )
(kaj la vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni); (aiōnios )
Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne. (aiōn )
Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna. (aiōnios )
Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. (aiōnios )
Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. (aiōnios )
Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. (aiōnios )
Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. (aiōnios )
pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam: (aiōn )
Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. (aïdios )
Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. (aiōnios )
sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata. (aiōn )
konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. (aiōnios )
al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen. (aiōn )
kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. (aiōn , Hadēs )
Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, (aiōn )
la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante: (aiōn )
Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. (aiōn )
Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero. (Hadēs )
dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn )
Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo. (Abyssos )
Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto. (Abyssos )
Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion. (Abyssos )
kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos; (aiōn )
Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. (Abyssos )
Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. (aiōn )
Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, (aiōnios )
kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo. (aiōn )
Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne. (aiōn )
La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la loĝantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke ĝi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos. (Abyssos )
Kaj duan fojon ili diris: Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas por ĉiam kaj eterne. (aiōn )
Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; (Limnē Pyr )
Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. (Abyssos )
kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo. (Abyssos )
Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne. (aiōn , Limnē Pyr )
Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. (Hadēs )
Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago. (Hadēs , Limnē Pyr )
Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon. (Limnē Pyr )
Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto. (Limnē Pyr )
Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne. (aiōn )