< Neĥemja 7 >

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.
Da wir nun die Mauer gebaut hatten, hängte ich die Türen ein und wurden bestellt die Torhüter, Sänger und Leviten.
2 Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),
Und ich gebot meinem Bruder Hanani und Hananja, dem Burgvogt zu Jerusalem (denn er war ein treuer Mann und gottesfürchtig vor vielen andern),
3 kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo.
und sprach zu Ihnen: Man soll die Tore Jerusalem nicht auftun, bis daß die Sonne heiß wird; und wenn man noch auf der Hut steht, soll man die Türen zuschlagen und verriegeln. Und es wurden Hüter bestellt aus den Bürgern Jerusalems, ein jeglicher auf seine Hut seinem Hause gegenüber.
4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.
Die Stadt aber war weit von Raum und groß, aber wenig Volk darin, und die Häuser wurden nicht gebaut.
5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene:
Und mein Gott gab mir ins Herz, daß ich versammelte die Ratsherren und die Obersten und das Volk, sie zu verzeichnen. Und ich fand das Geschlechtsregister derer, die vorhin heraufgekommen waren, und fand darin geschrieben:
6 Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon,
Dies sind die Kinder der Landschaft, die heraufgekommen sind aus der Gefangenschaft, die Nebukadnezar, der König zu Babel, hatte weggeführt, und die wieder gen Jerusalem und nach Juda kamen, ein jeglicher in seine Stadt,
7 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
und sind gekommen mit Serubabel, Jesua, Nehemia, Asarja, Raamja, Nahamani, Mardochai, Bilsan, Mispereth, Bigevai, Nehum und Baana. Dies ist die Zahl der Männer vom Volk Israel:
8 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du,
der Kinder Pareos waren zweitausend einhundert und zweiundsiebzig;
9 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du,
der Kinder Sephatja dreihundert und zweiundsiebzig;
10 de la idoj de Araĥ, sescent kvindek du,
der Kinder Arah sechshundert und zweiundfünfzig;
11 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek ok,
der Kinder Pahath-Moab von den Kindern Jesua und Joab zweitausend achthundert und achtzehn;
12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
der Kinder Elam tausend zweihundert und vierundfünfzig;
13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,
der Kinder Satthu achthundert und fünfundvierzig;
14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,
der Kinder Sakkai siebenhundert und sechzig;
15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,
der Kinder Binnui sechshundert und achtundvierzig;
16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,
der Kinder Bebai sechshundert und achtundzwanzig;
17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du,
der Kinder Asgad zweitausend dreihundert und zweiundzwanzig;
18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,
der Kinder Adonikam sechshundert und siebenundsechzig;
19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,
der Kinder Bigevai zweitausend und siebenundsechzig;
20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,
der Kinder Adin sechshundert und fünfundfünzig;
21 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok,
der Kinder Ater von Hiskia achtundneunzig;
22 de la idoj de Ĥaŝum, tricent dudek ok,
der Kinder Hasum dreihundert und achtundzwanzig;
23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,
der Kinder Bezai dreihundert und vierundzwanzig;
24 de la idoj de Ĥarif, cent dek du,
der Kinder Hariph hundert und zwölf;
25 de la idoj de Gibeon, naŭdek kvin,
der Kinder von Gibeon fünfundneunzig;
26 de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de Netofa, cent okdek ok,
der Männer von Bethlehem und Netopha hundert und achtundachtzig;
27 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok,
der Männer von Anathoth hundert und achtundzwanzig;
28 de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du,
der Männer von Beth-Asmaveth zweiundvierzig;
29 de la loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
der Männer von Kirjath-Jearim, Kaphira und Beeroth siebenhundert und dreiundvierzig;
30 de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,
der Männer von Rama und Geba sechshundert und einundzwanzig;
31 de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du,
der Männer von Michmas hundert und zweiundzwanzig;
32 de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,
der Männer von Beth-El und Ai hundert und dreiundzwanzig;
33 de la loĝantoj de Nebo-Aĥer, kvindek du,
der Männer vom andern Nebo zweiundfünfzig;
34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
der Kinder des andern Elam tausend zweihundert und vierundfünfzig;
35 de la idoj de Ĥarim, tricent dudek,
der Kinder Harim dreihundert und zwanzig;
36 de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin,
der Kinder von Jericho dreihundert und fünfundvierzig;
37 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,
der Kinder von Lod, Hadid und Ono siebenhundert und einundzwanzig;
38 de la idoj de Senaa, tri mil naŭcent tridek.
der Kinder von Seena dreitausend und neunhundert und dreißig;
39 De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri,
Die Priester: der Kinder Jedaja, vom Hause Jesua, neunhundert und dreiundsiebzig;
40 de la idoj de Imer, mil kvindek du,
der Kinder Immer tausend und zweiundfünfzig;
41 de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep,
der Kinder Pashur tausend zweihundert und siebenundvierzig;
42 de la idoj de Ĥarim, mil dek sep.
der Kinder Harim tausend und siebzehn;
43 De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.
Die Leviten: der Kinder Jesua von Kadmiel, von den Kindern Hodavja, vierundsiebzig;
44 De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent kvardek ok.
Die Sänger: der Kinder Asaph hundert und achtundvierzig;
45 De la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok.
Die Torhüter waren: die Kinder Sallum, die Kinder Ater, die Kinder Talmon, die Kinder Akkub, die Kinder Hatita, die Kinder Sobai, allesamt hundert und achtunddreißig;
46 De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot,
Die Tempelknechte: die Kinder Ziha, die Kinder Hasupha, die Kinder Tabbaoth,
47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,
die Kinder Keros, die Kinder Sia, die Kinder Padon,
48 la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Ŝalmaj,
die Kinder Lebana, die Kinder Hagaba, die Kinder Salmai,
49 la idoj de Ĥanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar,
die Kinder Hanan, die Kinder Giddel, die Kinder Gahar,
50 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda,
die Kinder Reaja, die Kinder Rezin, die Kinder Nekoda,
51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ,
die Kinder Gassam, die Kinder Usa, die Kinder Paseah,
52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefiŝesim,
die Kinder Besai, die Kinder der Meuniter, die Kinder der Nephusiter,
53 la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur,
die Kinder Bakbuk, die Kinder Hakupha, die Kinder Harhur,
54 la idoj de Baclit, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa,
die Kinder Bazlith, die Kinder Mehida, die Kinder Harsa,
55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ,
die Kinder Barkos, die Kinder Sisera, die Kinder Themah,
56 la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa.
die Kinder Neziah, die Kinder Hatipha.
57 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida,
Die Kinder der Knechte Salomos waren: die Kinder Sotai, die Kinder Sophereth, die Kinder Perida,
58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,
die Kinder Jaala, die Kinder Darkon, die Kinder Giddel,
59 la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon.
die Kinder Sephatja, die Kinder Hattil, die Kinder Pochereth von Zebaim, die Kinder Amon.
60 La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du.
Aller Tempelknechte und Kinder der Knechte Salomos waren dreihundert und zweiundneunzig;
61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael:
Und diese zogen auch mit herauf von Thel-Melah, Thel-Harsa, Cherub, Addon und Immer, aber sie konnten nicht anzeigen ihr Vaterhaus noch ihr Geschlecht, ob sie aus Israel wären:
62 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.
die Kinder Delaja, die Kinder Tobia und die Kinder Nekoda, sechshundert und zweiundvierzig;
63 Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
Und von den Priestern waren die Kinder Habaja, die Kinder Hakkoz, die Kinder Barsillai, der aus den Töchtern Barsillais, des Gileaditers, ein Weib nahm und ward nach ihrem Namen genannt.
64 Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
Diese suchten ihr Geburtsregister; und da sie es nicht fanden, wurden sie untüchtig geachtet zum Priestertum.
65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
Und der Landpfleger sprach zu ihnen, sie sollten nicht essen vom Hocheiligen, bis daß ein Priester aufkäme mit dem Licht und Recht.
66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,
Der ganzen Gemeinde wie ein Mann waren zweiundvierzigtausend und dreihundertundsechzig,
67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.
ausgenommen ihre Knechte und Mägde; derer waren siebentausend dreihundert und siebenunddreißig, dazu zweihundert und fünfundvierzig Sänger und Sängerinnen.
68 Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;
Und sie hatten siebenhundert und sechsunddreißig Rosse, zweihundert und fünfundvierzig Maultiere,
69 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.
vierhundert und fünfunddreißig Kamele, sechstausend siebenhundert und zwanzig Esel.
70 Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.
Und etliche Obersten der Vaterhäuser gaben zum Werk. Der Landpfleger gab zum Schatz tausend Goldgulden, fünfzig Becken, fünfhundert und dreißig Priesterröcke.
71 El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min’ojn da arĝento.
Und etliche Obersten der Vaterhäuser gaben zum Schatz fürs Werk zwanzigtausend Goldgulden, zweitausend und zweihundert Pfund Silber.
72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min’oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj.
Und das andere Volk gab zwanzigtausend Goldgulden und zweitausend Pfund Silber und siebenundsechzig Priesterröcke.
73 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.
Und die Priester und die Leviten, die Torhüter, die Sänger und die vom Volk und die Tempelknechte und ganz Israel setzten sich in ihre Städte.

< Neĥemja 7 >