< Neĥemja 5 >

1 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj.
さて、ここに民がその妻と共に、その兄弟であるユダヤ人に向かって大いに叫び訴えることがあった。
2 Estis tiaj, kiuj parolis: Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj manĝu, por ke ni vivu.
すなわち、ある人々は言った、「われわれはむすこ娘と共に大ぜいです。われわれは穀物を得て、食べて生きていかなければなりません」。
3 Aliaj parolis: Niajn kampojn, niajn vinberĝardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraŭ malsato.
またある人々は言った、「われわれは飢えのために、穀物を得ようと田畑も、ぶどう畑も、家も抵当に入れています」。
4 Aliaj parolis: Ni pruntas monon por impostoj por la reĝo, donante garantiaĵe niajn kampojn kaj vinberĝardenojn;
ある人々は言った、「われわれは王の税金のために、われわれの田畑およびぶどう畑をもって金を借りました。
5 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinberĝardenoj apartenas al aliaj.
現にわれわれの肉はわれわれの兄弟の肉に等しく、われわれの子供も彼らの子供に等しいのに、見よ、われわれはむすこ娘を人の奴隷とするようにしいられています。われわれの娘のうちには、すでに人の奴隷になった者もありますが、われわれの田畑も、ぶどう畑も他人のものになっているので、われわれにはどうする力もありません」。
6 Kaj tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.
わたしは彼らの叫びと、これらの言葉を聞いて大いに怒った。
7 Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riproĉon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili: Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon.
わたしはみずから考えたすえ、尊い人々およびつかさたちを責めて言った、「あなたがたはめいめいその兄弟から利息をとっている」。そしてわたしは彼らの事について大会を開き、
8 Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
彼らに言った、「われわれは異邦人に売られたわれわれの兄弟ユダヤ人を、われわれの力にしたがってあがなった。しかるにあなたがたは自分の兄弟を売ろうとするのか。彼らはわれわれに売られるのか」。彼らは黙してひと言もいわなかった。
9 Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
わたしはまた言った、「あなたがたのする事はよくない。あなたがたは、われわれの敵である異邦人のそしりをやめさせるために、われわれの神を恐れつつ事をなすべきではないか。
10 Ankaŭ mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon.
わたしもわたしの兄弟たちも、わたしのしもべたちも同じく金と穀物とを貸しているが、われわれはこの利息をやめよう。
11 Redonu do al ili hodiaŭ iliajn kampojn, vinberĝardenojn, olivĝardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.
どうぞ、あなたがたは、きょうにも彼らの田畑、ぶどう畑、オリブ畑および家屋を彼らに返し、またあなたがたが彼らから取っていた金銭、穀物、ぶどう酒、油などの百分の一を返しなさい」。
12 Kaj ili diris: Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili ĵuron, ke ili tiel agos.
すると彼らは「われわれはそれを返します。彼らから何をも要求しません。あなたの言うようにします」と言った。そこでわたしは祭司たちを呼び、彼らにこの言葉のとおりに行うという誓いを立てさせた。
13 Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritaĵo ĉiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris: Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
わたしはまたわたしのふところを打ち払って言った、「この約束を実行しない者を、どうぞ神がこのように打ち払って、その家およびその仕事を離れさせられるように。その人はこのように打ち払われてむなしくなるように」。会衆はみな「アァメン」と言って、主をさんびした。そして民はこの約束のとおりに行った。
14 Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro ĝis la tridek-dua jaro de la reĝo Artaĥŝast, en la daŭro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne manĝis la panon de regionestro.
またわたしは、ユダの地の総督に任ぜられた時から、すなわちアルタシャスタ王の第二十年から第三十二年まで、十二年の間、わたしもわたしの兄弟たちも、総督としての手当てを受けなかった。
15 La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio.
わたしより以前の総督らは民に重荷を負わせ、彼らから銀四十シケルのほかにパンとぶどう酒を取り、また彼らのしもべたちも民を圧迫した。しかしわたしは神を恐れるので、そのようなことはしなかった。
16 Mi partoprenis ankaŭ en la laborado ĉe tiu murego; kaj kampon ni ne aĉetis; kaj ĉiuj miaj junuloj kolektiĝadis tie al la laboro.
わたしはかえって、この城壁の工事に身をゆだね、どんな土地をも買ったことはない。わたしのしもべたちは皆そこに集まって工事をした。
17 Ĉe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaŭ da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ ni.
またわたしの食卓にはユダヤ人と、つかさたち百五十人もあり、そのほかに、われわれの周囲の異邦人のうちからきた人々もあった。
18 Preparataj estis por unu tago: unu bovo, ses plej bonaj ŝafoj, kaj ankaŭ birdoj estis preparataj ĉe mi; kaj en la daŭro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraŭ tio mi ne postulis panon de regionestro, ĉar la popolo estis ŝarĝita de malfacila laboro.
これがために一日に牛一頭、肥えた羊六頭を備え、また鶏をもわたしのために備え、十日ごとにたくさんのぶどう酒を備えたが、わたしはこの民の労役が重かったので、総督としての手当てを求めなかった。
19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, ĉion, kion mi faris por ĉi tiu popolo.
わが神よ、わたしがこの民のためにしたすべての事を覚えて、わたしをお恵みください。

< Neĥemja 5 >