< Neĥemja 12 >

1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj kun Jeŝua: Ŝeraja, Jeremia, Ezra,
וְאֵלֶּה הַכֹּהֲנִים וְהַלְוִיִּם אֲשֶׁר עָלוּ עִם־זְרֻבָּבֶל בֶּן־שְׁאַלְתִּיאֵל וְיֵשׁוּעַ שְׂרָיָה יִרְמְיָה עֶזְרָֽא׃
2 Amarja, Maluĥ, Ĥatuŝ,
אֲמַרְיָה מַלּוּךְ חַטּֽוּשׁ׃
3 Ŝeĥanja, Reĥum, Meremot,
שְׁכַנְיָה רְחֻם מְרֵמֹֽת׃
4 Ido, Ginton, Abija,
עִדּוֹא גִנְּתוֹי אֲבִיָּֽה׃
5 Mijamin, Maadja, Bilga,
מִיָּמִין מַֽעַדְיָה בִּלְגָּֽה׃
6 Ŝemaja, Jojarib, Jedaja,
שְׁמַֽעְיָה וְיוֹיָרִיב יְדַֽעְיָֽה׃
7 Salu, Amok, Ĥilkija, Jedaja. Tio estas la ĉefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jeŝua.
סַלּוּ עָמוֹק חִלְקִיָּה יְדַֽעְיָה אֵלֶּה רָאשֵׁי הַכֹּהֲנִים וַאֲחֵיהֶם בִּימֵי יֵשֽׁוּעַ׃
8 Kaj la Levidoj: Jeŝua, Binuj, Kadmiel, Ŝerebja, Jehuda, Matanja, super la laŭdkantoj, li kaj liaj fratoj;
וְהַלְוִיִּם יֵשׁוּעַ בִּנּוּי קַדְמִיאֵל שֵׁרֵבְיָה יְהוּדָה מַתַּנְיָה עַֽל־הֻיְּדוֹת הוּא וְאֶחָֽיו׃
9 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, deĵoris kun ili.
וּבַקְבֻּֽקְיָה (וענו) [וְעֻנִּי] אֲחֵיהֶם לְנֶגְדָּם לְמִשְׁמָרֽוֹת׃
10 Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon, Eljaŝib naskigis Jojadan,
וְיֵשׁוּעַ הוֹלִיד אֶת־יֽוֹיָקִים וְיֽוֹיָקִים הוֹלִיד אֶת־אֶלְיָשִׁיב וְאֶלְיָשִׁיב אֶת־יוֹיָדָֽע׃
11 Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.
וְיוֹיָדָע הוֹלִיד אֶת־יוֹנָתָן וְיוֹנָתָן הוֹלִיד אֶת־יַדּֽוּעַ׃
12 En la tempo de Jojakim estis pastroj ĉefoj de patrodomoj: de la domo de Seraja: Meraja; de la domo de Jeremia: Ĥananja;
וּבִימֵי יֽוֹיָקִים הָיוּ כֹהֲנִים רָאשֵׁי הָאָבוֹת לִשְׂרָיָה מְרָיָה לְיִרְמְיָה חֲנַנְיָֽה׃
13 de la domo de Ezra: Meŝulam; de la domo de Amarja: Jehoĥanan;
לְעֶזְרָא מְשֻׁלָּם לַאֲמַרְיָה יְהוֹחָנָֽן׃
14 de la domo de Meliĥu: Jonatan; de la domo de Ŝebanja: Jozef;
(למלוכי) [לִמְלִיכוּ] יֽוֹנָתָן לִשְׁבַנְיָה יוֹסֵֽף׃
15 de la domo de Ĥarim: Adna; de la domo de Merajot: Ĥelkaj;
לְחָרִם עַדְנָא לִמְרָיוֹת חֶלְקָֽי׃
16 de la domo de Ido: Zeĥarja; de la domo de Ginton: Meŝulam;
(לעדיא) [לְעִדּוֹא] זְכַרְיָה לְגִנְּתוֹן מְשֻׁלָּֽם׃
17 de la domo de Abija: Ziĥri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja: Piltaj;
לַאֲבִיָּה זִכְרִי לְמִנְיָמִין לְמוֹעַדְיָה פִּלְטָֽי׃
18 de la domo de Bilga: Ŝamua; de la domo de Ŝemaja: Jehonatan;
לְבִלְגָּה שַׁמּוּעַ לִֽשְׁמַעְיָה יְהוֹנָתָֽן׃
19 de la domo de Jojarib: Matnaj; de la domo de Jedaja: Uzi;
וּלְיוֹיָרִיב מַתְּנַי לִֽידַֽעְיָה עֻזִּֽי׃
20 de la domo de Salaj: Kalaj; de la domo de Amok: Eber;
לְסַלַּי קַלָּי לְעָמוֹק עֵֽבֶר׃
21 de la domo de Ĥilkija: Ĥaŝabja; de la domo de Jedaja: Netanel.
לְחִלְקִיָּה חֲשַׁבְיָה לִֽידַֽעְיָה נְתַנְאֵֽל׃
22 El la Levidoj estis enskribitaj la ĉefoj de patrodomoj en la tempo de Eljaŝib, Jojada, Joĥanan, kaj Jadua; la pastroj dum la reĝado de Dario la Persa.
הַלְוִיִּם בִּימֵי אֶלְיָשִׁיב יוֹיָדָע וְיוֹחָנָן וְיַדּוּעַ כְּתוּבִים רָאשֵׁי אָבוֹת וְהַכֹּהֲנִים עַל־מַלְכוּת דָּרְיָוֶשׁ הַפָּֽרְסִֽי׃
23 La Levidoj, ĉefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko ĝis la tempo de Joĥanan, filo de Eljaŝib.
בְּנֵי לֵוִי רָאשֵׁי הָֽאָבוֹת כְּתוּבִים עַל־סֵפֶר דִּבְרֵי הַיָּמִים וְעַד־יְמֵי יֽוֹחָנָן בֶּן־אֶלְיָשִֽׁיב׃
24 La ĉefoj de la Levidoj: Ĥaŝabja, Ŝerebja, Jeŝua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la laŭdkantoj, laŭ la aranĝo de David, la homo de Dio, laŭ deĵorpartoj.
וְרָאשֵׁי הַלְוִיִּם חֲשַׁבְיָה שֵֽׁרֵבְיָה וְיֵשׁוּעַ בֶּן־קַדְמִיאֵל וַאֲחֵיהֶם לְנֶגְדָּם לְהַלֵּל לְהוֹדוֹת בְּמִצְוַת דָּוִיד אִישׁ־הָאֱלֹהִים מִשְׁמָר לְעֻמַּת מִשְׁמָֽר׃
25 Matanja, Bakbukja, Obadja, Meŝulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj deĵoris en la provizejoj ĉe la pordegoj.
מַתַּנְיָה וּבַקְבֻּֽקְיָה עֹבַדְיָה מְשֻׁלָּם טַלְמוֹן עַקּוּב שֹׁמְרִים שֽׁוֹעֲרִים מִשְׁמָר בַּאֲסֻפֵּי הַשְּׁעָרִֽים׃
26 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Neĥemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.
אֵלֶּה בִּימֵי יוֹיָקִים בֶּן־יֵשׁוּעַ בֶּן־יוֹצָדָק וּבִימֵי נְחֶמְיָה הַפֶּחָה וְעֶזְרָא הַכֹּהֵן הַסּוֹפֵֽר׃
27 Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
וּבַחֲנֻכַּת חוֹמַת יְרוּשָׁלַ͏ִם בִּקְשׁוּ אֶת־הַלְוִיִּם מִכׇּל־מְקוֹמֹתָם לַהֲבִיאָם לִֽירוּשָׁלָ͏ִם לַעֲשֹׂת חֲנֻכָּה וְשִׂמְחָה וּבְתוֹדוֹת וּבְשִׁיר מְצִלְתַּיִם נְבָלִים וּבְכִנֹּרֽוֹת׃
28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono ĉirkaŭ Jerusalem kaj el la vilaĝoj de la Netofaanoj,
וַיֵּאָסְפוּ בְּנֵי הַמְשֹׁרְרִים וּמִן־הַכִּכָּר סְבִיבוֹת יְרוּשָׁלַ͏ִם וּמִן־חַצְרֵי נְטֹפָתִֽי׃
29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem.
וּמִבֵּית הַגִּלְגָּל וּמִשְּׂדוֹת גֶּבַע וְעַזְמָוֶת כִּי חֲצֵרִים בָּנוּ לָהֶם הַמְשֹׁרְרִים סְבִיבוֹת יְרוּשָׁלָֽ͏ִם׃
30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.
וַיִּֽטַּהֲרוּ הַכֹּהֲנִים וְהַלְוִיִּם וַֽיְטַהֲרוּ אֶת־הָעָם וְאֶת־הַשְּׁעָרִים וְאֶת־הַחוֹמָֽה׃
31 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn ĥorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, ĉe la Pordego de Sterko.
וָאַעֲלֶה אֶת־שָׂרֵי יְהוּדָה מֵעַל לַחוֹמָה וָאַעֲמִידָה שְׁתֵּי תוֹדֹת גְּדוֹלֹת וְתַהֲלֻכֹת לַיָּמִין מֵעַל לַחוֹמָה לְשַׁעַר הָאַשְׁפֹּֽת׃
32 Kaj post ili iris Hoŝaja, kaj duono de la estroj de Judujo,
וַיֵּלֶךְ אַחֲרֵיהֶם הוֹשַׁעְיָה וַחֲצִי שָׂרֵי יְהוּדָֽה׃
33 kaj Azarja, Ezra, Meŝulam,
וַעֲזַרְיָה עֶזְרָא וּמְשֻׁלָּֽם׃
34 Jehuda, Benjamen, Ŝemaja, kaj Jeremia.
יְהוּדָה וּבִנְיָמִן וּֽשְׁמַֽעְיָה וְיִרְמְיָֽה׃
35 El la pastridoj kun trumpetoj: Zeĥarja, filo de Jonatan, filo de Ŝemaja, filo de Matanja, filo de Miĥaja, filo de Zakur, filo de Asaf;
וּמִבְּנֵי הַכֹּהֲנִים בַּחֲצֹצְרוֹת זְכַרְיָה בֶן־יֽוֹנָתָן בֶּן־שְׁמַֽעְיָה בֶּן־מַתַּנְיָה בֶּן־מִיכָיָה בֶּן־זַכּוּר בֶּן־אָסָֽף׃
36 kaj liaj fratoj: Ŝemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, Ĥanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaŭ ili estis Ezra, la skribisto.
וְֽאֶחָיו שְֽׁמַעְיָה וַעֲזַרְאֵל מִֽלְלַי גִּֽלְלַי מָעַי נְתַנְאֵל וִֽיהוּדָה חֲנָנִי בִּכְלֵי־שִׁיר דָּוִיד אִישׁ הָאֱלֹהִים וְעֶזְרָא הַסּוֹפֵר לִפְנֵיהֶֽם׃
37 Apud la Pordego de la Fonto, kontraŭ ĝi, ili iris sur la ŝtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj ĝis la Pordego de la Akvo oriente.
וְעַל שַׁעַר הָעַיִן וְנֶגְדָּם עָלוּ עַֽל־מַעֲלוֹת עִיר דָּוִיד בַּֽמַּעֲלֶה לַחוֹמָה מֵעַל לְבֵית דָּוִיד וְעַד שַׁעַר הַמַּיִם מִזְרָֽח׃
38 La dua ĥoro iris kontraŭe de ili, kaj post ĝi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj ĝis la Larĝa Murego,
וְהַתּוֹדָה הַשֵּׁנִית הַהוֹלֶכֶת לְמוֹאל וַאֲנִי אַחֲרֶיהָ וַחֲצִי הָעָם מֵעַל לְהַחוֹמָה מֵעַל לְמִגְדַּל הַתַּנּוּרִים וְעַד הַחוֹמָה הָרְחָבָֽה׃
39 al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fiŝoj, al la turo de Ĥananel, al la turo Mea, ĝis la Pordego de Ŝafoj; kaj ili haltis ĉe la Pordego de la Malliberejo.
וּמֵעַל לְשַֽׁעַר־אֶפְרַיִם וְעַל־שַׁעַר הַיְשָׁנָה וְעַל־שַׁעַר הַדָּגִים וּמִגְדַּל חֲנַנְאֵל וּמִגְדַּל הַמֵּאָה וְעַד שַׁעַר הַצֹּאן וְעָמְדוּ בְּשַׁעַר הַמַּטָּרָֽה׃
40 Kaj ambaŭ ĥoroj haltis ĉe la domo de Dio, ankaŭ mi kaj duono de la estroj kun mi,
וַֽתַּעֲמֹדְנָה שְׁתֵּי הַתּוֹדֹת בְּבֵית הָאֱלֹהִים וַאֲנִי וַחֲצִי הַסְּגָנִים עִמִּֽי׃
41 kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Miĥaja, Eljoenaj, Zeĥarja, Ĥananja, kun trumpetoj,
וְהַכֹּהֲנִים אֶלְיָקִים מַעֲשֵׂיָה מִנְיָמִין מִיכָיָה אֶלְיוֹעֵינַי זְכַרְיָה חֲנַנְיָה בַּחֲצֹצְרֽוֹת׃
42 kaj Maaseja, Ŝemaja, Eleazar, Uzi, Jehoĥanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj laŭte kantis la kantistoj; ilia ĉefo estis Jizraĥja.
וּמַעֲשֵׂיָה וּֽשְׁמַֽעְיָה וְאֶלְעָזָר וְעֻזִּי וִֽיהוֹחָנָן וּמַלְכִּיָּה וְעֵילָם וָעָזֶר וַיַּשְׁמִיעוּ הַמְשֹׁרְרִים וְיִֽזְרַחְיָה הַפָּקִֽיד׃
43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; ĉar Dio ĝojigis ilin per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime.
וַיִּזְבְּחוּ בַיּוֹם־הַהוּא זְבָחִים גְּדוֹלִים וַיִּשְׂמָחוּ כִּי הָאֱלֹהִים שִׂמְּחָם שִׂמְחָה גְדוֹלָה וְגַם הַנָּשִׁים וְהַיְלָדִים שָׂמֵחוּ וַתִּשָּׁמַע שִׂמְחַת יְרוּשָׁלַ͏ִם מֵרָחֽוֹק׃
44 Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la ĉambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaaĵoj, la dekonaĵoj, por kolekti en tiuj ĉambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; ĉar la Judoj ĝojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
וַיִּפָּקְדוּ בַיּוֹם הַהוּא אֲנָשִׁים עַל־הַנְּשָׁכוֹת לָאוֹצָרוֹת לַתְּרוּמוֹת לָרֵאשִׁית וְלַמַּֽעַשְׂרוֹת לִכְנוֹס בָּהֶם לִשְׂדֵי הֶעָרִים מְנָאוֹת הַתּוֹרָה לַכֹּהֲנִים וְלַלְוִיִּם כִּי שִׂמְחַת יְהוּדָה עַל־הַכֹּהֲנִים וְעַל־הַלְוִיִּם הָעֹמְדִֽים׃
45 Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.
וַֽיִּשְׁמְרוּ מִשְׁמֶרֶת אֱלֹֽהֵיהֶם וּמִשְׁמֶרֶת הַֽטׇּהֳרָה וְהַמְשֹׁרְרִים וְהַשֹּׁעֲרִים כְּמִצְוַת דָּוִיד שְׁלֹמֹה בְנֽוֹ׃
46 Ĉar ankaŭ antaŭe, en la tempo de David kaj Asaf, estis ĉefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.
כִּֽי־בִימֵי דָוִיד וְאָסָף מִקֶּדֶם (ראש) [רָאשֵׁי] הַמְשֹׁרְרִים וְשִׁיר־תְּהִלָּה וְהֹדוֹת לֵֽאלֹהִֽים׃
47 Ĉiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Neĥemja donadis partojn ĉiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
וְכׇל־יִשְׂרָאֵל בִּימֵי זְרֻבָּבֶל וּבִימֵי נְחֶמְיָה נֹתְנִים מְנָיוֹת הַמְשֹׁרְרִים וְהַשֹּׁעֲרִים דְּבַר־יוֹם בְּיוֹמוֹ וּמַקְדִּשִׁים לַלְוִיִּם וְהַלְוִיִּם מַקְדִּשִׁים לִבְנֵי אַהֲרֹֽן׃

< Neĥemja 12 >