< Neĥemja 1 >
1 Vortoj de Neĥemja, filo de Ĥaĥalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan.
哈迦利亞的兒子尼希米的言語如下: 亞達薛西王二十年基斯流月,我在書珊城的宮中。
2 Kaj venis Ĥanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj saviĝis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
那時,有我一個弟兄哈拿尼,同着幾個人從猶大來。我問他們那些被擄歸回、剩下逃脫的猶大人和耶路撒冷的光景。
3 Kaj ili diris al mi: La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, troviĝas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
他們對我說:「那些被擄歸回剩下的人在猶大省遭大難,受凌辱;並且耶路撒冷的城牆拆毀,城門被火焚燒。」
4 Kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mi sidiĝis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj preĝis antaŭ Dio de la ĉielo.
我聽見這話,就坐下哭泣,悲哀幾日,在天上的上帝面前禁食祈禱,說:
5 Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
「耶和華-天上的上帝,大而可畏的上帝啊,你向愛你、守你誡命的人守約施慈愛。
6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto, per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaŭ Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.
願你睜眼看,側耳聽,你僕人晝夜在你面前為你眾僕人以色列民的祈禱,承認我們以色列人向你所犯的罪;我與我父家都有罪了。
7 Ni forte pekis antaŭ Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la leĝojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.
我們向你所行的甚是邪惡,沒有遵守你藉着僕人摩西所吩咐的誡命、律例、典章。
8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disĵetos vin inter la popolojn;
求你記念所吩咐你僕人摩西的話,說:『你們若犯罪,我就把你們分散在萬民中;
9 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj eĉ estus ĉe la rando de la ĉielo, Mi eĉ de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por loĝigi tie Mian nomon.
但你們若歸向我,謹守遵行我的誡命,你們被趕散的人雖在天涯,我也必從那裏將他們招聚回來,帶到我所選擇立為我名的居所。』
10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.
這都是你的僕人、你的百姓,就是你用大力和大能的手所救贖的。
11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la preĝo de Via servanto, kaj al la preĝo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaŭ, kaj akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo. (Mi estis vinverŝisto ĉe la reĝo.)
主啊,求你側耳聽你僕人的祈禱,和喜愛敬畏你名眾僕人的祈禱,使你僕人現今亨通,在王面前蒙恩。」 我是作王酒政的。