< Mateo 4 >

1 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
Tunc Iesus ductus est in desertum a Spiritu, ut tentaretur a diabolo.
2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
Et cum ieiunasset quadraginta diebus, et quadraginta noctibus, postea esuriit.
3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.
Et accedens tentator dixit ei: Si filius Dei es, dic ut lapides isti panes fiant.
4 Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.
Qui respondens dixit: Scriptum est: Non in solo pane vivit homo, sed in omni verbo, quod procedit de ore Dei.
5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
Tunc assumpsit eum diabolus in sanctam civitatem, et statuit eum super pinnaculum templi,
6 kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
et dixit ei: Si filius Dei es, mitte te deorsum. Scriptum est enim: Quia angelis suis mandavit de te, ut in manibus tollant te, ne forte offendas ad lapidem pedem tuum.
7 Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
Ait illi Iesus rursum: Scriptum est: Non tentabis Dominum Deum tuum.
8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,
Iterum assumpsit eum diabolus in montem excelsum valde: et ostendit ei omnia regna mundi, et gloriam eorum,
9 kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.
et dixit ei: Haec omnia tibi dabo, si cadens adoraveris me.
10 Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.
Tunc dicit ei Iesus: Vade Satana: Scriptum est enim: Dominum Deum tuum adorabis, et illi soli servies.
11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
Tunc reliquit eum diabolus: et ecce angeli accesserunt, et ministrabant ei.
12 Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
Cum autem audisset Iesus quod Ioannes traditus esset, secessit in Galilaeam:
13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
et, relicta civitate Nazareth, venit, et habitavit in Capharnaum maritima, in finibus Zabulon et Nephthalim:
14 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
ut adimpleretur quod dictum est per Isaiam prophetam:
15 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Laŭvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,
Terra Zabulon, et terra Nephtalim, via maris trans Iordanem, Galilaeae gentium:
16 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.
populus, qui ambulabat in tenebris, vidit lucem magnam: et sedentibus in regione umbrae mortis, lux orta est eis.
17 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
Exinde coepit Iesus praedicare, et dicere: Poenitentiam agite: appropinquabit enim regnum caelorum.
18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
Ambulans autem Iesus iuxta mare Galilaeae, vidit duos fratres, Simonem, qui vocatur Petrus, et Andream fratrem eius, mittentes rete in mare, (erant enim piscatores)
19 Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.
et ait illis: Venite post me, et faciam vos fieri piscatores hominum.
20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
At illi continuo relictis retibus secuti sunt eum.
21 Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
Et procedens inde, vidit alios duos fratres, Iacobum Zebedaei, et Ioannem fratrem eius in navi cum Zebedaeo patre eorum, reficientes retia sua: et vocavit eos.
22 Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
Illi autem statim relictis retibus et patre, secuti sunt eum.
23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.
Et circuibat Iesus totam Galilaeam, docens in synagogis eorum, et praedicans evangelium regni: et sanans omnem languorem, et omnem infirmitatem in populo.
24 Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
Et abiit opinio eius in totam Syriam, et obtulerunt ei omnes male habentes, variis languoribus, et tormentis comprehensos, et qui daemonia habebant, et lunaticos, et paralyticos, et curavit eos:
25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.
et secutae sunt eum turbae multae de Galilaea, et Decapoli, et de Ierosolymis, et de Iudaea, et de trans Iordanem.

< Mateo 4 >