< Mateo 28 >
1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.
Zvino pakupera kwesabata kotanga kuedza, koenda kumusi wekutanga wevhiki, kwakasvika Maria Magidharini neumwe Maria kuzoona guva.
2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi.
Zvino tarira, kwakaitika kudengenyeka kwenyika kukuru, nokuti mutumwa waIshe wakaburuka kubva kudenga, akaswedera, akakungurusa ibwe kubva pamukova, akagara pamusoro paro.
3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo;
Kuonekwa kwake kwakange kwakaita semheni, nechipfeko chake chaiva chichena semagada echando.
4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.
Zvino varindi vakadedera nekumutya, vakava sevakafa.
5 Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan.
Asi mutumwa akapindura akati kuvakadzi: Musatya imwi; nokuti ndinoziva kuti munotsvaka Jesu wakange arovererwa pamuchinjikwa.
6 Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
Haasi pano; nokuti wamuka sezvaakareva. Uyai muone nzvimbo Ishe paakange arere.
7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.
Kurumidzai kuenda munoudza vadzidzi vake kuti wamuka kuvakafa; uye tarirai anokutungamirirai kuGarirea, ikoko muchanomuona; tarirai, ndakuudzai.
8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.
Ndokubva vakakurumidza kubuda paguva vane kutya nemufaro mukuru, vakamhanyira kunoudza vadzidzi vake.
9 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.
Zvino vakati vachienda kunoudza vadzidzi vake, tarira, Jesu wakavachingamidza, achiti: Hekanhi! Vakaswedera vakabata tsoka dzake vakamunamata.
10 Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
Zvino Jesu akati kwavari: Musatya; endai, munoudza hama dzangu kuti vaende kuGarirea, uye vachanondionako.
11 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.
Vakati vachifamba, tarira, vamwe vevarindi vakaenda muguta vakapira vapristi vakuru zvese zvakaitika.
12 Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,
Vakati vaungana nevakuru, vakarangana, vakapa mari zhinji kumauto,
13 dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis.
vachiti: Itii: Vadzidzi vake vakauya usiku vakamuba isu tirere.
14 Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo.
Kana izvi zvikazikanwa kumutungamiriri, isu tichamunyengerera, tikuitei musava mukushungurudzika.
15 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.
Ndokubva vatora mari vakaita sezvavakadzidziswa. Shoko iri rikaparadzirwa pakati peVaJudha kusvikira nhasi.
16 Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.
Zvino vadzidzi gumi neumwe vakaenda kuGarirea, kugomo Jesu raakavaraira.
17 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis.
Vakati vachimuona, vakamunamata; asi vamwe vakakonona.
18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.
Jesu ndokuswedera akataura kwavari, achiti: Simba rese rakapiwa kwandiri kudenga nepanyika.
19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
Endai naizvozvo muite marudzi ese vadzidzi, muchivabhabhatidza muzita raBaba nereMwanakomana nereMweya Mutsvene;
20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo. (aiōn )
muchivadzidzisa kuchengeta zvese zvandakakurairai; zvino tarirai, ini ndinemwi mazuva ese kusvikira pakuguma kwenyika. Ameni. (aiōn )