< Mateo 26 >

1 Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj:
І сталось, коли закінчи́в Ісус усі ці слова, Він сказав Своїм учням:
2 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.
„Ви знаєте, що через два дні буде Па́сха, — і Лю́дський Син буде виданий на розп'я́ття“.
3 Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas;
Тоді первосвященики, і книжники, і старші народу зібралися в домі первосвященика, званого Кайя́фою,
4 kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.
і радилися, щоб пі́дступом взяти Ісуса й забити.
5 Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo.
І вони говорили: „Та не в свято, щоб бува колотнеча в наро́ді не сталась“.
6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,
Коли ж Ісус був у Віфа́нії, у домі Си́мона прокаже́ного,
7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo.
підійшла одна жінка до Нього, маючи аляба́строву пляшечку дорогоцінного ми́ра, — і вилила на Його голову, як сидів при столі Він.
8 Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante:
Як побачили ж учні це, то обурилися та й сказали: „На́що таке марнотра́тство?
9 Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj.
Бо дорого можна було б це продати, і віддати убогим“.
10 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi.
Зрозумівши Ісус, промовив до них: „Чого при́крість ви робите жінці? Вона ж добрий учинок зробила Мені.
11 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.
Бо вбогих ви маєте за́вжди з собою, а Мене не постійно ви маєте.
12 Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian korpon, ŝi tion faris por mia entombigo.
Бо, виливши миро оце на тіло Моє, вона те вчинила на по́хорон Мій.
13 Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.
Поправді кажу́ вам: де тільки оця Єва́нгелія проповідувана буде в цілому світі, — на пам'ятку їй буде сказане й те, що зробила вона!“
14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj,
Тоді один із Дванадцятьох, званий Юдою Іскаріотським, подався до первосвящеників,
15 kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.
і сказав: „Що́ хочете дати мені, — і я вам Його видам?“І вони йому виплатили тридцять срібняків.
16 Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.
І він відтоді шукав слу́шного ча́су, щоб видати Його.
17 Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon?
А першого дня Опрі́сноків учні підійшли до Ісуса й сказали Йому: „Де́ хочеш, щоб ми приготува́ли пасху спожити Тобі?
18 Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj.
А Він відказав: „Ідіть до такого то в місто, і перекажіть йому: каже Вчитель: час Мій близьки́й, — справлю Пасху з Своїми учнями в тебе“.
19 Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.
І учні зробили, як звелів їм Ісус, і зачали́ пасху готува́ти.
20 Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj;
А коли настав вечір, Він із дванадцятьма учнями сів за стіл.
21 kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.
І, як вони споживали, Він сказав: „Поправді кажу вам, що один із вас видасть Мене“.
22 Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble mi?
А вони засмутилися тяжко, і кожен із них став питати Його: „Чи не я то, о Господи?“
23 Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.
А Він відповів і промовив: „Хто руку свою вмочить у миску зо Мною, той видасть Мене.
24 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
Людський Син справді йде, як про Нього написано; але горе тому чоловікові, що видасть Лю́дського Сина! Було́ б краще йому, коли б той чоловік не родився!“
25 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris.
Юда ж, зрадник Його, відповів і сказав: „Чи не я то, Учителю?“Відказав Він йому: „Ти сказав“.
26 Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.
Як вони ж споживали, Ісус узяв хліб, і́ поблагословив, поламав, і давав Своїм учням, і сказав: „Прийміть, споживайте, це — тіло Моє“.
27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi;
А взявши чашу, і подяку вчинивши, Він подав їм і сказав: „Пийте з неї всі,
28 ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj.
бо це — кров Моя Ново́го Заповіту, що за багатьох проливається на відпу́щення гріхів!
29 Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.
Кажу́ ж вам, що віднині не питиму Я від оцього плоду виноградного аж до дня, коли з вами його нови́м питиму в Царстві Мого Отця“.
30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
А коли відспівали вони, то на го́ру Оливну пішли.
31 Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.
Промовляє тоді їм Ісус: „Усі ви через Мене споку́ситеся ночі цієї. Бо написано: „Уражу́ Па́стиря, — і розпоро́шаться вівці отари“.
32 Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon.
По воскре́сенні ж Своїм Я вас ви́переджу в Галілеї“.
33 Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos.
А Петро відповів і сказав Йому: „Якби й усі спокуси́лись про Тебе, — я не спокушу́ся ніко́ли“.
34 Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
Промовив до нього Ісус: „Поправді кажу́ тобі, що ночі цієї, перше ніж заспіває півень, — відречешся ти тричі від Мене“.
35 Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.
Говорить до Нього Петро: „Коли б мені навіть умерти з Тобою, — я не відречуся від Тебе!“Так сказали й усі учні.
36 Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi.
Тоді з ними приходить Ісус до місцевости, званої Гефсима́нія, і промовляє до учнів: „Посидьте ви тут, аж поки піду́ й помолюся отам“.
37 Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi.
І, взявши Петра й двох синів Зеведе́євих, зачав сумувати й тужити.
38 Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi.
Тоді промовляє до них: „Обго́рнена сумом смертельним душа Моя! Залиші́ться тут, і попильнуйте зо Мною“.
39 Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
І, трохи далі пройшовши, упав Він долі́лиць, та молився й благав: „Отче Мій, коли можна, нехай обмине ця чаша Мене. Та проте, — не як Я хо́чу, а як Ти“.
40 Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon?
І, вернувшись до учнів, знайшов їх, що спали, і промовив Петрові: „Отак, — не змогли ви й однієї години попильнувати зо Мною?
41 Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
Пильнуйте й моліться, щоб не впасти на спробу, — бадьо́рий бо дух, але немічне тіло“.
42 Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu.
Відійшовши ще вдруге, Він молився й благав: „Отче Мій, як ця чаша не може минути Мене, щоб не пити її, — нехай станеться воля Твоя!“
43 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis.
І, прийшовши, знову знайшов їх, що спали, бо зважні́ли їм очі були.
44 Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn.
І, залиши́вши їх, знов пішов, і помолився втре́тє, те саме слово промовивши.
45 Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
Потому приходить до учнів і їм промовляє: „Ви ще далі спите й спочиваєте? Ось година набли́зилась, — і до рук грішникам виданий буде Син Лю́дський.
46 Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.
Уставайте, ходім, — ось наблизи́вся Мій зра́дник!“
47 Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo.
І коли Він іще говорив, аж ось прийшов Юда, один із Дванадцятьо́х, а з ним люду багато від первосвящеників і старших наро́ду з мечами та ки́ями.
48 Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.
А зрадник Його дав був знака їм, кажучи: „Кого поцілую, то Він, — беріть Його“.
49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.
І зараз Він підійшов до Ісуса й сказав: Раді́й, Учителю!“І поцілував Його.
50 Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.
Ісус же йому відказав: „Чого, друже, прийшов ти?“Тоді приступили та руки наклали на Ісуса, — і схопи́ли Його.
51 Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon.
А ось один із тих, що з Ісусом були́, витягнув руку, і меча свого ви́хопив та й рубону́в раба первосвященика, — і відтяв йому вухо.
52 Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.
Тоді промовляє до нього Ісус: „Сховай свого меча в його місце, бо всі, хто ві́зьме меча, — від меча і загинуть.
53 Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj?
Чи ти ду́маєш, що не мо́жу тепер упросити Свого Отця, — і Він дасть Мені зараз більше дванадцяти леґіо́нів анголі́в?
54 Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
Але як має збутись Писа́ння, що так статися мусить?“
55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.
Тієї години промовив Ісус до наро́ду: „Немов на розбійника вийшли з мечами та ки́ями, щоб узяти Мене! Я щоденно у храмі сидів і навчав, — і Мене не взяли́ ви.
56 Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.
Це ж сталось усе, щоб збулися писа́ння пророків“. Усі учні тоді залишили Його й повтікали.
57 Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj pliaĝuloj.
А вони схопи́ли Ісуса, і повели́ до первосвященика Кайяфи, де зібралися книжники й старші.
58 Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.
Петро ж зда́лека йшов услід за Ним аж до дво́ру первосвященика, і, ввійшовши всере́дину, сів із слу́жбою, щоб бачити кінець.
59 Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;
А первосвященики та ввесь синедріо́н шукали на Ісуса неправдивого свідчення, щоб смерть заподіяти Йому,
60 kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:
і не знахо́дили, хоч кривосвідків багато підхо́дило. Аж ось накінець з'явилися двоє,
61 Ĉi tiu diris: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj.
і сказали: „Він говорив: Я можу зруйнувати храм Божий, — і за три дні збудувати його“.
62 Kaj la ĉefpastro stariĝis, kaj diris al li: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?
Тоді первосвященик устав і до Нього сказав: „Ти нічого не відповідаєш на те, що свідчать су́проти Тебе?“
63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.
Ісус же мовчав. І первосвященик сказав Йому: „Заприсягаю Тебе Живим Богом, щоб нам Ти сказав, — чи Христос Ти, Син Божий?“
64 Jesuo diris al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo.
Промовляє до нього Ісус: „Ти сказав... А навіть повім вам: відтепе́р ви побачите Лю́дського Сина, що сидітиме право́руч сили Божої, і на хмарах небесних прихо́дитиме!“
65 Tiam la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, dirante: Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi aŭdis la blasfemon:
Тоді первосвященик розде́р одежу свою та й сказав: „Він богознева́жив! На́що нам іще свідки потрібні? Ось ви чули тепер Його богознева́гу!
66 kion vi opinias? Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto.
Як вам здається?“Вони ж відповіли та сказали: „Повинен умерти!“
67 Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
Тоді стали плювати на обличчя Йому, та бити по що́ках Його, інші ж ки́ями били,
68 dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?
і казали: „Пророкуй нам, Христе́, хто́ то вдарив Тебе?“
69 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano.
А Петро перед домом сидів на подвір'ї. І приступила до Нього служни́ця одна та й сказала: „І ти був з Ісусом Галіле́янином!“
70 Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras.
А він перед всіма́ відрікся, сказавши: „Не відаю я, що ти кажеш“.
71 Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano.
А коли до воріт він підхо́див, побачила інша його та й сказала приявним там людям: „Оцей був з Ісусом Назаряни́ном!“
72 Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon.
І він зно́ву відрікся та став присягатись: „Не знаю Цього Чоловіка!“
73 Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin.
Підійшли ж трохи згодом присутні й сказали Петрові: „І ти справді з отих, та й мова твоя виявляє тебе“.
74 Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.
Тоді він став клясти́сь та божитись: „Не знаю Цього́ Чоловіка!“І заспівав півень хвилі тієї.
75 Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
І згадав Петро сказане слово Ісусове: „Перше ніж заспіває півень, — відречешся ти тричі від Мене“. І, вийшовши звідти, він гірко заплакав.

< Mateo 26 >