< Mateo 19 >

1 Kaj kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;
anantaram etAsu kathAsu samAptAsu yIzu rgAlIlapradezAt prasthAya yardantIrasthaM yihUdApradezaM prAptaH|
2 kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.
tadA tatpazcAt jananivahe gate sa tatra tAn nirAmayAn akarot|
3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo?
tadanantaraM phirUzinastatsamIpamAgatya pArIkSituM taM papracchuH, kasmAdapi kAraNAt nareNa svajAyA parityAjyA na vA?
4 Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,
sa pratyuvAca, prathamam Izvaro naratvena nArItvena ca manujAn sasarja, tasmAt kathitavAn,
5 kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?
mAnuSaH svapitarau parityajya svapatnyAm AsakSyate, tau dvau janAvekAGgau bhaviSyataH, kimetad yuSmAbhi rna paThitam?
6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
atastau puna rna dvau tayorekAGgatvaM jAtaM, IzvareNa yacca samayujyata, manujo na tad bhindyAt|
7 Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin?
tadAnIM te taM pratyavadan, tathAtve tyAjyapatraM dattvA svAM svAM jAyAM tyaktuM vyavasthAM mUsAH kathaM lilekha?
8 Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
tataH sa kathitavAn, yuSmAkaM manasAM kAThinyAd yuSmAn svAM svAM jAyAM tyaktum anvamanyata kintu prathamAd eSo vidhirnAsIt|
9 Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.
ato yuSmAnahaM vadAmi, vyabhicAraM vinA yo nijajAyAM tyajet anyAJca vivahet, sa paradArAn gacchati; yazca tyaktAM nArIM vivahati sopi paradAreSu ramate|
10 La disĉiploj diris al li: Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi.
tadA tasya ziSyAstaM babhASire, yadi svajAyayA sAkaM puMsa etAdRk sambandho jAyate, tarhi vivahanameva na bhadraM|
11 Sed li diris al ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.
tataH sa uktavAn, yebhyastatsAmarthyaM AdAyi, tAn vinAnyaH kopi manuja etanmataM grahItuM na zaknoti|
12 Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.
katipayA jananaklIbaH katipayA narakRtaklIbaH svargarAjyAya katipayAH svakRtaklIbAzca santi, ye grahItuM zaknuvanti te gRhlantu|
13 Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin.
aparam yathA sa zizUnAM gAtreSu hastaM datvA prArthayate, tadarthaM tatsamIMpaM zizava AnIyanta, tata AnayitRn ziSyAstiraskRtavantaH|
14 Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.
kintu yIzuruvAca, zizavo madantikam Agacchantu, tAn mA vArayata, etAdRzAM zizUnAmeva svargarAjyaM|
15 Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.
tataH sa teSAM gAtreSu hastaM datvA tasmAt sthAnAt pratasthe|
16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? (aiōnios g166)
aparam eka Agatya taM papraccha, he paramaguro, anantAyuH prAptuM mayA kiM kiM satkarmma karttavyaM? (aiōnios g166)
17 Li diris al li: Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.
tataH sa uvAca, mAM paramaM kuto vadasi? vinezcaraM na kopi paramaH, kintu yadyanantAyuH prAptuM vAJchasi, tarhyAjJAH pAlaya|
18 Li diris al li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston;
tadA sa pRSTavAn, kAH kA AjJAH? tato yIzuH kathitavAn, naraM mA hanyAH, paradArAn mA gaccheH, mA corayeH, mRSAsAkSyaM mA dadyAH,
19 Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
nijapitarau saMmanyasva, svasamIpavAsini svavat prema kuru|
20 La junulo diris al li: Ĉion tion mi observis; kio ankoraŭ mankas al mi?
sa yuvA kathitavAn, A bAlyAd etAH pAlayAmi, idAnIM kiM nyUnamAste?
21 Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
tato yIzuravadat, yadi siddho bhavituM vAJchasi, tarhi gatvA nijasarvvasvaM vikrIya daridrebhyo vitara, tataH svarge vittaM lapsyase; Agaccha, matpazcAdvarttI ca bhava|
22 Sed aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.
etAM vAcaM zrutvA sa yuvA svIyabahusampatte rviSaNaH san calitavAn|
23 Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj: Vere mi diras al vi: Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo.
tadA yIzuH svaziSyAn avadat, dhaninAM svargarAjyapravezo mahAduSkara iti yuSmAnahaM tathyaM vadAmi|
24 Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
punarapi yuSmAnahaM vadAmi, dhaninAM svargarAjyapravezAt sUcIchidreNa mahAGgagamanaM sukaraM|
25 Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita?
iti vAkyaM nizamya ziSyA aticamatkRtya kathayAmAsuH; tarhi kasya paritrANaM bhavituM zaknoti?
26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.
tadA sa tAn dRSdvA kathayAmAsa, tat mAnuSANAmazakyaM bhavati, kintvIzvarasya sarvvaM zakyam|
27 Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?
tadA pitarastaM gaditavAn, pazya, vayaM sarvvaM parityajya bhavataH pazcAdvarttino 'bhavAma; vayaM kiM prApsyAmaH?
28 Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
tato yIzuH kathitavAn, yuSmAnahaM tathyaM vadAmi, yUyaM mama pazcAdvarttino jAtA iti kAraNAt navInasRSTikAle yadA manujasutaH svIyaizcaryyasiMhAsana upavekSyati, tadA yUyamapi dvAdazasiMhAsaneSUpavizya isrAyelIyadvAdazavaMzAnAM vicAraM kariSyatha|
29 Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (aiōnios g166)
anyacca yaH kazcit mama nAmakAraNAt gRhaM vA bhrAtaraM vA bhaginIM vA pitaraM vA mAtaraM vA jAyAM vA bAlakaM vA bhUmiM parityajati, sa teSAM zataguNaM lapsyate, anantAyumo'dhikAritvaJca prApsyati| (aiōnios g166)
30 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
kintu agrIyA aneke janAH pazcAt, pazcAtIyAzcAneke lokA agre bhaviSyanti|

< Mateo 19 >