< Mateo 18 >

1 En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo?
Nenguva iyo vadzidzi vakauya kuna Jesu vachiti: Ko ndiani mukurusa paushe hwekumatenga?
2 Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili,
Jesu akadanira kwaari mucheche akamumisa pakati pavo.
3 kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.
Akati: Zvirokwazvo ndinoti kwamuri: Kana musingashandurwi mukava sevacheche, hamungatongopindi muushe hwekumatenga.
4 Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.
Naizvozvo ani nani anozvininipisa semucheche uyu ndiye mukurusa muushe hwekumatenga.
5 Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min;
Zvino ani nani anogamuchira mucheche umwe wakadai muzita rangu anogamuchira ini.
6 sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
Asi ani nani anogumbusa umwe wevacheche ava vanotenda kwandiri, zvaiva nani kwaari kuti guyo guru risungirirwe kupoteredza pamutsipa wake, anyudzwe mukudzika kwegungwa.
7 Ve al la mondo pro faliloj! ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!
Ine nhamo nyika nemhaka yezvigumbuso! Nokuti kunodikanwa kuti zvigumbuso zviuye; asi une nhamo munhu uyo chigumbuso wachinouya naye!
8 Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron. (aiōnios g166)
Zvino kana ruoko rwako kana rutsoka rwako zvichikugumbusa, uzvigure urase kubva kwauri; zviri nani kwauri kuti upinde muupenyu uri mhetamakumbo kana uri chirema pakuti une maoko maviri kana tsoka mbiri ukandirwe mumoto wekusingaperi. (aiōnios g166)
9 Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Geenna g1067)
Kana ziso rako richikugumbusa, uridzure urase kubva kwauri; zviri nani kwauri kuti upinde muupenyu une ziso rimwe pakuti une meso maviri ukandirwe mugehena remoto. (Geenna g1067)
10 Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Chenjerai musazvidza umwe wevadiki ava, nokuti ndinoti kwamuri: Kumatenga vatumwa vavo vanogaroona chiso chaBaba vangu vari kumatenga.
11 Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.
Nokuti Mwanakomana wemunhu wakauya kuzoponesa chakange chakarasika.
12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis?
Munofunga sei? Kana umwe munhu ane makwai zana, rimwe rawo rikarasika, haangasii here makumi mapfumbamwe nemapfumbamwe, akaenda kumakomo kunotsvaka rakarasika?
13 Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis.
Kana zvikaitika kuti ariwana, zvirokwazvo ndinoti kwamuri: Anorifarira kupfuura makumi mapfumbamwe nemapfumbamwe asina kurasika.
14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.
Saizvozvo hakusi kuda kwaBaba venyu vari kumatenga, kuti umwe wevadiki ava aparare.
15 Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.
Asi kana umwe wako akutadzira, enda umudzore pakati pako naye mega; kana akakunzwa, wawana umwe wako.
16 Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita.
Asi kana asinganzwi, tora umwe kana vamwe vaviri newe, kuti nemuromo wezvapupu zviviri kana zvitatu shoko rese risimbiswe.
17 Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
Kana asina hanya nekuvanzwa, uudze kereke; asi kana asina hanya nekunzwa kerekewo, ngaave kwauri semuhedheni nemuteresi.
18 Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
Zvirokwazvo ndinoti kwamuri: Chipi nechipi chamuchasunga panyika, chichasungwa kudenga; uye chipi nechipi chamunosunungura panyika, chichasunungurwa kudenga.
19 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
Zvekare ndinoti kwamuri: Kana vaviri venyu vakatenderana panyika pamusoro pechinhu chipi nechipi chavanokumbira, chichaitwa kwavari naBaba vangu vari kumatenga.
20 Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
Nokuti apo vaviri kana vatatu vakaungana muzita rangu, ipapo ndiripo pakati pavo.
21 Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?
Zvino Petro wakauya kwaari akati: Ishe, umwe wangu uchanditadzira kangani, ndichimukanganwira? Kusvikira kanomwe here?
22 Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj.
Jesu akati kwaari: Handiti kwauri: Kusvikira kanomwe; asi: Kusvikira makumi manomwe akapamhidzirwa kanomwe.
23 Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.
Naizvozvo ushe hwekumatenga hunofananidzwa neumwe mambo, wakange achida kugadzirisa zvemari nevaranda vake.
24 Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj.
Zvino wakati achitanga kugadzirisa zvemari, umwe akauyiswa kwaari wakange ane chikwereti chematarenda gumi rezvuru.
25 Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago.
Asi zvaakange asina chaangaripa nacho, ishe wake akaraira kuti atengeswe pamwe nemukadzi wake nevana, nezvese zvaakange anazvo, kuti muripo uitwe.
26 Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion.
Naizvozvo muranda wakawira pasi, akamunamata, achiti: Ishe, ivai nemoyo murefu neni, ndichakuripirai zvese.
27 Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon.
Zvino ishe wemuranda uyo akamunzwira tsitsi, akamusunungura, akamukanganwira chikwereti.
28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas.
Asi muranda uyo wakati achibuda, akawana umwe wevaranda vaibata pamwe naye, wakange ane ngava kwaari remadhenario zana; akamubata, akamudzipa, akati: Ndiripe zvaunofanira.
29 Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.
Zvino muranda waibata pamwe naye akawira pasi patsoka dzake akamugombetedza achiti: Uve nemoyo murefu neni, ndichakuripira zvese.
30 Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata.
Asi iye haana kuda, asi wakaenda, akamukanda mutirongo, kusvikira aripa chikwereti.
31 Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis.
Zvino varanda vaibata pamwe naye vakati vachiona zvakange zvaitika, vakashungurudzika kwazvo, vakaenda vakaudza ishe wavo zvese zvakaitika.
32 Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min;
Zvino ishe wake wakati amudanira kwaari akati kwaari: Iwe muranda wakaipa, ndakakukanganwira chikwereti icho chose, nokuti wakandigombetedza.
33 ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?
Ko newe hausaifanira kunzwira tsitsi here umwe muranda unobata pamwe newe, seniwo ndakakunzwira tsitsi?
34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan.
Zvino ishe wake akatsamwa, akamukumikidza kuvarwadzisi, kusvikira aripa zvese zvakafanira kwaari.
35 Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.
Saizvozvo Baba vangu vari kudenga vachakuitiraiwo, kana musingakanganwiri umwe neumwe umwe wake zvitadzo zvavo nemoyo yenyu yese.

< Mateo 18 >