< Mateo 17 >

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
Zvino shure kwemazuva matanhatu Jesu wakatora Petro naJakobho naJohwani munin'ina wake, akavakwidza mugomo refu vari vega.
2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.
Zvino akashandurwa chimiro pamberi pavo, uye chiso chake chikapenya sezuva, nenguvo dzake dzikachena sechiedza.
3 Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.
Zvino tarira, kwakaonekwa kwavari Mozisi naEria vachitaura naye.
4 Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
Zvino Petro akapindura akati kuna Jesu: Ishe, zvakatinakira kuva pano; kana muchida, ngatiite pano matumba matatu, rimwe renyu, nerimwe raMozisi, nerimwe raEria.
5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.
Wakati achataura, tarira, gore rinopenya rakavadzikatira; uye tarira, inzwi rikabva mugore, richiti: Uyu Mwanakomana wangu anodikanwa, wandinofara maari kwazvo; inzwai iye.
6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.
Vadzidzi vakati vachizvinzwa, vakawa nechiso chavo, vakatya zvikuru.
7 Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne timu.
Asi Jesu akaswedera akavabata, akati: Simukai, musatya.
8 Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.
Vakati vachisimudza meso avo, havana kuona munhu, kunze kwaJesu chete.
9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
Zvino vakati vachiburuka mugomo, Jesu akavaraira, achiti: Musaudza munhu chiratidzo ichi, kusvikira Mwanakomana wemunhu amuka kubva kuvakafa.
10 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
Vadzidzi vake vakamubvunza vachiti: Vanyori vanogotaurirei vachiti Eria anofanira kutanga kuuya?
11 Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion;
Jesu akapindura akati kwavari: Eria achatanga kusvika zvirokwazvo, achavandudza zvinhu zvese.
12 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.
Asi ndinotaura kwamuri kuti Eria wakatosvika, asi havana kumuziva, asi vakamuitira zvese zvavakada; saizvozvowo Mwanakomana wemunhu achatambura navo.
13 Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
Zvino vadzidzi vakanzwisisa kuti wakataura kwavari zvaJohwani Mubhabhatidzi.
14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:
Vakati vasvika kuchaunga, kwakauya kwaari munhu, akamufugamira, achiti:
15 Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
Ishe, donzwirai mwanakomana wangu tsitsi, nokuti ane zvipusha, anotambudzika kwazvo; nokuti kazhinji anowira mumoto, kazhinji mumvura.
16 Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
Uye ndakamuuisa kuvadzidzi venyu, asi havana kugona kumuporesa.
17 Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.
Jesu akapindura akati: Haiwa zera risina rutendo nerakakombama, ndichava nemwi kusvikira rinhi? Ndichakuitirai moyo murefu kusvikira rinhi? Muuisei pano pandiri.
18 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
Zvino Jesu akaritsiura, dhimoni rikabuda kwaari, mwana akaporeswa kubva panguva iyo.
19 Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin?
Zvino vadzidzi vakauya kuna Jesu vari vega, vakati: Isu takange tisingagoni nei kuribudisa?
20 Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.
Jesu akati kwavari: Nemhaka yekusatenda kwenyu. Nokuti zvirokwazvo ndinoti kwamuri: Kana mune rutendo rwakaita setsanga yemasitadha, mungati kugomo iri: Ibva pano, enda koko; uye richabva; uye hakuna chinhu chingakukonai.
21 Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.
Asi zera iri haribudi kunze chete nekunyengetera nekutsanya.
22 Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
Zvino vachakagara muGarirea, Jesu wakati kwavari: Mwanakomana wemunhu obva okumikidzwa mumaoko evanhu,
23 kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.
uye vachamuuraya, asi nezuva retatu achamutswa. Uye vakashurukirwa zvikuru.
24 Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?
Zvino vakati vachisvika Kapenaume, vaigamuchira mutero vakauya kuna Petro, vakati: Mudzidzisi wenyu haateri here?
25 Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?
Akati: Hongu. Zvino wakati achipinda mumba, Jesu akamutangira achiti: Unofungei Simoni? Madzimambo enyika anotora muripo kana mutero kuna vana ani? Kuvanakomana vavo kana kuvatorwa?
26 Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj.
Petro akati kwaari: Kuvatorwa. Jesu akati kwaari: Saka vanakomana vakasununguka.
27 Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
Asi kuti tirege kuvagumbusa, enda kugungwa ukande chiredzo; ubate hove inotanga kubuda; kana washamisa muromo wayo, uchawana mari; uitore uvape, ive yangu neyako.

< Mateo 17 >