< Marko 5 >

1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.
Vakasvika mhiri kwegungwa, kunyika yeVaGadharini.
2 Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
Zvino wakati abuda muchikepe, pakarepo munhu akamuchingamidza achibva kumarinda ane mweya wetsvina,
3 kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;
uyo wakange ane ugaro kumarinda, uye kwakange kusina wakange achigona kumusunga kunyange nemaketani,
4 ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin.
nokuti kazhinji waisungwa nezvisungo zvemakumbo nemaketani, asi maketani aigurwa nepakati naye, nezvisungo zvemakumbo zvaigurwa kuita zvidimbu; uye kwakange kusina waigona kumupingudza.
5 Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.
Zvino nguva dzese, usiku nemasikati, waiva mumakomo nemumarinda achidanidzira, achizvicheka nemabwe.
6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li;
Zvino wakati achiona Jesu ari kure, akamhanya ndokumunamata;
7 kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
akadanidzira nenzwi guru akati: Ndinei nemwi Jesu, Mwanakomana waMwari Wekumusoro-soro? Ndinokupikirai naMwari, murege kundirwadzisa.
8 Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
Nokuti wakati kwaari: Buda mumunhu, mweya wetsvina.
9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.
Ndokumubvunza akati: Zita rako ndiani? Akapindura achiti: Zita rangu rinonzi Regiyoni, nokuti tiri vazhinji.
10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.
Akamukumbirisa zvikuru kuti arege kuvaendesa kunze kwenyika.
11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj.
Zvino kwakange kuripo pedo nemakomo boka guru renguruve dzichifura.
12 Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.
Nemadhimoni ese akamukumbira zvikuru achiti: Titumirei kunguruve kuti tipinde madziri.
13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.
Pakarepo Jesu akaatendera. Mweya yetsvina ikabuda ikapinda munguruve; boka rikapitirikira kumawere kuenda kugungwa, dzinenge dzaiva zvuru zviviri, dzikabitirirwa mugungwa.
14 Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
Zvino vaifudza nguruve vakatiza, vakanoreva muguta neparuwa. Vakabuda kuzoona kuti chii chainge chaitwa.
15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.
Vakasvika kuna Jesu, vakaona wakange ane madhimoni, iye waiva neRegiyoni agere, akapfeka ari munhu kwaye; vakatya.
16 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.
Uye avo vakange vazviona, vakavarondedzera kuti zvakaitika sei kune wakange ane madhimoni nepamusoro penguruve.
17 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.
Vakatanga kumukumbirisa kuti abve mudunhu mavo.
18 Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
Zvino wakati achipinda muchikepe, iye waiva nemadhimoni akamukumbirisa kuti ave naye.
19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
Asi Jesu haana kumutendera, asi wakati kwaari: Enda kumba kwako, kune vekwako, unovaudza kuti zvikuru sei Ishe zvaakuitira, nekukuitira tsitsi.
20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.
Akabva ndokuenda akatanga kuparidza muDhekapori kukura kwezvinhu Jesu zvaakamuitira; vese vakashamisika.
21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.
Jesu wakati ayambukazve nechikepe kune rimwe divi, chaunga chikuru chikaunganira kwaari, uye wakange ava parutivi rwegungwa.
22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,
Zvino tarira, kwakasvika umwe wevakuru vesinagoge, wainzi Jairosi; zvino wakati amuona, akawira patsoka dzake.
23 kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.
Akamukumbirisa zvikuru achiti: Mukunda wangu mudiki wotandadza, dai mauya muise maoko pamusoro pake kuti aponeswe uye achararama.
24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
Akaenda naye; chaunga chikuru chikamutevera, chikamutsimbirira.
25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
Zvino umwe mukadzi waiva nekubuda ropa makore gumi nemaviri,
26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
wakange atambura zvikuru kuvarapi vazhinji, wakange apedza zvese zvaakange anazvo, asina kutongobatsirika, asi pachinhambo cheizvi ainyanyisa,
27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.
wakati anzwa zvaJesu, akauya nepakati pechaunga neshure, akabata nguvo yake.
28 Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
Nokuti wakati: Kana ndikabata nguvo dzake chete, ndichaponeswa.
29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
Zvino pakarepo chitubu cheropa rake chikapwa, akanzwa mumuviri kuti waporeswa pachifo.
30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston?
Zvino pakarepo Jesu achiziva mukati make kuti simba rabuda maari, akatendeuka pachaunga akati: Ndiani wabata nguvo dzangu?
31 Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis?
Vadzidzi vake vakati kwaari: Munoona chaunga chinokutsimbirirai, zvino moti: Ndiani wandibata?
32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.
Zvino wakaringa-ringa kuona uyo wakange aita ichi.
33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.
Asi mukadzi achitya, nekubvunda, achiziva zvakange zvaitika maari, akauya ndokuwira pamberi pake, ndokumuudza chokwadi chese.
34 Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
Ndokuti kwaari: Mukunda, rutendo rwako rwakuponesa, enda nerugare, poreswa pachifo chako.
35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?
Wakati achataura, kwakasvika vamwe vemukuru wesinagoge vakati: Mukunda wenyu wafa, muchiri kutambudzirei Mudzidzisi?
36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu.
Pakarepo Jesu achinzwa shoko rakataurwa akati kumukuru wesinagoge: Usatya, tenda chete.
37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.
Akasatendera munhu kumutevera, kunze kwaPetro, naJakobho, naJohwani munin'ina waJakobho.
38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.
Zvino wakasvika mumba memukuru wesinagoge, akaona mhere-mhere nevaichema nekurira zvikuru.
39 Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.
Zvino wakati apinda akati kwavari: Munoitirei mhere-mhere muchichema? Mwana haana kufa, asi arere.
40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.
Vakamuseka. Asi iye wakati avabudisa vese panze, akatora baba vemwana namai nevakange vanaye, akapinda makange murere mwana.
41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu.
Akabata ruoko rwemwana, akati kwaari: "Tarita kumi"; ndokuti kana zvichishandurwa: Musikana mudiki, ndinoti kwauri, muka.
42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.
Pakarepo musikana wakasimuka, akafamba; nokuti waiva wemakore gumi nemaviri; vakashamisika nekushamisika kukuru.
43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.
Akavaraira zvikuru kuti kusava nemunhu anoziva izvi; akati apiwe kudya.

< Marko 5 >