< Marko 4 >

1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.
Et iterum coepit docere ad mare: et congregata est ad eum turba multa, ita ut navim ascendens sederet in mari, et omnis turba circa mare super terram erat:
2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:
et docebat eos in parabolis multa, et dicebat illis in doctrina sua:
3 Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi;
Audite: ecce exiit seminans ad seminandum.
4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin.
Et dum seminat, aliud cecidit circa viam, et venerunt volucres caeli, et comederunt illud.
5 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;
Aliud vero cecidit super petrosa, ubi non habuit terram multam: et statim exortum est, quoniam non habebat altitudinem terrae:
6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
et quando exortus est sol, exaestuavit: et eo quod non habebat radicem, exaruit.
7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.
Et aliud cecidit in spinas: et ascenderunt spinae, et suffocaverunt illud, et fructum non dedit.
8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.
Et aliud cecidit in terram bonam: et dabat fructum ascendentem, et crescentem, et afferebat unum trigesimum, unum sexagesimum, et unum centesimum.
9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
Et dicebat: Qui habet aures audiendi, audiat.
10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.
Et cum esset singularis, interrogaverunt eum hi, qui cum eo erant duodecim, parabolam.
11 Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj;
Et dicebat eis: Vobis datum est nosse mysterium regni Dei: illis autem, qui foris sunt, in parabolis omnia fiunt:
12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu.
ut videntes videant, et non videant: et audientes audiant, et non intelligant: nequando convertantur, et dimittantur eis peccata.
13 Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn?
Et ait illis: Nescitis parabolam hanc? et quomodo omnes parabolas cognoscetis?
14 La semisto semas la vorton.
Qui seminat, verbum seminat.
15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.
Hi autem sunt, qui circa viam, ubi seminatur verbum, et cum audierint, confestim venit satanas, et aufert verbum, quod seminatum est in cordibus eorum.
16 Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin;
Et hi sunt similiter, qui super petrosa seminantur: qui cum audierint verbum, statim cum gaudio accipiunt illud:
17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas.
et non habent radicem in se, sed temporales sunt: deinde orta tribulatione et persecutione propter verbum, confestim scandalizantur.
18 Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton;
Et alii sunt, qui in spinas seminantur: hi sunt, qui verbum audiunt,
19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. (aiōn g165)
et aerumnae saeculi, et deceptio divitiarum, et circa reliqua concupiscentiae introeuntes suffocant verbum, et sine fructu efficitur. (aiōn g165)
20 Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
Et hi sunt, qui super terram bonam seminati sunt, qui audiunt verbum, et suscipiunt, et fructificant, unum trigesimum, unum sexagesimum, et unum centesimum.
21 Kaj li diris al ili: Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?
Et dicebat illis: Numquid venit lucerna ut sub modo ponatur, aut sub lecto? nonne ut super candelabrum ponatur?
22 Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita.
Non est enim aliquid absconditum, quod non manifestetur: nec factum est occultum, quod non in palam veniat.
23 Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
Si quis habet aures audiendi, audiat.
24 Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon.
Et dicebat illis: Videte quid audiatis. In qua mensura mensi fueritis, remetietur vobis, et adiicietur vobis.
25 Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
Qui enim habet, dabitur illi: et qui non habet, etiam quod habet auferetur ab eo.
26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron,
Et dicebat: Sic est regnum Dei, quemadmodum si homo iaciat sementem in terram,
27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
et dormiat, et exurgat nocte et die, et semen germinet, et increscat dum nescit ille.
28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
Ultro enim terra fructificat, primum herbam, deinde spicam, deinde plenum frumentum in spica.
29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.
Et cum ex se produxerit fructus, statim mittit falcem, quoniam adest messis.
30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin?
Et dicebat: Cui assimilabimus regnum Dei? aut cui parabolae comparabimus illud?
31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
Sicut granum sinapis, quod cum seminatum fuerit in terra, minus est omnibus seminibus, quae sunt in terra:
32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
et cum natum fuerit, ascendit in arborem, et fit maius omnibus oleribus, et facit ramos magnos, ita ut possint sub umbra eius aves caeli habitare.
33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti;
Et talibus multis parabolis loquebatur eis verbum, prout poterant audire:
34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj.
sine parabola autem non loquebatur eis. seorsum autem discipulis suis disserebat omnia.
35 Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo.
Et ait illis in illa die, cum sero esset factum: Transeamus contra.
36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin.
Et dimittentes turbam, assumunt eum ita ut erat in navi: et aliae naves erant cum illo.
37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta.
Et facta est procella magna venti, et fluctus mittebat in navim, ita ut impleretur navis.
38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
Et erat ipse in puppi super cervical dormiens: et excitant eum, et dicunt illi: Magister, non ad te pertinet, quia perimus?
39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno.
Et exurgens comminatus est vento, et dixit mari: Tace, obmutesce. Et cessavit ventus: et facta est tranquillitas magna.
40 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?
Et ait illis: Quid timidi estis? necdum habetis fidem?
41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.
et timuerunt timore magno, et dicebant ad alterutrum: Quis, putas, est iste, quia et ventus et mare obediunt ei?

< Marko 4 >