< Malaĥi 1 >
1 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malaĥi.
여호와께서 말라기로 이스라엘에게 말씀하신 경고라
2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi nin ekamis? Ĉu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
여호와께서 가라사대 내가 너희를 사랑하였노라 하나 너희는 이르기를 주께서 어떻게 우리를 사랑하셨나이까 하는도다 나 여호와가 말하노라 에서는 야곱의 형이 아니냐? 그러나 내가 야곱을 사랑하였고
3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedaĵon Mi donis al la ŝakaloj de la dezerto.
에서는 미워하였으며 그의 산들을 황무케 하였고 그의 산업을 광야의 시랑에게 붙였느니라
4 Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn — la Eternulo Cebaot diras tiele: Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne.
에돔은 말하기를 우리가 무너뜨림을 당하였으나 황폐된 곳을 다시 쌓으리라 하거니와 나 만군의 여호와는 이르노라 그들은 쌓을지라도 나는 헐리라 사람들이 그들을 일컬어 악한 지경이라 할 것이요 여호와의 영영한 진노를 받은 백성이라 할 것이며
5 Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros: Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
너희는 목도하고 이르기를 여호와께서는 이스라엘 지경 밖에서 크시다 하리라
6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per kio ni malhonoras Vian nomon?
내 이름을 멸시하는 제사장들아 나 만군의 여호와가 너희에게 이르기를 아들은 그 아비를, 종은 그 주인을 공경하나니 내가 아비일진대 나를 공경함이 어디 있느냐 내가 주인일진대 나를 두려워함이 어디 있느냐? 하나 너희는 이르기를 우리가 어떻게 주의 이름을 멸시하였나이까 하는도다
7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras: Per kio ni malpuriĝis antaŭ Vi? Per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas senvalora.
너희가 더러운 떡을 나의 단에 드리고도 말하기를 우리가 어떻게 주를 더럽게 하였나이까 하는도다 이는 너희가 주의 상은 경멸히 여길 것이라 말함을 인함이니라
8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro — ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
만군의 여호와가 이르노라! 너희가 눈 먼 희생으로 드리는 것이 어찌 악하지 아니하며 저는 것, 병든 것으로 드리는 것이 어찌 악하지 아니하냐? 이제 그것을 너희 총독에게 드려보라 그가 너를기뻐하겠느냐? 너를 가납하겠느냐?
9 Preĝu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
만군의 여호와가 이르노라! 너희는 나 하나님께 은혜를 구하기를 우리를 긍휼히 여기소서 하여 보라 너희가 이같이 행하였으니 내가 너희 중 하나인들 받겠느냐
10 Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
만군의 여호와가 이르노라! 너희가 내 단 위에 헛되이 불 사르지 못하게 하기 위하여 너희 중에 성전 문을 닫을 자가 있었으면 좋겠도다 내가 너희를 기뻐하지 아니하며 너희 손으로 드리는 것을 받지도 아니하리라
11 Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
만군의 여호와가 이르노라! 해 뜨는 곳에서부터 해 지는 곳까지의 이방 민족 중에서 내 이름이 크게 될 것이라 각처에서 내 이름을 위하여 분향하며 깨끗한 제물을 드리리니 이는 내 이름이 이방 민족 중에서 크게 될 것임이니라
12 Sed vi malhonoras ĝin per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la manĝaĵo sur ĝi estas senvalora.
그러나 너희는 말하기를 여호와의 상은 더러웠고 그 위에 있는 실과 곧 식물은 경멸히 여길 것이라 하여 내 이름을 더럽히는도다
13 Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama, aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.
만군의 여호와가 이르노라! 너희가 또 말하기를 이 일이 얼마나 번폐스러운고 하며 코웃음하고 토색한 물건과 저는 것 병든 것을 가져왔느니라 너희가 이같이 헌물을 가져오니 내가 그것을 너희 손에서 받겠느냐 여호와의 말이니라
14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.
떼 가운데 수컷이 있거늘 그 서원하는 일에 흠있는 것으로 사기하여 내게 드리는 자는 저주를 받으리니 나는 큰 임금이요 내 이름은 열방 중에서 두려워하는 것이 됨이니라 만군의 여호와의 말이니라