< Luko 10 >
1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta.
ᎾᏍᎩᏃ ᏄᎵᏍᏔᏂᏙᎸ, ᎤᎬᏫᏳᎯ ᏅᏩᎾᏓᎴ ᎦᎵᏆᏍᎪᎯ ᎢᏯᏂᏛ ᎾᏍᏉ ᏚᏑᏰᏎᎢ ᎠᎴ ᏚᏅᏎ ᏔᎵ ᏧᎾᎵᎪᏅᏛ ᎢᎬᏱ ᏄᏁᏅᏍᏗᏱ ᏂᎦᏛ ᏕᎦᏚᏩᏗᏒ ᎠᎴ ᏂᎬᎾᏛ, ᎾᎿᎭᎤᏩᏒ ᏭᎷᎯᏍᏗ ᎨᏒᎢ.
2 Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
ᎾᏍᎩ ᎢᏳᏍᏗ ᎯᎠ ᏂᏚᏪᏎᎴᎢ, ᎤᎦᏛᎾᏨᎯ ᎤᏙᎯᏳᎯ ᎤᏣᏔ, ᏧᏂᎸᏫᏍᏓᏁᎯᏍᎩᏂ ᎠᏂᎦᏲᎵᏳ; ᎾᏍᎩ ᎢᏳᏍᏗ ᎡᏣᏓᏙᎵᏍᏓᏏ ᎤᎬᏫᏳᎯ ᎤᎦᏛᎾᏨᎯ ᎤᏤᎵᎦ, ᏂᏙᏓᏳᏅᏍᏗᏱ ᏧᏂᎸᏫᏍᏓᏁᎯ ᎾᎿᎭᎤᎦᏛᎾᏤᎸᎢ.
3 Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj.
ᎢᏤᎾ; ᎬᏂᏳᏉ ᎢᏨᏅᎵ ᎤᏂᏃᏕᎾ ᎠᏂᎩᎾ ᏩᏲᎯ ᏥᏩᏂᎶᏍᎪ ᎾᏍᎩᏯᎢ.
4 Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
ᏞᏍᏗ ᏗᏥᏅᏒᎩ ᎠᏕᎸ ᏗᎦᎶᏗ, ᎠᎴ ᏕᎦᎶᏗ, ᎠᎴ ᏗᎳᏑᎶ; ᎠᎴ ᏞᏍᏗ ᎩᎶ ᎡᏥᏲᎵᎸᎩ ᎢᏣᎢᏒᎢ.
5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.
ᎢᎸᎯᏢᏃ ᎠᏓᏁᎸ ᎢᏥᏴᎯᎮᏍᏗ, ᎢᎬᏱ, ᏅᏩᏙᎯᏯᏛ ᎡᎮᏍᏗ ᎠᏂ ᎠᏓᏁᎸᎢ, ᎢᏣᏗᏍᎨᏍᏗ.
6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi.
ᎢᏳᏃ ᏅᏩᏙᎯᏯᏛ ᎤᏪᏥ ᎾᎿᎭᎡᎮᏍᏗ, ᏅᏩᏙᎯᏯᏛ ᎢᏣᏤᎵᎦ ᎤᎷᏤᏗ ᎨᏎᏍᏗ; ᎢᏳᏃ ᎾᎿᎭᏁᎲᎾ ᎢᎨᏎᏍᏗ ᎢᏨᏒᏉ ᎢᏥᎷᏥᏌᏁᏗ ᎨᏎᏍᏗ.
7 Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
ᎠᎴ ᎾᎿᎭᏉ ᎠᏓᏁᎸ ᎢᏥᏁᏍᏗ, ᎢᏣᎵᏍᏓᏴᏗᏍᎨᏍᏗ ᎠᎴ ᎢᏣᏗᏔᏍᎨᏍᏗ ᏄᏍᏛ ᎡᏥᏁᎲᎢ; ᏧᎸᏫᏍᏓᏁᎯᏰᏃ ᏚᏳᎪᏗ ᎠᎫᏴᎡᏗᏱ ᏚᎸᏫᏍᏓᏁᎸᎢ. ᏞᏍᏗ ᏓᏓᏁᎳᏗᏒ ᏱᏤᏙᎵᏙᎮᏍᏗ
8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin;
ᎠᎴ ᎢᎸᎯᏢ ᎦᏚᎲ ᎢᏥᎷᎨᏍᏗ, ᎠᎴ ᏕᎨᏣᏓᏂᎸᎨᏍᏗ, ᏄᏍᏛ ᎨᏤᎳᏍᏗᏍᎬ ᎢᏣᎵᏍᏓᏴᏗᏍᎨᏍᏗ.
9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi.
ᎠᎴ ᏕᏥᏅᏫᏍᎨᏍᏗ ᏧᏂᏢᎩ ᎾᎿᎭᎠᏁᎲᎢ, ᎠᎴ ᎯᎠ ᏂᏕᏥᏪᏎᎮᏍᏗ, ᎤᏁᎳᏅᎯ ᎤᎬᏫᏳᎯ ᎨᏒ ᎾᎥᏂᏳ ᎢᏥᎷᏤᎸ.
10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru:
ᎢᎸᎯᏢᏍᎩᏂ ᎦᏚᎲ ᎢᏥᏴᎯᎮᏍᏗ, ᏂᏗᎨᏣᏓᏂᎸᎬᎾᏃ ᎢᎨᏎᏍᏗ, ᎢᏥᏄᎪᎨᏍᏗ ᏕᎦᎳᏅᏛ ᎾᎿᎭᏂ ᏫᏥᎶᏍᎨᏍᏗ, ᎯᎠ ᏂᏥᏪᏍᎨᏍᏗ,
11 Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi.
ᎾᏍᏉ ᎪᏍᏚᏉ ᎢᏥᏚᎲ ᎦᎳᎨᏴᎢ, ᎾᏍᎩ ᎣᎩᏯᎸᎬᎢ ᎣᏥᏅᎪᎥᏗ ᎢᏨᎢᏰᎭ; ᎠᏎᏃ ᎯᎠ ᏄᏍᏕᏍᏗ ᎢᏥᎦᏔᎮᏍᏗ, ᎾᏍᎩ ᎤᏁᎳᏅᎯ ᎤᎬᏫᏳᎯ ᎨᏒ ᎾᎥᏂᏳ ᎢᏥᎷᏤᎸᎢ.
12 Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
ᎠᏎᏃ ᎯᎠ ᏂᏨᏪᏎᎭ, ᎡᏍᎦᏉ ᎢᎦᎢ ᎤᏂᎩᎵᏲᎢᏍᏗ ᎨᏎᏍᏗ ᏐᏓᎻ ᎾᎯᏳ ᎢᎦ ᎨᏎᏍᏗ ᎤᏟᎯᏳ ᎾᏍᎩ ᎦᏚᎲᎢ.
13 Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro.
ᎤᏲᏂᏳ ᎢᏣᎵᏍᏓᏁᏗ ᏂᎯ ᎪᎴᏏᏂ! ᎤᏲᎢᏳ ᎢᏣᎵᏍᏓᏁᏗ ᏂᎯ ᏇᏣᏱᏗ! ᎢᏳᏰᏃ ᎤᏍᏆᏂᎪᏗ ᏱᏙᎦᎸᏫᏍᏓᏁᎴ ᏔᏯ ᎠᎴ ᏌᏙᏂ ᏂᎯ ᎢᏤᎲ ᏕᎦᎸᏫᏍᏓᏁᎸᎢ, ᎪᎯᎩ ᏗᎬᏩᏂᏁᏟᏴᏛ ᏱᎨᏎ ᏚᎾᏓᏅᏛᎢ, ᏧᏏᏕᎾ ᏱᏚᎾᏄᏩᎡ ᎠᎴ ᎪᏍᏚᎯ ᏳᎾᏅᏁᎢ.
14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi.
ᎠᏍᎡᏃ ᎤᏟ ᎣᏏᏳ ᎢᏳᎾᎵᏍᏓᏁᏗ ᎨᏎᏍᏗ ᏔᏯ ᎠᎴ ᏌᏙᏂ ᎤᎵᏍᏆᎸᏗ ᎢᎦ ᎨᏎᏍᏗ ᎡᏍᎦᏉ ᏂᎯ.
15 Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. (Hadēs )
ᎠᎴ ᏂᎯ ᎨᏆᏂ ᎦᎸᎳᏗ ᎢᏴᏛ ᏤᏣᏌᎳᏓ, ᏨᏍᎩᏃ ᎢᏴᏛ ᏮᏓᏰᏣᎶᎥᏔᏂ. (Hadēs )
16 Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.
ᎩᎶ ᏂᎯ ᎢᏣᏛᏓᏍᏓᏁᎮᏍᏗ ᎠᏴ ᎠᏆᏛᏓᏍᏓᏁᎮᏍᏗ; ᎩᎶᏃ ᎢᏥᏂᏆᏘᎮᏍᏗ, ᎠᏴ ᎠᎩᏂᏆᏘᎮᏍᏗ; ᎩᎶᏃ ᎠᏴ ᎠᎩᏂᏆᏘᎮᏍᏗ ᎦᏂᏆᏘᎮᏍᏗ ᏅᏛᎩᏅᏏᏛ.
17 Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo.
ᎦᎵᏆᏍᎪᎯᏃ ᎢᏯᏂᏛ ᏔᎵᏁ ᎤᏂᎷᏤ ᎤᎵᎮᎵᏍᏗ ᏚᏁᏓᏅᏖᎢ, ᎯᎠ ᎾᏂᏪᏍᎨᎢ, ᏣᎬᏫᏳᎯ, ᎠᏂᏍᎩᎾ ᎾᏍᏉ ᎢᎪᎪᎯᏳᎲᏍᎦ ᏂᎯ ᏕᏣᏙᎥ ᏅᏗᎦᎵᏍᏙᏗᎭ.
18 Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.
ᎯᎠᏃ ᏂᏚᏪᏎᎴᎢ, ᏎᏓᏂ ᏥᎪᎥᎩ ᎠᎾᎦᎵᏍᎩ ᎦᎸᎳᏗ ᏨᏗᎦᏙᎠᏍᎪ ᎾᏍᎩᏯ ᏓᏳᏙᎠᏒᎩ.
19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
ᎬᏂᏳᏉ ᎢᏨᏯᎵᏍᎪᎸᏓᏏ ᏗᏣᎳᏍᏓᎡᏗᏱ ᎢᎾᏛ ᎠᎴ ᏗᏂᏙᎬ ᏗᎾᏓᏨᏯᏍᏗᏍᎩ, ᎠᎴ ᎢᏣᏓᎵᏁᎯᏕᏗᏱ ᏂᎦᎥ ᎤᎵᏂᎩᏗᏳ ᎨᏒ ᎠᎦᏍᎩ; ᎥᏝ ᎠᎴ ᎪᎱᏍᏗ ᏰᎵ ᎤᏲ ᎢᎨᏨᏁᏗ ᏱᎨᏎᏍᏗ.
20 Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.
ᎠᏎᏍᎩᏂᏃᏅ ᎯᎠ ᎾᏍᎩ ᎥᏝᏍᏗ ᏱᏣᎵᎮᎵᏍᏗᏍᎨᏍᏗ, ᎾᏍᎩ ᏗᏓᏅᏙ ᎨᏦᎯᏳᏒᎢ; ᎢᏣᎵᎮᎵᎨᏍᏗᏍᎩᏂ ᏅᏗᎦᎵᏍᏙᏗᏍᎨᏍᏗ ᏕᏣᏙᎥ ᎦᎸᎳᏗ ᏦᏒ ᏫᏗᎪᏪᎸᎢ.
21 En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis.
ᎾᎯᏳ ᏥᏌ ᎤᎵᎮᎵᏤ ᎤᏓᏅᏙᎩᎯ, ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎢ, ᎬᏯᎵᎡᎵᏤᎭ ᎡᏙᏓ ᏣᎬᏫᏳᎯ ᎦᎸᎳᏗ ᎠᎴ ᎡᎶᎯ, ᎾᏍᎩ ᎯᎠ ᏥᏕᎲᏍᎦᎳᏁᎸ ᎠᏂᏏᎾᏌᏂ ᎠᎴ ᎠᏁᏯᏔᎯ, ᏗᏂᏲᎵᏃ ᏥᏕᎯᎾᏄᎪᏫᏎᎸ; ᎥᎥ, ᎡᏙᏓ; ᎾᏍᎩᏰᏃ ᎣᏏᏳ ᏣᏰᎸᏅᎯ.
22 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
ᏂᎦᎥ ᎪᎱᏍᏗ ᏓᎩᏲᎯᏎᎸ ᎡᏙᏓ; ᎥᏝ ᎠᎴ ᎩᎶ ᏯᎦᏔᎭ ᎾᏍᎩ ᎨᏒ ᎤᏪᏥ, ᎠᎦᏴᎵᎨ ᎤᏩᏒ; ᎠᎴ ᎾᏍᎩ ᎠᎦᏴᎵᎨ ᎨᏒ ᎤᏪᏥ ᎤᏩᏒ, ᎠᎴ ᎩᎶ ᏥᎾᏄᎪᏫᏏ ᎡᎳ ᎤᏪᏥ.
23 Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;
ᎬᏩᏍᏓᏩᏗᏙᎯᏃ ᎢᏗᏢ ᏭᎦᏔᎲᏍᏔᏅ ᎯᎠ ᏂᏚᏪᏎᎴ ᎤᏅᏒ ᎨᏒᎢ, ᏗᎦᎸᏉᏔᏅᎯ ᏗᎦᏙᎵ ᎾᏍᎩ ᏥᏓᎪᏩᏘᎭ ᏂᎯ ᏥᏥᎪᏩᏘᎭ;
24 ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.
ᎢᏨᏲᏎᏰᏃ ᎤᏂᏣᏛᎩ ᎠᎾᏙᎴᎰᏍᎩ ᎠᎴ ᎤᏂᎬᏫᏳᎯ ᎤᎾᏚᎸᎲᎩ ᏂᎯ ᏥᏥᎪᏩᏘ ᎤᏂᎪᏩᏛᏗᏱ, ᎠᏎᏃ ᎥᏝ ᏳᏂᎪᎮᎢ; ᎠᎴ ᎤᎾᏛᎪᏗᏱ ᎾᏍᎩ ᏂᎯ ᏥᏣᏛᎩᎭ, ᎠᏎᏃ ᎥᏝ ᏳᎾᏛᎦᏁᎢ
25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? (aiōnios )
ᎬᏂᏳᏉᏃ, ᎩᎶ ᎢᏳᏍᏗ ᏗᎧᎿᎭᏩᏛᏍᏗ ᏗᎪᏏᏏᏍᎩ ᏚᎴᏁᎢ, ᎠᎴ ᎤᎪᎵᏰᏍᎬ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎢ, ᏔᏕᏲᎲᏍᎩ, ᎦᏙ ᏯᏆᏛᏁᎸ ᎠᏆᏤᎵ ᏱᏂᎦᎵᏍᏓ ᎬᏂᏛ ᎠᎵᏍᏆᏗᏍᎩ ᏂᎨᏒᎾ? (aiōnios )
26 Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas?
ᎯᎠᏃ ᎾᏥᏪᏎᎴᎢ, ᎦᏙ ᎬᏅ ᎪᏪᎳ ᏗᎧᎿᎭᏩᏛᏍᏗᏱ? ᎦᏙ ᎤᏍᏙ ᎯᎪᎵᏰᏍᎪᎢ?
27 Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
ᏧᏁᏨᏃ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎢ, ᎯᎨᏳᏎᏍᏗ ᏱᎰᏩ ᏣᏁᎳᏅᎯ, ᎲᏗᏍᎨᏍᏗ ᏂᎦᎥ ᏣᎾᏫ ᏣᎸᎢ, ᎠᎴ ᏂᎦᎥ ᏣᏓᏅᏙᎩ, ᎠᎴ ᏂᎦᎥ ᏣᎵᏂᎬᎬᎢ, ᎠᎴ ᏂᎦᎥ ᏣᏓᏅᏖᏗ ᎨᏒᎢ; ᎾᎥᏃ ᎢᏗᏍᏓᏓᎳ ᏨᏒ ᏂᏣᏓᎨᏳᏒ ᎾᏍᎩᏯ ᏂᎨᏳᏎᏍᏗ.
28 Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
ᎯᎠᏃ ᏄᏪᏎᎴᎢ, ᏰᎵᏉ ᏂᏫ; ᎾᏍᎩ ᎯᎠ ᎿᎭᏛᏁᎮᏍᏗ, ᎲᏁᏍᏗᏃ.
29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo?
ᎠᏎᏃ ᎤᏚᎵᏍᎬ ᎤᏚᏓᎴᏍᏗᏱ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎴ ᏥᏌ, ᎦᎪᏃ ᎾᎥ ᎢᏦᎩᎾᏓᎳ?
30 Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.
ᏥᏌᏃ ᏧᏁᏨ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎴᎢ, ᎩᎶ ᎢᏳᏍᏗ ᏥᎷᏏᎵᎻ ᎤᏂᎩᏎ ᏤᎵᎪ ᎤᏪᏅᏎᎢ, ᏗᎾᏓᎾᏌᎲᏍᎩᏃ ᏚᎾᏓᏩᏛᏔᏁᎢ, ᎾᏍᎩ ᏕᎬᏩᏄᏪᏎ ᏚᏄᏩᎥᎢ, ᎠᎴ ᎬᏩᎵᎥᏂᎴᎢ, ᎠᎴ ᎤᎾᏓᏅᏎ ᎬᏩᏕᏤ ᎠᏰᎵ ᎢᏴᏛ ᎤᏲᎱᏒᎯ ᎨᏎᎢ.
31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.
ᎠᏰᎵᏃ ᏄᏮᏔᏁ ᎩᎶ ᎢᏳᏍᏗ ᎠᏥᎸ-ᎨᎶᎯ ᎾᎿᎭᏂᎦᏅᏅ ᏗᎤᎶᏎᎢ; ᎤᎪᎲᏃ ᎠᏂᏗᏢᏉ ᏄᎶᏎᎢ.
32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.
ᎠᎴ ᎾᏍᏉ ᎠᎵᏫ ᎾᎿᎭᎡᏙᎲ, ᎤᎷᏤ ᎤᎦᏔᏁᎢ, ᎠᎴ ᎠᏂᏗᏢᏉ ᏄᎶᏎᎢ.
33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,
ᎩᎶᏍᎩᏂ ᎢᏳᏍᏗ ᏌᎺᎵᏱ ᎡᎯ ᎠᎢᏒᎢ, ᎤᎷᏤ ᎦᏅᎢ; ᎤᎪᎲᏃ ᎤᏪᏙᎵᏤᎢ;
34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.
ᎠᎴ ᏭᎷᏤ ᎠᎴ ᏚᎸᎡᎴ ᏓᏥᏐᏅᏅᎢ, ᎠᎴ ᎪᎢ ᎩᎦᎨᏃ-ᎠᏗᏔᏍᏗ ᏓᏍᏚᏞᎮᎢ, ᎠᎴ ᎤᏩᏒ ᎤᎩᎸᏙᏗ ᎤᎩᎸᏔᏁᎢ, ᏧᏂᏒᏍᏗᏱᏃ ᎠᏓᏁᎸ ᎤᏘᏃᎴᎢ, ᎠᎴ ᎤᏍᏆᏂᎪᏔᏁᎢ.
35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.
ᎤᎩᏨᏛᏃ ᎿᎭᏉ ᎤᏂᎩᏒ, ᏔᎵ ᎠᏂᎩᏏ ᏧᎾᎬᏩᎶᏗ ᏑᎴᏎᎢ, ᎠᎴ ᏚᏁᎴ ᎦᏁᎳ, ᎠᎴ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎴᎢ, ᎯᏍᏆᏂᎪᏕᏍᏗ, ᎢᎦᎢᏃ ᏫᎦᎶᏒᏍᏗᏍᎬ ᏣᎫᏴᎯᏙᎸᎢ, ᎢᏥᎷᏨᎭ ᎢᎬᏯᎫᏴᎡᎸᎭ.
36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?
ᎯᎠᏃ ᎾᏍᎩ ᏦᎢ ᎢᏯᏂᏛ ᎨᏒ, ᏂᎯ ᎭᏓᏅᏖᏍᎬ, ᎦᎪ ᎾᎥ ᎢᏧᎾᏓᎳ ᏅᏩᏍᏗ ᎾᏍᎩ ᏗᎾᏓᎾᏌᎲᏍᎩ ᏥᏚᎾᏓᏩᏛᏔᏁᎢ?
37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.
ᎯᎠᏃ ᏄᏪᏎᎢ, ᎾᏍᎩ Ꮎ ᎤᏪᏙᎵᏨᎯ. ᎿᎭᏉᏃ ᏥᏌ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎴᎢ, ᎮᎾ, ᎠᎴ ᏂᎯ ᎾᏍᎩᏯ ᏫᎾᏛᎦ.
38 Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
ᎯᎠᏃ ᏄᎵᏍᏔᏁ ᎠᎾᎢᏒᎢ, ᎾᏍᎩ ᎢᎸᎯᏢ ᎦᏚᎲ ᎤᎷᏤᎢ; ᎩᎶᏃ ᎢᏳᏍᏗ ᎠᎨᏴ ᎹᏗ ᏧᏙᎢᏛ ᏚᏓᏂᎸᏤ ᎦᏁᎸᎢ.
39 Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.
ᎤᎸᏃ ᎡᎮ ᎺᎵ ᏧᏙᎢᏛ, ᎾᏍᎩ ᎾᏍᏉ ᎤᏬᎴ ᏥᏌ ᏚᎳᏍᎬᎢ, ᎠᎴ ᎤᏛᏓᏍᏕ ᎦᏬᏂᏍᎬᎢ.
40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.
ᎹᏗᏍᎩᏂ ᎤᏪᎵᎯᏍᏗᏍᎨ ᎤᏣᏘ ᏚᎸᏫᏍᏓᏁᎲᎢ, ᎠᎴ ᎤᎷᏤᎴ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎴᎢ, ᏣᎬᏫᏳᎯ, ᏝᏍᎪ ᎪᎱᏍᏗ ᏰᎵᎭ ᎥᎩᎸ ᏣᏋᏕᏨ ᏣᎩᎯᏯᏍᏓᏁᎸ ᎠᏋᏒᏉ ᎪᎱᏍᏗ ᎢᏨᏯᏛᏁᏗᏱ? ᎾᏍᎩ ᎢᏳᏍᏗ ᏘᏁᏥ ᏓᎩᏍᏕᎸᏗᏱ.
41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;
ᏥᏌᏃ ᎤᏁᏨ ᎯᎠ ᏄᏪᏎᎴᎢ, ᎹᏗ, ᎹᏗ, ᎤᏣᏘ ᏧᏓᎴᏅᏛ ᏣᎦᏌᏯᏍᏛ ᏤᎵᎯᏍᏗᎭ ᎠᎴ ᏣᏕᏯᏙᏗᎭ;
42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.
ᏑᏓᎴᎩᏉ ᏍᎩᏂ ᎤᏚᎸᏗ; ᎠᎴ ᎺᎵ ᎤᏑᏰᏒ ᎾᏍᎩ ᎣᏌᏂ ᎨᏒᎢ, ᎾᏍᎩ ᎦᏰᏥᎩᎡᏗ ᏂᎨᏒᎾ ᏥᎩ.