< Levidoj 9 >

1 En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejaĝulojn de Izrael.
八日目になって、モーセはアロンとその子たち、およびイスラエルの長老たちを呼び寄せ、
2 Kaj li diris al Aaron: Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virŝafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaŭ la Eternulon.
アロンに言った、「あなたは雄の子牛の全きものを罪祭のために取り、また雄羊の全きものを燔祭のために取って、主の前にささげなさい。
3 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj ŝafidon jaraĝajn, sendifektajn, por brulofero,
あなたはまたイスラエルの人々に言いなさい、『あなたがたは雄やぎを罪祭のために取り、また一歳の全き子牛と小羊とを燔祭のために取りなさい、
4 kaj virbovon kaj virŝafon por pacofero, por fari oferon antaŭ la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; ĉar hodiaŭ la Eternulo aperos antaŭ vi.
また主の前にささげる酬恩祭のために雄牛と雄羊とを取り、また油を混ぜた素祭を取りなさい。主がきょうあなたがたに現れたもうからである』」。
5 Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimiĝis kaj stariĝis antaŭ la Eternulo.
彼らはモーセが命じたものを会見の幕屋の前に携えてきた。会衆がみな近づいて主の前に立ったので、
6 Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaŭ vi la majesto de la Eternulo.
モーセは言った、「これは主があなたがたに、せよと命じられたことである。こうして主の栄光はあなたがたに現れるであろう」。
7 Kaj Moseo diris al Aaron: Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.
モーセはまたアロンに言った、「あなたは祭壇に近づき、あなたの罪祭と燔祭をささげて、あなたのため、また民のためにあがないをし、また民の供え物をささげて、彼らのためにあがないをし、すべて主がお命じになったようにしなさい」。
8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj buĉis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.
そこでアロンは祭壇に近づき、自分のための罪祭の子牛をほふった。
9 Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj ŝmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro.
そしてアロンの子たちは、その血を彼のもとに携えてきたので、彼は指をその血に浸し、それを祭壇の角につけ、残りの血を祭壇のもとに注ぎ、
10 Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
また罪祭の脂肪と腎臓と肝臓の小葉とを祭壇の上で焼いた。主がモーセに命じられたとおりである。
11 Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.
またその肉と皮とは宿営の外で火をもって焼き捨てた。
12 Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe.
彼はまた燔祭の獣をほふり、アロンの子たちがその血を彼に渡したので、これを祭壇の周囲に注ぎかけた。
13 Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro.
彼らがまた燔祭のもの、すなわち、その切り分けたものと頭とを彼に渡したので、彼はこれを祭壇の上で焼いた。
14 Kaj li lavis la internaĵojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.
またその内臓と足とを洗い、祭壇の上で燔祭と共にこれを焼いた。
15 Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon kiel el la antaŭa.
彼はまた民の供え物をささげた。すなわち、民のための罪祭のやぎを取ってこれをほふり、前のようにこれを罪のためにささげた。
16 Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun ĝi laŭ la reguloj.
また燔祭をささげた。すなわち、これを定めのようにささげた。
17 Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el ĝi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.
また素祭をささげ、そのうちから一握りを取り、朝の燔祭に加えて、これを祭壇の上で焼いた。
18 Kaj li buĉis la bovon kaj la ŝafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe;
彼はまた民のためにささげる酬恩祭の犠牲の雄牛と雄羊とをほふり、アロンの子たちが、その血を彼に渡したので、彼はこれを祭壇の周囲に注ぎかけた。
19 kaj la sebojn de la bovo, kaj el la ŝafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.
またその雄牛と雄羊との脂肪、すなわち、脂尾、内臓をおおうもの、腎臓、肝臓の小葉。
20 Kaj ili metis la sebojn sur la brustaĵojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro.
これらの脂肪を彼らはその胸の上に載せて携えてきたので、彼はその脂肪を祭壇の上で焼いた。
21 Kaj la brustaĵojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kiel Moseo ordonis.
その胸と右のももとは、アロンが主の前に揺り動かして揺祭とした。モーセが命じたとおりである。
22 Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ĝin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.
アロンは民にむかって手をあげて、彼らを祝福し、罪祭、燔祭、酬恩祭をささげ終って降りた。
23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.
モーセとアロンは会見の幕屋に入り、また出てきて民を祝福した。そして主の栄光はすべての民に現れ、
24 Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.
主の前から火が出て、祭壇の上の燔祭と脂肪とを焼きつくした。民はみな、これを見て喜びよばわり、そしてひれ伏した。

< Levidoj 9 >