< Levidoj 16 >
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaŭ la Eternulon kaj mortis.
亞倫的兩個兒子近到耶和華面前死了。死了之後,耶和華曉諭摩西說:
2 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al via frato Aaron, ke li ne en ĉiu tempo eniru en la sanktejon malantaŭ la kurtenon, antaŭ la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; ĉar en nubo Mi aperados super la fermoplato.
「要告訴你哥哥亞倫,不可隨時進聖所的幔子內、到櫃上的施恩座前,免得他死亡,因為我要從雲中顯現在施恩座上。
3 Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon: kun bovido por pekofero kaj kun virŝafo por brulofero.
亞倫進聖所,要帶一隻公牛犢為贖罪祭,一隻公綿羊為燔祭。
4 Sanktan linan ĥitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo: tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.
要穿上細麻布聖內袍,把細麻布褲子穿在身上,腰束細麻布帶子,頭戴細麻布冠冕;這都是聖服。他要用水洗身,然後穿戴。
5 Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virŝafon por brulofero.
要從以色列會眾取兩隻公山羊為贖罪祭,一隻公綿羊為燔祭。
6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.
「亞倫要把贖罪祭的公牛奉上,為自己和本家贖罪;
7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
也要把兩隻公山羊安置在會幕門口、耶和華面前,
8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj: unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.
為那兩隻羊拈鬮,一鬮歸與耶和華,一鬮歸與阿撒瀉勒。
9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon.
亞倫要把那拈鬮歸與耶和華的羊獻為贖罪祭,
10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al Azazel en la dezerton.
但那拈鬮歸與阿撒瀉勒的羊要活着安置在耶和華面前,用以贖罪,打發人送到曠野去,歸與阿撒瀉勒。
11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero.
「亞倫要把贖罪祭的公牛牽來宰了,為自己和本家贖罪;
12 Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaŭ la kurtenon.
拿香爐,從耶和華面前的壇上盛滿火炭,又拿一捧搗細的香料,都帶入幔子內,
13 Kaj li metos la incenson sur la fajron antaŭ la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.
在耶和華面前,把香放在火上,使香的煙雲遮掩法櫃上的施恩座,免得他死亡;
14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato, kaj antaŭ la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.
也要取些公牛的血,用指頭彈在施恩座的東面,又在施恩座的前面彈血七次。
15 Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos ĝian sangon malantaŭ la kurtenon, kaj agos kun ĝia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per ĝi sur la fermoplaton kaj antaŭ la fermoplato.
「隨後他要宰那為百姓作贖罪祭的公山羊,把羊的血帶入幔子內,彈在施恩座的上面和前面,好像彈公牛的血一樣。
16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpuraĵojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en ĉiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpuraĵoj.
他因以色列人諸般的污穢、過犯,就是他們一切的罪愆,當這樣在聖所行贖罪之禮,並因會幕在他們污穢之中,也要照樣而行。
17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, ĝis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.
他進聖所贖罪的時候,會幕裏不可有人,直等到他為自己和本家並以色列全會眾贖了罪出來。
18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo, kaj pekliberigos ĝin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe.
他出來,要到耶和華面前的壇那裏,在壇上行贖罪之禮,又要取些公牛的血和公山羊的血,抹在壇上四角的周圍;
19 Kaj li aspergos ĝin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos ĝin kaj sanktigos ĝin de la malpuraĵoj de la Izraelidoj.
也要用指頭把血彈在壇上七次,潔淨了壇,從壇上除掉以色列人諸般的污穢,使壇成聖。」
20 Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;
「亞倫為聖所和會幕並壇獻完了贖罪祭,就要把那隻活着的公山羊奉上。
21 kaj Aaron metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la dezerton.
兩手按在羊頭上,承認以色列人諸般的罪孽過犯,就是他們一切的罪愆,把這罪都歸在羊的頭上,藉着所派之人的手,送到曠野去。
22 Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.
要把這羊放在曠野,這羊要擔當他們一切的罪孽,帶到無人之地。
23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.
「亞倫要進會幕,把他進聖所時所穿的細麻布衣服脫下,放在那裏,
24 Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.
又要在聖處用水洗身,穿上衣服,出來,把自己的燔祭和百姓的燔祭獻上,為自己和百姓贖罪。
25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.
贖罪祭牲的脂油要在壇上焚燒。
26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
那放羊歸與阿撒瀉勒的人要洗衣服,用水洗身,然後進營。
27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpuraĵon.
作贖罪祭的公牛和公山羊的血既帶入聖所贖罪,這牛羊就要搬到營外,將皮、肉、糞用火焚燒。
28 Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
焚燒的人要洗衣服,用水洗身,然後進營。」
29 Kaj tio estu por vi eterna leĝo: en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi.
「每逢七月初十日,你們要刻苦己心,無論是本地人,是寄居在你們中間的外人,甚麼工都不可做;這要作你們永遠的定例。
30 Ĉar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de ĉiuj viaj pekoj antaŭ la Eternulo vi fariĝos puraj.
因在這日要為你們贖罪,使你們潔淨。你們要在耶和華面前得以潔淨,脫盡一切的罪愆。
31 Sabato de plena ripozo ĝi estu por vi; kaj premu viajn animojn; ĝi estu leĝo por eterne.
這日你們要守為聖安息日,要刻苦己心;這為永遠的定例。
32 Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataŭ sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.
那受膏、接續他父親承接聖職的祭司要穿上細麻布的聖衣,行贖罪之禮。
33 Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.
他要在至聖所和會幕與壇行贖罪之禮,並要為眾祭司和會眾的百姓贖罪。
34 Kaj tio estu por vi leĝo eterna: pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
這要作你們永遠的定例-就是因以色列人一切的罪,要一年一次為他們贖罪。」 於是,亞倫照耶和華所吩咐摩西的行了。