< Juĝistoj 8 >

1 Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.
اما رهبران قبیلهٔ افرایم به شدت نسبت به جدعون خشمناک شده، گفتند: «چرا وقتی به جنگ مدیانی‌ها رفتی ما را خبر نکردی؟»
2 Sed li diris al ili: Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?
جدعون در جواب ایشان گفت: «در مقایسه با کار شما، من چه کرده‌ام؟ آیا انگورهای افرایم که روی زمین باقی مانده‌اند بهتر از حصاد انگور اَبیعزر نیست؟
3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
خدا غراب و ذئب، سرداران مدیان را به دست شما تسلیم نمود. عملیات شما در آخر جنگ مهمتر از عملیات ما در آغاز جنگ بود.» پس آنها آرام شدند.
4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
آنگاه جدعون و سیصد نفری که همراهش بودند از رود اردن گذشتند. با اینکه خیلی خسته بودند، ولی هنوز دشمن را تعقیب می‌کردند.
5 Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.
جدعون از اهالی سوکوت غذا خواست و گفت: «ما به خاطر تعقیب زبح و صلمونع، پادشاهان مدیانی بسیار خسته هستیم.»
6 Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
اما رهبران سوکوت جواب دادند: «شما هنوز زبح و صلمونع را نگرفته‌اید که ما به شما نان بدهیم.»
7 Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
جدعون به آنها گفت: «وقتی که خداوند زبح و صلمونع را به دست من تسلیم کند، برمی‌گردم و گوشت بدن شما را با خارهای صحرا می‌درم.»
8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.
سپس نزد اهالی فنوئیل رفت و از آنها نان خواست اما همان جواب اهالی سوکوت را شنید.
9 Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.
پس به ایشان گفت: «وقتی از این جنگ سلامت برگردم، این برج را منهدم خواهم کرد.»
10 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
در این هنگام زبح و صلمونع با قریب پانزده هزار سرباز باقیمانده در قرقور به سر می‌بردند. از آن سپاه عظیم دشمنان فقط همین عده باقیمانده بودند. صد و بیست هزار نفر کشته شده بودند.
11 Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera.
پس جدعون از راه چادرنشینان در شرق نوبح و یجبهاه بر مدیانیان شبیخون زد.
12 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
زبح و صلمونع فرار کردند، اما جدعون به تعقیب آنها پرداخته، ایشان را گرفت و سپاه آنها را به کلی تار و مار ساخت.
13 Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres.
بعد از آن، وقتی جدعون از راه گردنهٔ حارس از جنگ بازمی‌گشت
14 Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn.
در راه، جوانی از اهالی سوکوت را گرفت و از او خواست تا نامهای رهبران و بزرگان شهر سوکوت را بنویسد. او هم نامهای آنها را که هفتاد و هفت نفر بودند، نوشت.
15 Kaj li venis al la loĝantoj de Sukot, kaj diris: Jen estas Zebaĥ kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?
پس جدعون نزد اهالی سوکوت بازگشته، به ایشان گفت: «این هم زبح و صلمونع که به من طعنه زده، گفتید: شما که هنوز زبح و صلمونع را نگرفته‌اید؛ و به ما که خسته و گرسنه بودیم نان ندادید.»
16 Kaj li prenis la plejaĝulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la loĝantojn de Sukot.
آنگاه رهبران سوکوت را با خارهای صحرا مجازات کرد تا درس عبرتی برای اهالی آن شهر باشد.
17 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la loĝantojn de la urbo.
همچنین به فنوئیل رفت و برج شهر را خراب کرده، تمام مردان آنجا را کشت.
18 Kaj li diris al Zebaĥ kaj Calmuna: Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis ĉe Tabor? Kaj ili diris: Ili estis tiaj, kiel vi, ĉiuj aspektis kiel reĝidoj.
آنگاه جدعون رو به زبح و صلمونع کرده، از ایشان پرسید: «مردانی را که در تابور کشتید چه کسانی بودند؟» گفتند: «مانند شما و چون شاهزادگان بودند.»
19 Tiam li diris: Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.
جدعون گفت: «آنها برادران من بودند. به خداوند زنده قسم اگر آنها را نمی‌کشتید، من هم شما را نمی‌کشتم.»
20 Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter: Leviĝu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; ĉar li timis, ĉar li estis ankoraŭ juna.
آنگاه به یَتَر، پسر بزرگش دستور داد که آنها را بکشد. ولی او شمشیرش را نکشید، زیرا نوجوانی بیش نبود و می‌ترسید.
21 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris: Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
زبح و صلمونع به جدعون گفتند: «خودت ما را بکش، چون می‌خواهیم به دست یک مرد کشته شویم.» پس او آنها را کشت و زیورآلات گردن شترهایشان را برداشت.
22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan.
اسرائیلی‌ها به جدعون گفتند: «پادشاه ما باش. تو و پسرانت و نسلهای آیندهٔ شما بر ما فرمانروایی کنید؛ زیرا تو ما را از دست مدیانی‌ها رهایی بخشیدی.»
23 Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: la Eternulo regu vin.
اما جدعون جواب داد: «نه من پادشاه شما می‌شوم و نه پسرانم. خداوند پادشاه شماست! من فقط یک خواهش از شما دارم، تمام گوشواره‌هایی را که از دشمنان مغلوب خود به چنگ آورده‌اید به من بدهید.» (سپاهیان مدیان همه اسماعیلی بودند و گوشواره‌های طلا به گوش داشتند.)
24 Kaj Gideon diris al ili: Mi petas de vi peton, ĉiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, ĉar estis afero kun Iŝmaelidoj.
25 Kaj ili diris: Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj ĉiu ĵetis tien orelringon el sia militakiro.
آنها گفتند: «با کمال میل آنها را تقدیم می‌کنیم.» آنگاه پارچه‌ای پهن کرده، هر کدام از آنها گوشواره‌هایی را که به غنیمت گرفته بود روی آن انداخت.
26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamaĵoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la reĝoj de Midjan, kaj krom la kolornamaĵoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.
به غیر از زیورآلات، آویزها و لباسهای سلطنتی و زنجیرهای گردن شتران، وزن گوشواره‌ها حدود بیست کیلوگرم بود.
27 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis ĝin en sia urbo, en Ofra; kaj ĉiuj Izraelidoj malĉastiĝis per ĝi tie; kaj tio fariĝis falilo por Gideon kaj por lia domo.
جدعون از این طلاها یک ایفود ساخت و آن را در شهر خود عفره گذاشت. طولی نکشید که تمام مردم اسرائیل به خدا خیانت کرده، به پرستش آن پرداختند. این ایفود برای جدعون و خاندان او دامی شد.
28 Kaj humiliĝis la Midjanidoj antaŭ la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.
به این ترتیب، مدیانی‌ها از اسرائیلی‌ها شکست خوردند و دیگر هرگز قدرت خود را باز نیافتند. در سرزمین اسرائیل مدت چهل سال یعنی در تمام طول عمر جدعون صلح برقرار شد.
29 Kaj Jerubaal, filo de Joaŝ, iris kaj ekloĝis en sia domo.
جدعون به خانهٔ خود بازگشت.
30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, ĉar li havis multe da edzinoj.
او صاحب هفتاد پسر بود، زیرا زنان زیادی داشت.
31 Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ.
وی همچنین در شکیم کنیزی داشت که برایش پسری به دنیا آورد و او را ابیملک نام نهاد.
32 Kaj Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joaŝ, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.
جدعون در کمال پیری درگذشت و او را در مقبرهٔ پدرش یوآش در عفره در سرزمین طایفهٔ ابیعزر دفن کردند.
33 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malĉaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
پس از مرگ جدعون، اسرائیلی‌ها دوباره از خدا برگشتند و به پرستش بتها پرداخته، بت بعل‌بریت را خدای خود ساختند.
34 Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe.
آنها خداوند، خدای خود را که ایشان را از دست دشمنان اطرافشان رهانیده بود فراموش کردند،
35 Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.
و نیز برای خاندان جدعون، که آن همه به آنها خدمت کرده بود احترامی قائل نشدند.

< Juĝistoj 8 >