< Juĝistoj 3 >

1 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj kontraŭ Kanaan;
上主保留的民族 這是上主為考驗那些不曉得客納罕一切戰事的以色列人,所留下來的民族,
2 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin:
叫以色列子民的後代,至少那些以前不曉得這些戰事的人,知道和學習作戰。
3 kvin princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon ĝis la eniro de Ĥamat.
這些民族就是培勒舍特人的五個酋長,一切客納罕人、漆冬人和住在黎巴嫩山上,即從巴耳赫爾孟山直到哈瑪特關口的希威人。
4 Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.
他們留在那裏是為考驗以色列人,看他們是否聽從上主藉梅瑟吩咐他們祖先的那些誡命。
5 Kaj la Izraelidoj loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj.
以色列子民就住在客納罕人、赫特人、阿摩黎人、培黎齊人、希威人和耶步斯人中間,
6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
竟然娶了他們的女子為妻,也把自己的女兒嫁給他們的兒子,事奉了他們的神。敖特尼耳民長
7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
以色列子民行了上主視為惡的事,忘卻了上主他們的天主,而事奉了巴耳諸神和阿舍辣諸女神;
8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj.
因此上主對以色列大發忿怒,將他們交在厄東王雇商黎沙塔殷手中,以色列子民遂服事了雇商黎沙塔殷八年。
9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
當以色列子民向上主呼籲時,上主給以色列子民興起了一個拯救他們的救星,即加肋布的弟弟刻納次的兒子敖特尼耳。
10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim.
上主的神降在他身上,他作了以色列的民長,出去作戰;上主把厄東王雇商黎沙塔殷交在他手中,他的`能力勝過了雇商黎沙塔殷。
11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.
於是四境平安了四十年。厄胡得民長刻納次的兒子敖特尼耳去世後,
12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
以色列子民又行了上主視為惡的事,上主就強化摩阿布王厄革隆去打以色列,因為他們行了上主視為惡的事。
13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
他聯合了阿孟子民和阿瑪肋克人,前來擊敗以色列,佔據了棕樹城;
14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj.
以色列遂服事了摩阿布王厄革隆十八年。
15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab.
當以色列子民向上主呼籲時,上主給他們興起了一位拯救者,就是本雅明人革辣的兒子厄胡得,他是左右手能兼用的人;以色列子民便派他給摩阿布王厄革隆獻貢物。
16 Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
厄胡得預備了一把一肘長的雙刃刀,插在右腿衣服底下,
17 Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
來到摩阿布王厄革隆前獻貢物─厄革隆原是極肥胖的人。
18 Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
獻完貢物以後,就把抬貢物的人打發走,
19 Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li.
自己卻由基耳加耳柱像那裏退回,說:「王呀! 我有機密事要對你說。」王說:「退下! 」於是侍立左右的人都退去。
20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo.
厄胡得來到他跟前,他正獨自坐在涼台上的房子裏;厄胡得說:「我有神諭告訴你! 」王就從自己的座位上起立;
21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel,
厄胡得遂伸左手從右腿上拔出刀來,刺入他的腹部,
22 ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo.
柄和刀都刺了進去,脂肪遂包住了刀子,他沒有從肚子裏把刀抽出來;
23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin.
厄胡得出來到了走廊,把涼台上的門關上,上了鎖。
24 Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto.
他出去之後,王臣前來,看見涼台的房門關著,就說:「他一定在涼台上的內室裏便溺。」
25 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero.
待他們等煩了,看見沒有人來開涼台上的門,他們就拿鑰匙把門開了,見他們的主子躺在地上死了。
26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
在他們猶豫的時候,厄胡得已經逃走,繞過柱像,而逃往色依辣。
27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili.
他到了那裏,就在厄弗辣因山地吹號角,以色列子民就同他由山地下來,他在他們前面,
28 Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
對他們說:「你們緊跟著我,因為上主把你們的仇敵摩阿布人已交於你們手中! 」他們遂跟他下去,佔據了摩阿布對面的約但河渡口,不許一人渡過。
29 Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis.
就在那個時候,他們擊殺了摩阿布人約有一萬,都是壯丁和兵士,沒有一個人逃脫。
30 Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
從那天起,摩阿布驅服於以色列手下;境內平安了十八年。沙默加爾民長
31 Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.
在他以後,有阿納特的兒子沙默加爾,他意趕牛棒擊殺了六百培肋舍人,拯救了以色列。

< Juĝistoj 3 >