< Juĝistoj 21 >

1 Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.
A sinovi Izrailjevi bijahu se zakleli u Mispi rekavši: nijedan izmeðu nas da ne da kæeri svoje za ženu sinu Venijaminovu.
2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris,
Zato otide narod k domu Božijemu, i ostaše ondje do veèera pred Bogom, i podigavši glas svoj plakaše vrlo,
3 kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?
I rekoše: zašto se, Gospode Bože Izrailjev, dogodi ovo u Izrailju, danas da nestane jednoga plemena iz Izrailja?
4 La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.
I sjutradan urani narod, i naèini ondje oltar, i prinesoše žrtve paljenice i žrtve zahvalne.
5 Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.
Tada rekoše sinovi Izrailjevi: ima li ko da nije došao na zbor iz svijeh plemena Izrailjevijeh ka Gospodu? Jer se bijahu teško zakleli za onoga ko ne doðe u Mispu ka Gospodu rekavši: da se pogubi.
6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael!
Jer se sinovima Izrailjevijem sažali za Venijaminom bratom njihovijem, i rekoše: danas se istrijebi jedno pleme iz Izrailja.
7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.
Šta æemo èiniti s onima što su ostali da bi imali žene, kad se zaklesmo Gospodom da im ne damo kæeri svojih za žene?
8 Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead.
Pa rekoše: ima li ko iz plemena Izrailjevijeh da nije došao u Mispu ka Gospodu? I gle, ne bješe došao na vojsku, na zbor, niko iz Javisa Galadova.
9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead.
Jer kad se narod prebroji, gle, ne bješe ondje nijednoga od onijeh koji žive u Javisu Galadovu.
10 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene: Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn.
Zato posla zbor onamo dvanaest tisuæa hrabrijeh ljudi, i zapovjedi im govoreæi: idite i pobijte stanovnike u Javisu Galadovu oštrijem maèem i žene i djecu.
11 Kaj tiel agu: ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu.
Ovo æete dakle uèiniti: sve muškinje i sve ženskinje što je poznalo èovjeka pobijte.
12 Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana.
I naðoše meðu stanovnicima Javisa Galadova èetiri stotine djevojaka, koje ne bjehu poznale èovjeka, i dovedoše ih u oko u Silom, koji je u zemlji Hananskoj.
13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.
Tada posla sav zbor, te govoriše sinovima Venijaminovijem koji bjehu u stijeni Rimonu, i objaviše im mir.
14 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili.
Tako se vratiše sinovi Venijaminovi u to vrijeme, i dadoše im žene koje ostaviše u životu izmeðu žena iz Javisa Galadova; ali ih ne bješe dosta za njih.
15 Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.
A narodu bješe žao Venijamina što Gospod okrnji plemena Izrailjeva.
16 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.
Pa rekoše starješine od zbora: šta æemo èiniti s ovima što su ostali da bi imali žene? jer su izginule žene u plemenu Venijaminovu.
17 Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;
Potom rekoše: našljedstvo Venijaminovo pripada onima što su ostali, da se ne bi zatrlo pleme iz Izrailja.
18 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.
A mi im ne možemo dati žena izmeðu kæeri svojih; jer su se zakleli sinovi Izrailjevi rekavši: da je proklet ko da ženu sinovima Venijaminovijem.
19 Sed ili diris: Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona.
Potom rekoše: evo, godišnji je praznik Gospodnji u Silomu, koji je sa sjevera Vetilju, k istoku, na putu koji ide od Vetilja u Sihem, i s juga Levoni.
20 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj;
I zapovjediše sinovima Venijaminovijem govoreæi: idite, i zasjedite po vinogradima.
21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.
I pazite: pa kad izidu kæeri Silomske da igraju, izidite iz vinograda i otmite svaki sebi ženu izmeðu kæeri Silomskih; i idite u zemlju Venijaminovu.
22 Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.
A kad doðu oci njihovi ili braæa njihova k nama da se sude, mi æemo im kazati: smilujte im se nas radi, jer u ovom ratu nijesmo zarobili žene za svakoga njih; a vi im nijeste dali, i tako neæete biti krivi.
23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili.
Tada sinovi Venijaminovi uèiniše tako, i dovedoše žene prema broju svom izmeðu igraèica koje oteše, i otišavši vratiše se na našljedstvo svoje, i sazidaše opet gradove i naseliše se u njima.
24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo.
I tako razidoše se sinovi Izrailjevi odande u ono vrijeme svaki u svoje pleme i u porodicu svoju, i otidoše odande svaki na svoje našljedstvo.
25 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.
U ono vrijeme ne bješe cara u Izrailju; svaki èinjaše što mu bješe drago.

< Juĝistoj 21 >