< Judas 1 >
1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:
Judha muranda waJesu Kristu, uye munin'ina waJakobho, kune vakaitwa vatsvene muna Mwari Baba, uye vakachengetedzwa muna Jesu Kristu, vakadanwa:
2 Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.
Tsitsi kwamuri, nerugare, nerudo, ngazvipamhidzirwe.
3 Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.
Vadikanwi, ndichiita kushingaira kwese kukunyorerai zvekuponeswa kwedu tese, zvakange zvakandifanira kukunyorerai, ndichikurudzira kuti murwire rutendo rwakapiwa vatsvene kamwe.
4 Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
Nokuti kuna vamwe vanhu vakapinda nekunyangira, vakagara vanyorerwa kupiwa mhosva uku, vasingadi Mwari, vanoshandura nyasha dzaMwari wedu kuita unzenza, uye vachiramba Tenzi umwe wega Mwari, naIshe wedu Jesu Kristu.
5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.
Asi ndinoda kukuyeuchidzai, kunyange maiziva ichi kamwe, kuti Ishe aponesa vanhu munyika yeEgipita, pashure akazoparadza avo vakange vasingatendi.
6 Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. (aïdios )
Nevatumwa vasina kuchengeta ukuru hwavo, asi vakasiya ugaro hwavo pachavo, wakavachengetera kutonga kwezuva guru nezvisungo zvekusingaperi pasi perima. (aïdios )
7 Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. (aiōnios )
SeSodhoma neGomora, nemaguta akaapoteredza, akazvikumikidza kuupombwe nenzira yakafanana nawo, nekutevera imwe nyama, akaitwa mufananidzo pachena, akatambudzika pakurangwa nemoto usingaperi. (aiōnios )
8 Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.
Saizvozvowo neimwe nzira neava vachirota zvirokwazvo vanosvibisa nyama, vachiramba utongi, nekutuka ukuru.
9 Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.
Asi Mikaeri mutumwa mukuru, nguva yaakapokana nadhiabhorosi akakakavara pamusoro pemutumbi waMozisi, haana kushinga kumupa mhosva nemutongo wekutuka, asi wakati: Ishe ngaakutsiure.
10 Sed tiuj insultas ja ĉion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtiĝas.
Asi ava vanotuka zvese zvavasingazivi; asi zvese zvavanoziva pachisikirwo, semhuka dzisina pfungwa, vanozviparadza muzvinhu izvi.
11 Ve al ili! ĉar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forĵetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontraŭdirado de Koraĥ.
Vane nhamo! Nokuti vakafamba nenzira yaKaini, uye vakazviwisira mukutsauka kwaBharami nekuda kwemubairo, vakaparadzwa panharo dzaKora.
12 Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
Ava makwapa pamabiko enyu erudo, kana vachipemberera nemwi, vachizvifunda vasina kutya; makore asina mvura, anotinhwa nemhepo; miti yechando, isina zvibereko, yakafa kaviri, yakadzurwa;
13 sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata. (aiōn )
mafungu egungwa anopengereka, anopupuma nyadzi dzawo pachawo; nyeredzi dzinongombeya, vakachengeterwa kusviba kwerima nekusingaperi. (aiōn )
14 Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
NaEnokiwo wechinomwe kubva kuna Adhamu, wakaporofita zvaivava achiti: Tarira, Ishe wakauya nevatsvene vake zvuru zvamazana,
15 por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li.
kuzoita mutongo unopikisa vese, nekupa mhosva vese vavo vasingadi Mwari pamusoro pemabasa avo ese ekusada Mwari, avakaita mukusada Mwari, nepamusoro pezvikukutu zvese vatadzi vasingadi Mwari zvavakataura maererano naye.
16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laŭ siaj voluptoj (dum ilia buŝo parolas fanfaronaĵojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
Ava van'un'uni, vasingagutsikani, vanofamba nekuchiva kwavo; uye muromo wavo unotaura zvekuzvikudza, vachirumbidza vanhu nekuda kwemubairo.
17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
Asi imwi vadikanwi, rangarirai mashoko akagara ataurwa nevaapositori vaIshe wedu Jesu Kristu;
18 nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj.
kuti vakati kwamuri: Panguva yekupedzisira vaseki vachavapo, vachafamba nekuchiva kwavo kwekusada Mwari.
19 Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton.
Ava ndivo vanozviparadzanisa, ndevechisikirwo, vasina Mweya.
20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito,
Asi imwi vadikanwi, muchizvivaka parutendo rwenyu rwutsvene-tsvene, muchinyengetera muMweya Mutsvene,
21 konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. (aiōnios )
muzvichengete murudo rwaMwari, muchitarisira tsitsi dzaIshe wedu, Jesu Kristu, kusvikira kuupenyu husingaperi. (aiōnios )
22 Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu;
Ivaiwo netsitsi nevamwe muchipa mutsauko,
23 kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.
asi vamwe muvaponese nekutya, muchivabvuta kubva mumoto; muchivenga kunyange nguvo yakasvibiswa nezvinobva panyama.
24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo,
Zvino kuna iye anogona kukuchengetai pasina kugumburwa, nekukuteyai musina chamungapomerwa pamberi pekubwinya kwake mumufaro mukuru,
25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen. (aiōn )
kuna Mwari umwe wakachenjera, Muponesi wedu, ngakuve nekubwinya uye ukuru, simba uye umambo, ikozvinowo narinhi kwese. Ameni. (aiōn )