< Josuo 1 >

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
И бысть по скончании Моисеа раба Господня, и рече Господь Иисусу сыну Навину, служителю Моисеову, глаголя:
2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
Моисей раб Мой скончася: ныне убо востав прейди Иордан ты и вси людие сии в землю, юже Аз даю им:
3 Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
всякое место, по немуже прейдете стопою ног ваших, вам дам е, якоже глаголах Моисею:
4 De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
пустыню и Антиливан сей даже до реки великия реки Евфрата, всю землю Ефеоню, и даже до моря последняго: от запада солнца будут пределы ваши:
5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
не супротивится человек пред вами во вся дни живота твоего, и якоже бех с Моисеом, тако буду и с тобою: и не оставлю тебе, ниже презрю тя:
6 Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
крепися и мужайся: ты бо разделиши людем сим землю, еюже кляхся отцем вашым дати им:
7 Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
крепися убо, и мужайся зело, хранити и творити, якоже тебе заповеда Моисей раб Мой, и не уклонися от них ни на десно, ни на лево, да смыслиши во всех, яже твориши:
8 Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
и да не отступит книга закона сего от уст твоих, и да поучаешися в ней день и нощь, да уразумееши творити вся писанная: тогда благоуспееши и исправиши пути твоя, и тогда уразумееши:
9 Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
се, заповедаю тебе: крепися и мужайся, ни ужасайся, ниже убойся: яко с тобою Господь Бог твой во всех, аможе аще пойдеши.
10 Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
И заповеда Иисус книгочиям людским, глаголя:
11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
внидите посреде полка людий и заповедайте людем, глаголюще: уготовайте брашно, яко еще три дни, и вы прейдете Иордан сей, вшедше прияти землю, юже Господь Бог отец ваших дает вам в причастие.
12 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
И Рувиму и Гаду и полуплемени Манассиину рече Иисус:
13 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi ĉi tiun teron;
помяните слово, еже заповеда вам Моисей раб Господень, глаголя: Господь Бог ваш упокои вас и даде вам землю сию:
14 viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaŭ viaj fratoj, ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito, kaj helpu ilin,
жены ваши и дети ваши и скоти ваши да живут на земли, юже даде вам Моисей у Иордана: вы же прейдете вооружени пред братиею вашею, всяк крепок, и споборствуете им,
15 ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.
дондеже упокоит Господь Бог ваш братию вашу, якоже и вас, и наследят и сии землю, юже Господь Бог ваш дает им: и отидете кийждо в наследие свое, и наследите е, еже даде вам Моисей об Ону страну Иордана от востоков солнца.
16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante: Ĉion, kion vi ordonis, ni faros, kaj ĉien, kien vi sendos nin, ni iros.
И отвещавше Иисусу, реша: вся, елика заповеси нам, сотворим, и во всякое место, аможе послеши нас, пойдем:
17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
по всем, елика слушахом Моисеа, тебе послушаем: токмо да будет Господь Бог наш с тобою, якоже бе с Моисеем:
18 Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.
человек же, иже аще не покорится тебе и иже не послушает словес твоих, якоже заповеси ему, да умрет: точию крепися и мужайся.

< Josuo 1 >