< Josuo 9 >

1 Kaj kiam aŭdis ĉiuj reĝoj, kiuj loĝis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraŭ Lebanon, la Ĥetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj,
Mafumu onse okhala kumadzulo kwa Yorodani atamva zimenezi pamodzi ndi mafumu okhala ku mayiko a ku mapiri, mu zigwa, mʼmbali mwa Nyanja yayikulu mpaka ku Lebanoni (mafumu a Ahiti, Aamori, Akanaani, Aperezi, Ahivi, ndi Ayebusi),
2 ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ Josuo kaj kontraŭ Izrael.
anapangana kuti achite nkhondo ndi Yoswa ndi Israeli.
3 Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj,
Koma Ahivi ena a ku Gibiyoni atamva zomwe Yoswa anachitira mizinda ya Yeriko ndi Ai,
4 kaj ili ankaŭ faris ruzaĵon: ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
anaganiza zochita zachinyengo. Anapita nasenzetsa abulu awo chakudya mʼmatumba akalekale ndiponso matumba a vinyo achikopa ongʼambikangʼambika.
5 kaj ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta.
Anthuwa anavala nsapato zakutha ndi zazigamba ndiponso anavala sanza. Buledi wawo yense anali wowuma ndi wowola.
6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael: El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
Ndipo anapita kwa Yoswa ku msasa ku Giligala ndikumuwuza kuti, pamodzi ndi Aisraeli onse, “Ife tachokera ku dziko lakutali, ndipo tikufuna kuti muchite mgwirizano ndi ife.”
7 Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj: Eble vi loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
Koma Aisraeli anayankha Ahiviwo kuti, “Mwinatu inu mukukhala pafupi ndi ife. Tsono ife tingachite bwanji mgwirizano ndi inu?”
8 Kaj ili diris al Josuo: Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili: Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
Iwo anati kwa Yoswa, “Ife ndife akapolo anu.” Tsono Yoswa anawafunsa kuti, “Inu ndinu yani ndipo mukuchokera kuti?”
9 Kaj ili diris al li: El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li faris en Egiptujo,
Iwo anayankha kuti, “Akapolo anufe tachokera ku dziko lakutali chifukwa tamva za Yehova Mulungu wanu. Tamva mbiri yonse ya zimene Iye anachita ku Igupto,
10 kaj ĉion, kion Li faris al la du reĝoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj al Og, reĝo de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot.
ndi zonse zimene anachita kwa mafumu awiri a Aamori kummawa kwa Yorodani, mfumu Sihoni ya Hesiboni ndi Ogi mfumu ya Basani amene amalamulira ku Asiteroti.
11 Kaj diris al ni niaj plejaĝuloj kaj ĉiuj loĝantoj de nia lando jene: Prenu en viajn manojn manĝaĵon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili: Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
Tsono akuluakulu athu ndi onse amene akukhala mʼdziko lathu anati kwa ife. Tengani chakudya cha pa ulendo wanu. Pitani mukakumane nawo ndipo mukati kwa iwo, ‘Ife ndife akapolo anu, ndipo tikufuna kuti mugwirizane nafe za mtendere.’”
12 Ĉi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen ĝi malfreŝiĝis kaj ŝimiĝis.
Buledi wathuyu anali wotentha pamene timanyamuka ku mudzi kubwera kwa inu. Koma tsopano taonani ali gwaa ndiponso wawola.
13 Kaj ĉi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendiĝis; kaj ĉi tiuj niaj vestoj kaj ŝuoj malnoviĝis pro la tre longa vojo.
Zikopa zimene tinathiramo vinyozi zinali zatsopano, koma taonani zathetheka. Zovala zathu ndi nsapato zathu zatha chifukwa cha kutalika kwa ulendo.
14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
Aisraeli anatengako chakudya chawo koma sanafunse kwa Yehova.
15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
Choncho Yoswa anapangana nawo za mtendere kuti sadzawapha, ndipo atsogoleri a gulu anavomereza pochita lumbiro.
16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas apude de ili.
Patatha masiku atatu atachita mgwirizano wa mtendere ndi Agibiyoni, Aisraeli anamva kuti anali anansi awo, anthu amene amakhala nawo pafupi.
17 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
Tsono Aisraeli ananyamuka ulendo ndipo tsiku lachitatu anafika ku mizinda ya Gibiyoni, Kefira, Beeroti ndi Kiriati-Yearimu.
18 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj.
Koma Aisraeli sanawaphe anthuwo chifukwa atsogoleri awo anali atalonjeza mʼdzina la Yehova Mulungu wa Israeli za Agibiyoniwo. Koma anthu onse anatsutsana ndi atsogoleriwo.
19 Kaj ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo: Ni ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin;
Koma atsogoleriwo anayankha kuti, “Ife tinawalonjeza mʼdzina la Yehova, Mulungu wa Israeli, ndipo tsopano sitingawaphe.
20 tion ni faros al ili: ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili.
Chimene tidzachita nawo ndi ichi: Tidzawasiya akhale ndi moyo kuti mkwiyo wa Yehova usatigwere chifukwa chophwanya lonjezo limene tinawalonjeza.”
21 Kaj la estroj diris al ili: Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
Anapitiriza kunena kuti “Asiyeni akhale ndi moyo, komabe akhale otidulira mitengo ndi kutitungira madzi ogwiritsa ntchito pa chipembedzo.” Lonjezo la atsogoleriwo linasungidwa.
22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene: Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni?
Kenaka Yoswa anayitanitsa Agibiyoni aja nawafunsa kuti, “Chifukwa chiyani inu munatinyenga ponena kuti mumachokera kutali pamene zoona zake nʼzoti mumakhala pafupi pomwe pano?
23 estu do nun malbenitaj: ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
Tsopano popeza mwachita izi, Mulungu wakutembererani ndipo palibe wina mwa inu amene akhale mfulu. Nthawi zonse inu muzidzatidulira nkhuni ndi kutitungira madzi ku Nyumba ya Yehova.”
24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
Iwo anayankha Yoswa kuti, “Ife akapolo anufe tinachita zimenezi chifukwa tinamva bwino lomwe kuti Yehova Mulungu wanu analamula Mose mtumiki wake kuti adzakupatsani dziko lonseli ndi kuti anthu onse okhalamo adzaphedwe. Tsono ife tinachita mantha aakulu ndipo tinachita zimenezi pofuna kupulumutsa miyoyo yathu.
25 Kaj nun jen ni estas en via mano: kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
Tsopanotu ife tili mʼmanja mwanu, ndipo inu chitani nafe monga kukukomerani.”
26 Kaj li agis kun ili tiel: li savis ilin kontraŭ la manoj de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj ne mortigis ilin.
Tsono Yoswa anawapulumutsa mʼmanja mwa Aisraeli ndipo sanawaphe.
27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, ĝis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
Kuyambira tsiku limenelo Agibiyoni aja anasanduka odula nkhuni zaguwa lansembe la Yehova ndiponso otunga madzi. Mpaka lero lino iwo akuchitabe zimenezi kulikonse kumene Yehova anasankha.

< Josuo 9 >